china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Psikologia savado ĉiu-flanke iras en trafitaj lokoj de ĉina provinco Sichuan(foto)
(GMT+08:00) 2008-05-26 16:01:09

La forta tertremo en la gubernio Wenchuan de Sichuan-provinco, sudokcidenta parto de Ĉinio, kaŭzis grandnombran morton kaj vundiĝon de homoj kaj perdon de propraĵoj. Alfrontante forpasintajn parencojn kaj amikojn, detruitan hejmlokon, homoj de la trafita loko certe havas multajn negativajn emociojn. En ĉi-foja kontraŭtertrema savado, higienaj departementoj de Ĉinio, diverstavolaj registaroj kaj multaj popolaj organizoj kolektis multajn psikologiajn savistojn al la trafitaj lokoj por liveri psikologian helpon al tieaj viktimoj. Nun, bonvole aŭskultu detalan raporton.

En iu homaranĝa loko de gubernio Beichuan, kiu severe suferis la tertremon, nia raportisto renkontis Liu Kai, la duagradan lernanton de Beichuan mezgrada lernejo. Li estas okupita por helpi volontulojn aranĝi aliajn viktimojn, kaj aspektas trankvile. Tamen kiam Liu Kai ĵus atingis la homaranĝejon, li ne agis tiel. Volontulo Sun Qiang, kiu sin okupas pri psikologia savado al viktimoj, diris,

(sono 1)

"En la komenco, li estis ege maltrankvila kaj ne povis bone dormi. Li ĉiam sidis sola kaj ne havis vizaĵesprimon."

En la homaranĝejo, psikologiaj savistoj helpis Liu Kai eldiri el sian embaraso, atenteme aŭskultis kaj pacience dragis lian emocion kaj kuraĝigis lin helpi volontulojn fari ion. Nuntempe, Liu Kai sentas sin pli bone. Li diris,

(sono 2)

"Post kiam mi eldiris mian sperton, mi sentas min pli bone, kaj pli kaj pli trankviliĝas."

Laŭ konigo, post la tertremo en gubernio Wenchuan, la psikologia laboro tuj komenciĝis. En la sava trupo, sendita de higiena departemento kaj armeo, troviĝas speciala psikologia kuracisto, savante vivon de feliĉaj vivantoj, ili forigas dolorojn el homaj korpoj kaj koroj.

s-ro Feng Zhengzhi estas specialisto pri psikologio de la 3-a militmedicina universitato Hospitalo de Ĉina Popola Liberiga Armeo. Sekvante armeajn savtrupojn, li atingis la trafitan lokon en la dua tago, tuj post okazo de la tertremo, li konigis al raportisto pri sia laboro,

(sono 3)

"Fakte nia psikologia savado jam komenciĝis kiam ni trovis vivantojn en ruinoj, por kuraĝigi ilin havi pluan emon por vivi, kaj firmigi ilian kredon, ke niaj savistoj finfine elsavos ilin. Al la savitaj homoj, ni ĉiam venis al ilia hejmo kaj interparolis kun ili kaj lasis sin eldiri ilian timon en profunda koro. Ekzemple, kiam ni parolis kun dekoj da vilaĝanoj, ili havis diferencajn timojn pro la katastrofo. Antaŭ eldiro de sia penso, ili opiniis, ke nur ili mem estas timemaj, tamen post babilado, ili rimarkis, ke ĉiuj estas timemaj, kaj parolinte al aliaj pri siaj timoj, ili pli kaj pli trankviliĝas. Tiuj rimedoj gajnis tre bonan efikon."

Laŭ ne kompleta statistiko, nuntempe, almenaŭ pli ol 50 grupoj de psikologia savado atingis la trafitajn lokojn. Krome, koncernaj departementoj malfermis varmlinian telefonadon pri psikologia savado, ankaŭ iuj radioj faras specialajn programerojn pri psikologia savado. Nuntempe, la trafitaj lokoj ankoraŭ bezonas grandnombron da specialistoj kaj volontuloj de psikologia savado.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040