china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Diverslandaj diplomatiaj senditoj en Ĉinio funebris pri viktimoj de tertremo en Sichuan
(GMT+08:00) 2008-05-19 16:44:02

Antaŭtagmeze de la 19-a de majo, diplomatiaj senditoj de 80 landoj en Ĉinio kaj reprezentantoj de internaciaj organizoj sinsekve venis al la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj por funebri pri viktimoj de la tertremo okazinta en Wenchuan de la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan.

Ili esprimis la profundan simpation kaj sinceran konsolon al la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, ankaŭ la funebron al la viktimoj de la tertremo. Ili esprimis la admiron pri la heroa spirito kaj fortega penado de la ĉinaj registaro kaj popolo en la kontraŭkatastrofa batalo. Ili esprimis ankaŭ la konvinkiĝon, ke la ĉinaj registaro kaj popolo certe konkeros ĉiujn malfacilojn kaj restarigos la belan hejmlokon.

Intervjuate, japana ambasadoro en Ĉinio s-ro Yuji Miyamoto diris, ke la japana kontraŭsisma sav-taĉmento faros ĉion eblan por serĉi vivantojn, kaj la japana registaro faros plenan kunlaboron kun la ĉina registaro. Ankaŭ ambasadoroj de Usono, Rusio, Hispanio kaj Kanado diris, ke se la ĉina registaro bezonos, la kvar landoj pliigos la helpon. Ambasadoroj de Sud-Afriko, Korea Respubliko kaj aliaj landoj esprimis la kredon, ke kvankam okazis la tiel furioza tertremo, tamen Pekinaj Olimpikoj ankoraŭ okazos sukcese.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040