china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Ĉinaj socitavoloj aktive kontribuas monon kaj objektojn al tertremo-plagita regiono
(GMT+08:00) 2008-05-14 17:27:30

Post tertremo en Wenchuan, gubernio de ĉina provinco Sichuan, ĉinaj diversnaciecaj popolanoj kaj samlandanoj en Hongkong, Aomen kaj Taiwan sinsekve donas helpon.

Universitataj instruistoj kaj studentoj en Pekino aktive kontribuas sangon por plagita regiono, ekzemple mil instruistoj kaj studentoj de Qinghua-Universitato senpage kontribuis sangon.

Ĉina municipo Tianjin kontribuis 5 milionojn da juanoj kaj materialojn, kaj ekspedis 52 teknikistojn al la plagita regiono.

Tagon post la tertremo, Hongkong faris mon-kontribuon je 50 milionoj da honkongaj dolaroj. La registaro de Aomen-a Speciala Administra Regiono asignis 100 milionojn da juanoj por subteni savadon.

Cetere, ankaŭ multaj ĉinaj provincoj sinsekve aktive faras mon-kontribuon kaj ekspedas savadajn trupojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040