china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Tajlandaj ĉindevenuloj, elmigrintaj ĉinoj kaj diversrondaj amikoj atentas katastrofon en Sichuan
(GMT+08:00) 2008-05-15 16:30:03
Post tertremo tajlandaj ĉindevenuloj, elmigrintaj ĉinoj kaj diversrondaj amikoj tre atentas katastrofan staton en la gubernio Wenchuan de la provinco Sichuan. La 14-an de majo, tajlandaj ĉindevenuloj, elmigrintaj ĉinoj kaj diversrondaj amikoj sinsekve venis al ĉina ambasadorejo en tajlanda Bankoko, esprimis konsolon kaj aktive faris monkontribuon. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton:

"La 12-a de majo en la gubernio Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan, okazis granda tertremo je 7,8 gradoj, perdo estas serioza. Informiĝinta pri tio, ni tre surpriziĝis. Por esprimi nian sincerajn zorgemon kaj konsolon, en la nomo de tajlanda ĉina komerca ĉambro mi monkontribuis 2 milionojn da tajlandaj baktoj al popolamasoj en plagitaj lokoj, ni esperas kontribui propran forton en kontraŭkatastrofa kaj prisava laboro."

Karaj aŭskultantoj, prezidanto de la tajlanda plej ĉefa ĉindevenula societo, ĉina komerca ĉambro, legas konsolan leteron en la ĉina ambasadorejo en Tajlando. Tiutage, li kaj aliaj pli ol 20 membroj de la ĉambro venis al la ambasadorejo, kun peza kaj urĝa sento, kaj esprimis elkoran zorgemon al popolamasoj en plagitaj lokoj. Fine, Wu Hongfeng diris:

"Post la tertremo, ĉinaj gvidantoj donis altan atenton. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faris gravan instrukcion kaj kiel ĝenerala komandanto kontraŭkatastrofa kaj prisava ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĝustatempe venis al plagitaj lokoj kaj persone komandas diversajn prisavajn laborojn. Ĉinaj armeanoj kaj popolanoj kiel eble plej frue kaj plenforte savas vivon kaj posedaĵojn de suferantoj. Mi konvinkiĝas, ke gvidate de ĉinaj diversnivelaj registaroj, la ĉina popolo certe venkos la katastrofon kaj akiros ĉiuflankan sukceson kontraŭkatastrofan kaj prisavan."

Matene de tiu tago, sinjoro Zhao Zihao kaj liaj sekvantoj, sume 8 homoj el la tajlanda oriento, venis al la tajlanda ambasadorejo en Tajlando. Parolante pri la celo, li diris:

"Ni celas monkontribuon por helpi samlandanojn suferintajn la katastrofon. Ni esperas, ke tajlandaj societoj de ĉindevenuloj kaj varmaj personoj tute helpos kaj reduktos mizeregon de samlandanoj, tio estas la enda devo de transmaraj ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj."

Reprezentante la ambasadorejon, agento de la ĉina ambasadorejo en Tajlando sinjoro Zhang Guoqing akceptis monkontribuon kaj reprezentante la ĉinajn registaron kaj popolon esprimis dankon al tajlandaj diversaj rondoj de ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj pro ilia zorgemo kaj subteno.

Antaŭtagmeze de tiu tago, malnova amiko de la ĉina popolo kaj tajlanda eksĉefministro Chavalit Yongchaiyudh persone venis en la ambasadorejon kaj petis transdoni leteron al ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao. Li esprimis profundan konsolon al la plagitoj en Sichuan. Li diris intervjuate:

"Mi vizitis agenton de la ĉina ambasadorejo en Tajlando, ĉar okazis ĉi tia dolora afero, mi aparte esprimis bedaŭron. Ĉinio kaj Tajlando havas intimajn rilatojn, ŝajnas fratoj, mortintaj ĉinoj estis do niaj parencoj. "

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040