china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Renmin Ribao alvokas urĝan savadon
(GMT+08:00) 2008-05-14 16:26:31

Ĉina ĉefministro Wen Jiabao vizitis suferintojn

La 14-an de majo la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao aperigis artikolon de komentariisto. La artikolo alvokas, ke popolanoj de la tuta lando urĝe agu kaj plenforte aliĝu al la kontraŭsisma savado.

La 12-an de majo en la provinco Sichuan okazis tertremo de 7,8 gradoj. La tertremo, kiun oni sentis en multaj provincoj, regionoj kaj municipoj de Ĉinio, estas tre malofta de dekoj da jaroj kaj grave minacas sekurecon de popol-amasoj.

La artikolo diras, ke fronte al la subita katastrofo diversnivelaj registaroj kaj koncernaj departementoj de la centra registaro devas urĝe agi, rigardi la kontraŭsisman savadon kiel la plej gravan taskon kaj fari ĉian eblon por minimume redukti la perdon, kaŭzitan de la tertremo; diversnivelaj ŝtatoficistoj kaj membroj de la Komunista Partio de Ĉinio devas ludi la modelan rolon kaj aŭdace aliĝi al la savado malgraŭ la vivdanĝero por protekti la sekurecon de popol-amasoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040