china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio plenforte kuracas vunditojn kaj preventas epidemion en Sichuan
(GMT+08:00) 2008-05-16 18:22:08

Post la fortega tertremo en la gubernio Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan ofte okazas la postskuo kaj vojoj estas obstrukciitaj. Medicinaj laborantoj el diversaj lokoj de la tuta lando urĝe rapidas aviadile, ŝipe aŭ eĉ piedire al lokoj trafitaj de la tertremo. La ĉina registaro mobilizas medikamentojn kaj medicinajn aparatojn al la provinco Sichuan. Ĝis la 10-a horo de la 15-a ĉi-monate en la trafitaj lokoj intense laboras pli ol 10 000 medicinaj personoj. Surloke ili urĝe kuracis pli ol 23 000 vunditojn. Pro ilia penado okazis neniu kazo de epidemio kaj sanitara krizo. Bonvolu aŭskulti detala raporton!

Tuj post la tertremo la ĉina Ministerio por la Sano startigis la unuagradan kontraŭkrizan mekanismon. Vespere la ministerio organizis urĝan taĉmenton konsistantan el 700 medicinaj laborantoj. En la sekva tago la taĉmento ekveturis al la difinita loko portante medikamentojn kaj aparatojn. En ĉiu el la sekvaj tagoj miloj da medicinaj laborantoj el diversaj lokoj rapidis al la trafitaj lokoj. Je la 8-a horo de la 15-a de majo savtaĉmentoj atingis ĉiujn urbojn kaj guberniojn, severe trafitajn de la tertremo kaj komencis intensan savadon. La ĉina centra financo asignis pli ol 600 milionojn da juanoj por la aĉeto kaj transporto de medikamentoj kaj medicinaj aparatoj.

La 15-an de majo en gazetara konferenco en Pekino, Gao Qiang, estro de la sanitara kaj kontraŭepidemia laborgrupo sub la komandejo de la Ŝtata Konsilantaro por la posttertrema savado, diris, ke la celo de ĉi-foja urĝa medicina savado estas sendi medicinajn laborantojn kaj materialojn al ĉiuj trafitaj lokoj. Li diris: "Materialoj uzataj en kuracado de vunditoj kaj preventado de epidemio devas esti senditaj al ĉiuj severe trafitaj gubernioj kaj urbetoj."

Ankaŭ la ĉina armeo organizis medicinajn taĉmentojn kaj mobilizis la rezervajn medikamentojn kaj medicinajn aparatojn al Sichuan. Ren Guoquan, direktoro de la buroo de medikamentoj kaj medicinaj aparatoj de la departemento pri sano sub la ĝenerala loĝistika departemento de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, diris, ke la armeo jam du-foje mobilizis materialojn al Sichuan. Li diris: "La mobilizitaj materialoj estas uzataj por urĝa kuracado, preventado de la infektiĝo kaj epidemio, kaj sanitaraj aparatoj, uzeblaj surkampe. Tiuj ĉi materialoj estas transportataj al Chengdu, kaj la plej frue senditaj estas paraŝutigitaj al la trafitaj lokoj."

Por ke medikamentoj kaj aliaj materialoj rapide atingu suferintojn la ĉina armeo sendas multajn helikopterojn, ĉar la vojoj al iuj urbetoj estas obstrukciitaj. La 15-an ĉi-monate unu helikoptero de la ĉina armeo transportis 10 severajn vunditojn el la urbeto Yingxiu de la gubernio Wenchuan. Unu el ili diris: "Mi estas forte emociita. Mi sciis, ke mi saviĝos, kiam mi vidis helikopteron. Antaŭhieraŭ vespere mi sentis, ke mi mortos baldaŭ, ĉar tro multe sangis el la larĝa vundo."

Gao Qiang esprimis, ke pasis 72 horoj, la ora tempo por la savado, tamen la ĉina registaro neniel forlasu la savadon. Sanitaraj departementoj komencis la laborojn por protekti la akvofonton, desinfekti la medion kaj preventi infektajn malsanojn. Li diris: "Ni faris zorgan aranĝon pri la preventado de epidemio kaj sendis grandan nombron da spertaj medicinistoj al la trafitaj lokoj. Ili laboras orde, intense kaj efike kune kun lokaj medicinaj laborantoj. En diversaj lokoj trafitaj de la tertremo okazis neniu kazo de grava epidemio kaj alia sanitara krizo."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040