china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio disvolvas grandskalan prisavan agon en plagitaj lokoj de Sichuan
(GMT+08:00) 2008-05-14 18:16:28

La 13-an de majo, la nombro de homoj mortintaj pro la tertremo en la ĉina provinco Sichuan superis 12 mil, Ĉinio mobilizas ĉiujn riĉfontojn kaj fortojn kaj disvolvas grandskalan prisavan agon en plagitaj lokoj. Trupoj jam eniris en la tertreman centron. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

La tertrema centro gubernio Wenchuan distancas de Chengdu, la ĉefurbo de la provinco Sichuan, nur pli ol cent kilometrojn, sed monta grundglito, kaŭzita de la tertremo, bremsis vojon al Wenchuan, kaj pro malbona vetero kaj oftega postskuo, savo estas malfacila. Nia raportisto Liu Tao sendis raporton el la urbo Dujiangyan, najbara de Wenchuan, li diris:

"Dujiangyan estas la necesa vojo inter Chengdu kaj Wenchuan. Pro monta grundglito, oni ne povas sendi savajn materialojn. Kaj pro pluvo en Dujiangyan, Chengdu kaj Wenchuan, oni ne povas sendi materialojn per helikopteroj."

La fermo de vojoj estas la plej granda prisava malfacilo. La savistoj nur piede iris al Wenchuan. Posttagmeze de la 13-a de majo, la unua amaso da armeanoj eniris en la urbeton Yingxiu de la gubernio Wenchuan kaj komencis savadon. Poste, sinsekvaj pli ol 800 armitaj policanoj atingis la gubernion Wenchuan kaj ekplenumis prisavan taskon.

Laŭ nunaj informoj, en la gubernio Wenchuan serioze damaĝiĝis domoj kaj mortis 500 homoj, kaj katastrofa stato en najbaraj vilaĝo Longxi kaj urbeto Yingxiu estas pli serioza. Pli da ĉinaj armeanoj kiel eble plej klopode veturas al Wenchuan.

Ĉina ĉefministro Wen Jiabao postulis, ke koncernaj flankoj kiel eble plej rapide malfermu vojon al Wenchuan:

"La tertremo grandas kaj centro troviĝas en Wenchuan. Nun vojoj estas bremsitaj, armeanoj klopodas por malfermi vojojn por savi homojn en ruinaĵoj. Kiom da soldatoj oni bezonas, tiom la armeo alsendos."

Nokte de la 13-a de majo, kontraŭkatastrofa kaj prisava komandejo reokazigis kunvenon. Wen Jiabao postulis rapidigi savadon kaj teni minimumecon de morto kaj vundiĝo.

Nun, ankoraŭ amaso da ĉinaj armeanoj veturas al plagitaj lokoj.

Cetere, Ĉinio koncentris multajn savistojn el diversaj lokoj al plagitaj lokoj. Estro de prisavada departemento sub la ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj Wang Zhenyao diris, ke diferenca doma strukturo probable longigos la vivon de subpremitoj, tial prisava laboro daŭros longan tempon.

Ankaŭ kuracaj taĉmentoj, senditaj de ĉinaj higienaj fakoj, veturas al plagitaj lokoj el diversaj lokoj. Kaj materialoj el diversaj lokoj estas senĉese transportataj al plagitaj lokoj.

Por helpi popolamasojn en plagitaj lokoj venki la malfacilon, ĉinaj diversaj rondoj sinsekve alprenis agojn. Ĝis la 18-a horo de la 13-a de majo, Ĉinio ricevis monkontribuon kaj materialojn kun la valoro je pli ol 220 milionoj da juanoj. Samtempe kun tio, multaj landoj kaj internaciaj organizoj esprimis volonte liveri helpon al la ĉinaj registaro kaj popolo. Oficistoj de la ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj esprimis, ke Ĉinio bonvenigas la internacian socion liveri helpon al plagitaj lokoj en la ĉina provinco Sichuan kaj Ĉinio ĝustatempe sendos monkontribuon kaj materialojn al plagitaj lokoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040