china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Ĉina ĉefministro Wen Jiabao postulis kiel eble plej klopode savi vivon en tertremaj ruinaĵoj
(GMT+08:00) 2008-05-14 16:28:42

Laŭ neplena statistiko, ĝis la 19-a horo de la 13-a de majo, la nombro de mortoj pro grandega tertremo en la ĉina provinco Sichuan atingis 12 012, pli ol 9 000 homoj estis enterigitaj kaj 7 841 perdiĝis.

Gvidante kontraŭkatastrofan laboron en Sichuan, ĉina ĉefministro Wen Jiabao postulis, ke koncernaj flankoj kiel eble plej klopode savu vivon en tertremaj ruinaĵoj.

Tiutage, Wen Jiabao vizitis iujn suferantojn en la urboj Mianyang kaj Deyang, najbaraj de la gubernio Wenchuan, la tertrema centro.

Vespere de tiu tago en trajno, Wen Jiabao okazigis kunvenon de kontraŭ katastrofa kaj prisava komandejo sub la Ŝtata Konsilantaro kaj emfazis, ke la nuna kerna tasko estas savo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040