china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Internacia socio kondolencas mortintojn de la tertremo en Wenchuan, Ĉinio
(GMT+08:00) 2008-05-21 14:49:26

En la 19-a de majo, per diversaj manieroj, kune kun ĉinaj popolanoj. la internacia socio sincere kondolencas la mortintojn de la tertremo en la gubernio Wenchuan, sudokcidente de Ĉinio.

En la 19-a de majo, ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon venis al la garnizonejo de ĉina konstanta delegacio de UN por kondolenci mortintojn de la forta tertremo en Wenchuan. Li skribis en la kondolenca libro, ke la internacia socio staras ĉe grandioza ĉina popolo.

En la sama tago, ankaŭ ĝenerala sekretario de Monda Komerca Organizo Pascal Lamy venis al la garnizonejo de ĉina konstanta delegacio de UN por kondolenci mortintojn de la forta tertremo en Wenchuan.

En la 19-a de majo en Ĝenevo, dum la inaŭguro de la 61-a Monda Higiena Kongreso, reprezentantoj de 193 membrolandoj de la Monda Organizo pri Sano, staris kaj kondolencis mortintojn de la tertremo en Ĉinio kaj forta tropika ŝtormo en Birmo je unu minuto.

En la 14-a horo kaj 28 minutoj de la 19-a de majo laŭ pekina tempo, Koreio sonigis kontraŭaeratakan alarmon por kondolenci la mortintojn de ĉina tertremo uzante la saman kondolencan manieron kiel ĉinoj.

Registaraj oficistoj de Vjetnamio, Korea Respubliko, Bankoko, Kasaĥstano, Ugandao, Francio kaj Italio venis al ĉinaj ĉelokaj ambasadorejoj por esprimi iliajn kondolencojn al la mortintoj kaj esprimis konsolon al kontraŭtertremaj ĉinaj popolanoj.

En la sama tago, amikaj erudiciuloj kaj diverslandaj diplomatoj venis al ĉinaj institucioj en diversaj landoj por kondolenci la mortintojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040