china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Hu Jintao kaj aliaj centraj gvidantoj silentis kune kun diversnaciecaj popolanoj por viktimoj en tertremo de Wenchuan
(GMT+08:00) 2008-05-21 14:19:47

Je la 28-a minutoj de la 14-a horo de la 19-a de majo, Hu Jintao, Jiang Zemin, Wu Bangguo, Wen Jiabao, Jia Qinglin, Li Changchun, Xi Jinping, Li Keqiang, He Guoqiang kaj Zhou Yongkang, kune kun diversnaciecaj popolanoj de la tuta lando, silentis por viktimoj en tertremo de Wenchuan de la Sichuan-provinco.

Matene de la 19-a, post normala hisa ceremonio en la Tian'anmen-placo de Pekino, oni duonhisis la nacian flagon por esprimi funebron al viktimoj en tertremo de Wenchuan de Sichuan.

Antaǔtagmeze de la sama tago, en la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj ambasadoroj de 80 landoj kaj delegitoj de internaciaj organizoj en Ĉinio sinsekve kondolencis viktimojn en la tertremo.

Matene de la 19-a, gravaj lokoj de Hongkong kaj Aomen, inkluzive de registaraj institucioj kaj lernejoj duonhisis nacian flagon por esprimi funebron al viktimoj.

Je la 28-a minutoj de la 14-a horo de la 19-a de majo, la sireno sonoris tra la urbo Lasao, miloj da diversnaciecaj popolanoj en la potala placo kune silentis por esprimi funebron al viktimoj.

Ĝis la 12-a horo de la 19-a, la 8-grada tertremo okazinta en Wenchuan de Sichuan jam kaǔzis morton de 34 073 homoj de la provincoj Sichuan, Gansu, Shaanxi, Chongqing, Gansu, Yunan, Hubei, Henan kaj Hunan kaj pli ol 240 miloj da homoj vundiĝis.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040