china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Internacia socio liveris plu helpon al Ĉinio
(GMT+08:00) 2008-05-16 17:39:52

Post potenca tertremo  7,8 gradaj en la gubernio Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan, en la lastaj tagoj la internacia socio sinsekve kontribuis monon kaj materialojn al Ĉinio kaj subtenas al ĉinaj registaro kaj popolo fari kontraŭkatastrofan kaj prisavan laboron.

Je la 9-a horo kaj 45 minutoj de la 16-a de majo, la japanaj unuaj 31 specialaj savistoj atingis urbeton Guanzhuang, unu el serioze plagitaj lokoj en Sichuan.

Preskaŭ je la 6-a horo posttagmeze de la 16-a de majo, la rusaj unuaj 50 savistoj atingos Chengdu. Ankaŭ la duaj 38 savistoj veturos al Sichuan en la 16-a de majo.

Preskaŭ je la 5-a horo posttagmeze de la 16-a de majo, portanta progresintajn serĉajn instrumentojn kaj 4 serĉajn hundojn singapura sava teamo atingos Chendu.

Matene de la 16-a de majo, ŝarĝantaj savajn materialojn, 2 pakistanaj transportaj aviadiloj veturis al Sichuan.

La 16-an de majo en Bankoko, tajlanda ministro pri eksteraj aferoj Noppadon Patama transdonis al Zhang Jiuhuan, ĉina ambasadoro al Tajlando, 500 mil usonajn dolarojn, kontribuitajn de la tajlandaj registaro kaj popolo, kaj esprimis, ke la tajlanda registaro volontas liveri plu necesan helpon al plagitaj lokoj.

La 15-an de majo, Usona Ruĝa Kruco publikigis deklaron dirante, ke Usona Ruĝa Kruco liveros monkontribuon je 10 milionoj da usonaj dolaroj al Ĉina Ruĝa Kruco por helpi savadon.

La 15-an de majo, Internacia Infana Funduso de UN publikigis deklaron proklamante liveri materialojn al Ĉinio.

La 15-an de majo, Internacia Federacio de Ruĝa Kruco kaj Ruĝaj Krescentaj Societoj elmetis monkontribuan peton kaj monkontribuis preskaŭ 19,3 milionojn da usonaj dolaroj al plagitaj lokoj de la ĉina provinco Sichuan.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040