china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Organizoj de UN alte taksis posttertreman savadon de Ĉinio
(GMT+08:00) 2008-05-14 18:17:13

La 12-an okazis en ĉina provinco Sichuan forta tertremo, kaŭzante seriozan morton kaj vundiĝon de homoj kaj perdiĝon de posedaĵoj. Sub gvidado de la registaro, la ĉina popolo laŭeble faras rapidan savadon post la tertremo. Pri tio, Oficejo pri Akordigo de Humanismaj Aferoj de UN, Monda Organizo pri Sano kaj Internacia Strategio por Redukti Katastrofojn de UN donis altan takson. 

S-ino Elisabeth Byrs, proparolanto de Oficejo pri Akordigo de Humanismaj Aferoj de UN, profunde simpatiis Ĉinion. Informite, ke mil lernantoj en la provinco Sichuan estas tenataj en falintaj domoj, ŝi, mezaĝa patrino, larmis. Ŝi diris:

"La ĉina registaro laŭeble klopodas liveri diversspecajn ĉiutagajn uzataĵojn. Mi estas konvinkita, ke pli da vivantoj estos savitaj."

Post la tertremo, la ĉina registaro rapide reagis kaj elmetis "tempo estas la vivo". Ĉina ĉefministro Wen Jiabao persone iris al la fronto kaj ĉeloke konsolis plagitojn. Tio profunde impresis s-ron Salvano Briceno, estro de sekretariejo de Internacia Strategio de UN por Redukti Katastrofojn. Li diris:

"Rapida reago de la ĉina registaro estas surpriza! Mi vidis en televido, ke savantoj aperas en plagita regiono malpli ol 4 horojn post la tertremo. Rapida traktado de la ĉina registaro profunde impresas min. La reago vere estas rapida!"

Sed savado alfrontas multajn malfacilaĵojn ekzemple malbonan veteron. Responde al demando, ĉu ŝi havas fidon pri ĉina savado, s-ino Fadela Chaib, proparolanto de Monda Organizo pri Sano, diris:

"Certe! Nuntempa Ĉinio havas savadan sperton kaj multajn ĉiflankajn specialistojn. Mi estas konvinkita, ke Ĉinio kapablas trakti la tertremon."

Post la tertremo, multaj landoj kaj internaciaj organizoj esprimis liveri subtenon kaj helpon al Ĉinio kaj la ĉina registaro esprimis dankon kaj bonvenon pri tio. Kvankam Ĉinio ankoraŭ ne komencis akcepti eksteran helpon, tamen tiuj organizoj de UN esprimis, ke ili volas ĉiam liveri helpon al Ĉinio. S-ino Elisabeth Byrs havas konkretan supozon. Ŝi diris:

"Informite el raportado de ĉinaj amaskomunikiloj, ke 2 kemiaj fabrikoj en plagita regiono estis serioze detruitaj, ni pretas ekspedi grupon de medi-protektaj specialistoj al Ĉinio por fari intiman kunlaboron kun koncernaj flankoj."

La tertremo kaŭzis morton de miloj da homoj. Sceno en serioze plagita regiono estas korŝira. Ĉu tia katastrofo estas anticipe preventebla? S-ro Salvano Briceno diris, ke la homaro estas preskaŭ nekapabla antaŭ naturaj katastrofoj kia tertremo. Li diris:

"Tertrem-prognozo estas ege malfacila pro abrupteco. Eĉ Ĉinio, kiu havas avangardajn metodojn, povas fari prognozon kelkajn minutojn antaŭ tertremoj. Sed la tempo de kelkaj minutoj estas preskaŭ sensignifa."

Li montris ankaŭ, ke la homaro povas fari preventadon en kontraŭtertremeco de konstruaĵoj. Li diris, ke serioza tertremo okazinta en Ĉinio en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento estas ekzemplo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040