china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio faras sian plejeblon por aranĝi loĝadon de suferintoj  (foto)
(GMT+08:00) 2008-05-21 16:34:24

La ĉina registaro organizis urĝan savadon tuj post eksplodo de la tertremo en Sichuan. Savante suferintojn, Ĉinio faras sian plejeblon por garantii la provizadon de materialoj kaj la fartadon de lokaj popolanoj. Ĝis la 14-a horo de la 20-a de majo diversnivelaj registaroj de Ĉinio asignis pli ol 11,7 miliardojn da juanoj por la savado. La 20-an ĉi-monate oficisto el la ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj diris, ke koncernaj departementoj intense laboras por la fartado de lokaj popolanoj.

La 12-an de majo en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan okazis tertremo de 8 gradoj. La fortega tertremo detruis sennombrajn konstruaĵojn kaj kaŭzis grandan perdon. En la epicentra regiono la trafiko, telekomuniko kaj elektroprovizo interrompiĝis kaj publikaj instalaĵoj grave detruiĝis. La ĉina registaro kaj diversaj koncernaj departementoj tuj mobilizis la urĝan savadon.

La 20-an ĉi-monate en gazetara konferenco, okazigita de la Novaĵ-Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro, sinjorino Jiang Li, ĉina ministro pri civilaj aferoj, diris:"Ni jam sendis ĉirkaŭ 280 000 tendojn al la trafita loko, tamen tiom da tendoj ankoraŭ ne sufiĉas, tial la ministerio urĝe mendis 700 000 tendojn kaj baldaŭ sendos ilin al Sichuan. Krome ni aĉetis plastan kovraĵon por fari 800 000 kabanojn. Ni plenforte garantias portempan loĝadon de popolanoj, kiuj perdis la hejmon, kaj ankaŭ la vivtenon."

Jiang Li diris, ke ĝis la 19-a ĉi-monate la civilafera kaj financa ministerio asignis 960 milionojn da juanoj al la provincoj Sichuan, Gansu, Shaanxi, Yunnan kaj la municipo Chongqing por la urĝa savado, kaj mobilizis al lokoj trafitaj de la tertremo pli ol 270 800 tendojn, 780 000 vatitajn litkovrilojn, 1, 78 milionojn da vatitaj jakoj, nutraĵojn kaj trinkakvon je la kosto de 218 milionoj da juanoj. La 20-an ĉi-monate la centra financo asingis 2,5 miliardojn da juanoj por portempe subvencii suferintojn.

La tertremo perdigis la hejmon al pli ol 5 milionoj da homoj kaj familianojn al multaj homoj. Oni jam trovis pli ol 70 orfojn, kaj koncernaj departementoj aranĝis ilin en sociaj bonstatigaj institucioj. La registaro jam decidis doni al infanoj, maljunuloj kaj vunditoj, kies familianoj perdiĝis, subvencion de 600 juanoj en ĉiu de tri monatoj, kaj helpi al ili serĉi siajn familianojn. Ankaŭ psikologoj kaj sociaj laborantoj iris al la trafitaj lokoj por psikhelpo al la suferintoj.

Ĝis la 14-a horo de la 20-a de majo la tuta lando ricevis materialojn je la kosto de 1, 4 miliardoj de juanoj kaj monoferon de 12,5 miliardoj da juanoj. La ĉina registaro fortigis la administradon kaj superrigardon de la materialoj kaj mono el diversaj rondoj de la socio por garantii, ke la materialoj kaj mono akurate atingu la trafitajn lokojn kaj estu uzataj por suferintoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040