china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

La unua kolekto de helpaj materialoj de Irana Ruĝa Krescento estas transsendata al Ĉinio
(GMT+08:00) 2008-05-26 16:01:24

Vespere de la 19-a de majo laŭ la loka tempo, 500 tendoj de la unua kolekto de helpaj materialoj, kontribuitaj de Irana Ruĝa Krescento, komencis transsendiĝi al Ĉinio. Tio montris zorgon de irana registaro kaj irana popolo al ĉina registaro kaj popolanoj de trafitaj lokoj, kaj ankaŭ almontris profundan amikecon de la dulandaj popolanoj. Nun, bonvole aŭskultu detalan raporton de nia raportisto Wang Xin el Irano.

En vara transporta centro de Imam Khomeini Internacia Flughaveno en Teherano, nia raportisto renkontis s-ron Seyed Hadi Samaei, respondeculon de internaciaj aferoj de Irana Ruĝa Krescento. Li konigis al raportisto,

(sono 1)

"Helpe de Ĉina Ruĝ-Kruca Asocio kaj ĉina ambasadorejo en Irano, ĉi-vespere 500 tendoj je la pezo de 20 tunoj estos sendataj al Ĉinio. Pro la transporta povo de aviadilo, restaj helpaj materialoj, ekzemple medicinaĵoj, kontraŭhumidaj kusenoj estos sendataj poste."

Antaŭ tio, per irana ambasadorejo Irana Ruĝa Krescento sendis liston pri urĝehelpaj materialoj al ĉina ambasadorejo, inkluzive de tendoj, 120 diverstipaj medicinaĵoj kaj kontraŭhumidaj kusenoj, kaj la helpaj materialoj sume pezas 62,4 tunojn.

Vespere de la 19-a de majo laŭ la loka tempo, Xie Xiaoyan, ĉina ambasadoro en Irano, persone iris al la flughaveno por koni detalan informon. S-ro Xie esprimis koran dankon al irana flanko pro la kontribuataj materialoj kaj esprimis, ke tio elmontris zorgon de irana registaro al ĉina registaro kaj viktimoj de la trafikaj lokoj kaj montris ankaŭ profundan amikecon inter la dulandaj popolanoj. Poste s-ro Xie konigis al la Irana Ruĝa Krescento pri detalaj informoj de la tertremo en Sichuan. Li diris,

(sono 2)

"Sichuan estas granda provinco de Ĉinio kun grandnombraj loĝantoj, do, ĉi-foje, nombro de viktimoj estas multa. Pro la alta grado de la ĉi-foja tertremo, multaj trafitaj lokoj fariĝis ebenaĵo, domoj de iuj lokoj estis preskaŭ tute damaĝitaj. Do, nuntempe la plej bezonata materialo de la viktimoj estas tendo. La ĉi-foja kontribuo de Irana Ruĝa Krescento de tendoj estas farita ĝustatempe. Ĉinio bonvenigas diversajn kontribuojn de internacia socio."

Aŭdinte konigon de s-ro Xie, Mansoul Aghanaseri, respondeculo de Irana Trankviliga kaj Sava Organizo, kiu respondecas pri ĉi-foja kontribuo, tuj decidis plimultigi la 700 tendojn, planite kontributatajn antaŭe, al 3 000, suma pezeco de la kontribuataj materialoj plimultiĝos de la antaŭa 60 tunoj al 150 tunoj.

(sono 3)

"Ni planis kontribui al Ĉinio 700 tendojn. Tamen nun ni konas, ke Ĉinio urĝe bezonas tendojn, do, ni decidis plimultigi la nombron ĝis 3 000, kaj ni kontribuos ankaŭ 20-tunajn medikamentojn. Ni esperas, ke ĉina popolo povos eliri el la ombro de la katastrofo kaj vivos feliĉe."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040