china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina savada trupo eniris en regionon plagitan de tertremo
(GMT+08:00) 2008-05-15 16:30:28

Kvankam vojo de la ekstero al Wenchuan, gubernio plagita de forta tertremo, ankoraŭ estas ne trairebla, tamen miloj da ĉinaj armeanoj kaj armitaj policanoj paraŝute, akvovoje eĉ piedire eniris en la gubernion kaj faras savadon. 

Post forta tertremo en la 12-a de majo, elektro-provizado kaj telekomunikado en la gubernio estis rompigita, terŝoviĝo pro la tertremo baras vojon de la ekstero kaj aldone de malbona vetero kaj oftaj terskuetoj, tiel estas neeble eniri en la gubernion. Sub tiaj cirkonstancoj, la ĉina registaro postulas, ke savada trupo kiel eble plej frue eniru en Wenchuan malgraŭ ĉia kosto.

En la 13-a de majo, spite al pluvego, la unua trupo piediris al Yingxiu, urbeto de la gubernio, kaj pli kaj pli da savadaj trupanoj eniris en Wenchuan.

Wang Yi, stabestro de divizio, kaj aliaj 200 armitaj policanoj marŝis 90 kilometrojn en 20 horoj kaj eniris en Wenchuan noktomeze de la 13-a de majo. Li konigis:

"Nuntempe pli ol 3 000 homoj vundiĝis. Triono de domoj falis kaj aliaj domoj estis serioze difektitaj. Nuntempe la nombro de perdiĝintoj kaj vunditoj portempe estas nekalkulebla."

En Yingxiu, urbeto de Wenchuan, loĝas 10 000 homoj. Nuntempe nur 2 300 vivantaj homoj estas trovitaj kaj 1 000 de ili estas serioze vunditaj.

La 14-an de majo, savada trupo aviadile ĵetis materialojn al plagita regiono. Armeaj helikopteroj surterigis savadajn materialojn kaj savadajn trupanojn kaj transportis dekojn da vunditoj al Chengdu, ĉefurbo de ĉina provinco Sichuan, por ke ili estu kuracataj.

Telekomunika taĉmento atingis Wenchuan per helikopteroj kaj establis telekomunikan centron, tiel ke boniĝas loka telekomunikado. Savada trupo pretas ĵeti porteblajn telefonojn kaj koncernajn aparatojn el aviadiloj por ebligi poŝttelefonan komunikadon inter Wenchuan kaj la ekstero.

Cetere, kuraca taĉmento kun 30 homoj eniris en Wenchuan kaj komencis kuraci vunditojn.

Posttagmeze de tiu tago, ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeloke faris inspekton en Wenchuan. Li diris al lokaj popolanoj, ke savada trupo kiel eble plej frue kuracos vunditojn.

"La centra registaro certe savos vunditojn. Ni aviadile transportos vunditojn al sekura loko por fari kuracon. Antaŭtagmeze ni sukcese transportis pli ol 50 vunditojn kaj pliigos aviadilojn por transporti pli da vunditoj."

Vespere de tiu tago, Wen Jiabao okazigis kontraŭtertreman kunvenon en vagonaro al alia plagita regiono Guangyuan, emfazante, ke savado estas la nuntempa prioritato. La kunveno decidis pliigi 90 helikopterojn por urĝa savado.

Laŭ informo, la plagita regiono urĝe bezonas poroperaciajn ekipaĵojn, plasmon, medikamentojn kaj grandan kvanton da nutraĵoj, trinkaĵoj, litaĵoj kaj tendoj. Granda kvanto da materialoj ne povas eniri en plagitan regionon pro serioza difektiteco de ŝoseoj al Wenchuan, tiel oni aviadile ĵetas materialojn al la plagita regiono. Feng Zhenglin, ĉina vicministro pri trafiko, konigis, ke Ĉinio kiel eble plej frue trairigas vojon al Wenchuan por ke pli da savadaj trupanoj rapide eniru en plagitan regionon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040