china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

"Amikoj de Sichuan, mi zorgas pri vi!"
(GMT+08:00) 2008-05-26 16:51:40

En la pasinta jaro, 10 eksterlandaj aŭskultantoj akiris specialan premion de la konkurso pri "Sichuan—hejmloko de granda pando", kaj vizitis la provincon Sichuan laŭinvite. Belaj kaj ĉarmaj pejzaĝoj tie kaj varme gastama popolo donis al ili profundan impreson. En la 12-a de majo, post la forta tertremo, okazinta en la gubernio Wenchuan de provinco Sichuan, tiuj 10 eksterlandaj aŭskultantoj sinsekve telefonis aŭ sendis retleterojn al nia Radio kaj esprimis elkoran kondolencon al la viktimoj de la trafita loko. Ili esprimis sian kredon, ke ĉina popolo certe venkos la katastrofon kaj en la mallonga estonteco, establos plibelan Sichuan. 

Sciinte, ke en la provinco Sichuan de Ĉinio okazis forta tertremo, hinda aŭskultanto N. Bala Kumar tuj telefonis al Ĉina Radio Internacia kaj demandis pri la ĉeloka situacio en la trafita loko. Li diris,

"Mi estis surprizite skuita aŭdinte, ke en Sichuan de Ĉinio okazis forta tertremo. Por mi, la nomo Sichuan esta tiel konata. Mi memoras, ke en la pasinta jaro, kiel la gajninto de la speciala premio de la konkurso, mi vojaĝis en Sichuan. La harmonia medio donis al mi ege profundan impreson. Tamen nuntempe, homoj en la trafitaj lokoj suferas malfacilon pro la terura tertremo, mia koro severe doloras."

Ĝis la 18-a horo de la 20-a de majo, la tertremo en la gubernio Wenchuan de la provinco Sichuan kaŭzis morton de pli ol 40 mil homoj, pli ol 240 mil homoj vundiĝis. Rumania aŭskultanto Dumutru Marin esperas, ke per Ĉina Radio Internacia, li povas transdoni plej elkoran kondolencon al la viktimoj.

"Post nur unu horo de la tertremo, mi eksciis pri tio. Mi, miaj familianoj, amikoj kaj miaj kolegoj, esprimas nian elkoran kondolencon al viktimoj en la tertremo, speciale al la amindaj infanoj."

Aŭskultanto de Rusio Novikov Evgeny, fidela aŭskultanto de Germanio Dieter Gerhard Leupold kaj mongola aŭskultanto Samdanmunkh Baatar respektive telefonis aŭ sendis retleterojn al ni. Ili diris, ke rilate al la granda katastrofo en Sichuan-provinco, Ĉinio, ili sentas elkoran doloron. Kaj esperas, ke la suferantoj plifrue liberiĝi el danĝero.

La forta tertremo ligas ankaŭ koron de itala aŭskultanto Luca Bresciani. De la lastaj tagoj, per nia retejo li ĉiam atentas pri la plej nova procezo de la kontraŭtertrema kaj savada laboroj en la trafitaj lokoj de Sichuan. Li diris,

1 2 3
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040