china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina kapablo kontraŭ katastrofo laŭ ĉifoja savado en Wenchuan
(GMT+08:00) 2008-05-21 15:25:34

Post fortega 8-grada tertremo en la gubernio Wenchuan de la provinco Sichuan, Ĉinio faras savadon senprecedencan en rapideco kaj skaleco. Ne nur en kapablo pri akurata respondo al katastrofo, sed ankaŭ en tiu pri organizo kaj kunaranĝo de savado, ĉio ĉi tio estas senprecedenca. Agado de la ĉina registaro kontraŭ la tertremo gajnis subtenon de la ĉina popolo kaj ankaŭ estas vaste laŭdata de la internacia socio.

Savado kontraŭ tertremo unue manifestas ĉinan rapidan respondan kapablon. Post la tertremo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao tuj faris direktivon pri savado kaj ĉefministro Wen Jiabao veturis al katastrofejo dum unu kaj duona horo post la tertremo. Tra la tuta lando, sinsekve funkciis provizora sistemo kontraŭ katastrofo. Pri tio, estro de sekretariejo de UN pri internacia katastrofo-redukta strategio Salvano Briceno diris:

"Rapideco de respondo de la ĉina registaro al la tertremo estas surpriza! Mi vidis en televida programero, ke kvar horojn post la tertremo, troviĝis savistoj en regionoj plagitaj de la tertremo. Estas tre bone, ke la ĉina registaro faris provizoran trakton en la tertremo kaj tio donis al mi profundan impreson."

Savado kontraŭ la tertremo ankaŭ eksponas ĉinan kapablon forte fari mobilizon kaj kunaranĝon. Post la tertremo, Ĉina Sismologia Administracio, ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj, Ĉina Popola Liberiga Armeo, Taĉmento de Armita Polico kaj departementoj pri kuraco, trafiko kaj telekomuniko rapide kunlabore faris savadon kaj pro tio, grandnombraj savistoj kaj materialoj eniris plagitajn regionojn en mallonga tempo. Samtempe kun tio, ĝis la 12-a horo de la 18-a de majo, 123 ŝtatposedaj grandaj entreprenoj de Ĉinio jam kolektis 932 milionojn da juanoj de renminbi, kaj objektojn kostajn je 103 milionoj da juanoj de renminbi, do, la kontribuitaj mono kaj objektoj sume estas 1,35 miliardoj da juanoj. Antaŭtagmeze de la 19-a de majo, la urĝe helpaj materialoj por kontraŭtertremo, aĉetitaj de Ĉina Tutlanda Sindikato, je la kosto de pli ol 10 milionoj da juanoj de renminbi, jam estis senditaj al la plagitaj lokoj de Sichuan. Ĝis la 16-a horo de la sama tago, diversrondaj sindikatoj, laboristoj kaj popolamasoj monkontribuis sume je 214 milionoj da juanoj de renminbi. Unua delegito de Programo por Savi Knabojn en Ĉinio Wyndham James diris, ke en tia stato, estas malmultaj registaroj, kia la ĉina registaro koncentras en si riĉfonton kaj atenton."

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040