china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Wen Jiabao: laŭ prognozo nombro de mortintoj en tertremo superos 50 milojn
(GMT+08:00) 2008-05-16 18:21:45

Ĉina ĉefministro Wen Jiabao, komandanta la savadon en Sichuan, diris, ke ĝis la 14-a horo de la 15-a de majo, oni konfirmis, ke 19 509 homoj mortis pro la tertremo en Sichuan, kaj laŭ prognozo la nombro de mortintoj superos 50 milojn, ĉar pli ol 20 000 homoj ankoraŭ estas sub faligitaj konstruaĵoj kaj multaj perdiĝis.

Vespere de la 15-a ĉi-monate en vagonaro Wen Jiabao prezidis kunvenon de la komandejo de la Ŝtata Konsilantaro por la savado. Li diris, ke la loko kun la areo de pli ol 100 mil kvadrataj kilometroj estas grave trafita de la tertremo; forteco de la tertremo en Wenchuan superis tiun en Tangshan, 1976; ĝi estas la plej forta tertremo post la fondiĝo de la nova Ĉinio.

Wen Jiabao esprimis, ke oni devas bone efektivigi la savadon per la forto de la tuta lando. Li emfazis, ke savi suferintojn estas la plej grava tasko kaj oni devas intensigi la savadon. Antaŭtagmeze de la sekva tago akceptante intervjuon, li diris, ke la savado de vunditoj estas en la decida tempo; oni neniel forlasu, sed faru ĉian klopodon por savi la vunditojn, se ekzistas iom da espero por ili.

Al la savado aliĝis pli ol 120 mil armeanoj, armitaj policanoj kaj rezervaj armeanoj. En la 15-a de majo oni savis pli ol 10 000 homoj el faligitaj konstruaĵoj, kuracis pli ol 13 000 vunditojn kaj transigis 120 milojn da suferintojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040