china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Amaskomunikiloj atentas lokon trafitan de tertremo en Sichuan
(GMT+08:00) 2008-05-19 15:15:22

De post la eksplodo de tertremo en Sichuan ĉefaj amaskomunikiloj de la mondo faras akuratan raporton pri la katastrofo kaj savado. Vespere de la 15-a de majo Ĉinio invitis al Sichuan raportistojn el pli ol 20 en- kaj ekster-landaj amaskomunikiloj por raportado. La 16-an ĉi-monate grupo de tiuj ĉi raportistoj komencis la raportadon en la trafita loko. Inter ili estas nia raportisto Gong Wanpeng.

Raportistoj de la grupo venis el pli ol 20 en- kaj ekster-landaj amaskomunikiloj, inkluzive de la Germana Novaĵ-Agentejo, Reuters, The New York Times, Hongkang-a Ekonomia Tagjŭrnalo, Hongkong-a Komerca Radio, Aomen-a Satelita Televidstacio, Taiwan-a Centra Novaĵ-Agentejo, Ĉina Radio Internacia, Ĉina Novaĵ-Agentejo kaj Ĉina Tagĵurnalo.

La 15-an ĉi-monate la raportista grupo venis al Deyang kaj Mianzhu, severe trafitaj de la tertremo kaj vizitis tieajn entreprenojn kaj vilaĝojn por koni la katastrofon kaj suferintojn. Kontraste kun flavaj tritikoj kaj verdaj rizkampoj, en dense loĝataj setlejoj ĉie estas faligitaj konstruaĵoj, kaj savantoj vestitaj per oranĝaj uniformoj estas transportantaj kadavrojn de viktimoj. Vidinte tion multaj raportistoj silentas kaj registras la scenon per fotilo aŭ kamerao.

Raportisto Evgeny Soloviev el la rusa novaĵ-agentejo Itar-Tass diris, ke li sentis doloron pro la katastrofo. Li diris: "Tio estas granda katastrofo por la ĉina popolo. Mi unuafoje propraokule vidis tiel fortegan tertremon."

La japana sinjorino Chikako Yamamoto laboras por la germana ĵurnalo Epoka Semajnrevuo. Japanio estas la lando, en kiu ofte okazas tertremo, tamen ŝi tre surpriziĝis pro la intenseco de la tertremo en Sichuan. Ŝi diris: "Mi venis el Japanio. En nia lando ofte okazas tertremo, tial mi jam kutimiĝis al tio, tamen laŭ mi la tertremo en Sichuan vere estas tre terura."

Pasis jam semajno multe pli ol la ora tempo de 72 horoj por la savado, tamen multaj savtaĉmentoj ankoraŭ penas por savi la vivon, tio tre kortuŝas raportistojn.

Sinjorino Caroline Puel el la franca semajnrevuo La Punkto profunde emociiĝis pro la unueco de ĉinaj taĉmentoj en la savado. Ŝi diris: "Ĉiuj estas memfidaj kaj plenforte faras savadon. Ili estas solidaraj kaj unuecaj, tio estas tre bona."

La 12-an ĉi-monate, tuj post la eksplodo de la tertremo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao rapidis al Sichuan kaj iris al kelkaj lokoj de Sichuan por komandi la savadon. La 16-an ĉi-monate ankaŭ ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao atingis Sichuan por konsoli lokajn popolanojn kaj gvidi la savadon. Fremdlandaj raportistoj tre zorgas pri la ago de ĉinaj gvidantoj. Rusa Evgeny Soloviev diris: "Mi vidis la decidemon de la ĉina registaro en la savado. Ekzemple, mi ne scias, kiam ĉefministro Wen Jibao dormas, ĉar li ĉiutage laboras tre longe en la trafita loko."

Fremdlandaj raportistoj opinias, ke la komandado de ĉinaj gvidantoj en la savado povas alporti al la suferintoj grandan fidon; Ĉinio bone aranĝis raportadon pri la katastrofo, tio estas granda helpo al fremdlandaj raportistoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040