china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Raportoj de ĈRI pri kontraŭtertrema kaj savada aktivadoj vekis fortan reagon de diverslandaj amikoj
(GMT+08:00) 2008-05-27 16:09:12

Raportisto de germana-redakcio faris intervjuon al germana specialisto

En la 12-a de majo, 2008, en gubernio Wenchuan de provinco Sichuan, sudokcidente de Ĉinio, okazis forta tertremo je 8 gradoj. Tuj post la tertremo, utiligante siajn avantaĝojn el pluraj lingvoj, plur-medioj kaj plurkanaloj, Ĉina Radio Internacia ĝustatempe, klare, ĉiuflanke kaj sufiĉe multe raportis pri la ĉeloka situacio de la tertremo en Wenchuan; decidoj, rimedoj, kaj progreso pri kontraŭtertrema agado kaj savado fare de diversaj rondoj de la socio. Ĉina Radio Internacia sendis 17 raportistojn, kiuj posedas plurajn lingvojn, ĉeloke iris al trafitaj lokoj de Sichuan por fari intervjuojn kaj raportojn; kaj vigligis siajn raportistojn, en diversaj landoj de la mondo, kolekti eksterlandajn raportojn pri la tertremo kaj internacia reago; helpis iujn ĉefajn amaskomunikilojn alilandajn fari ĉelokajn telefonajn intervjuojn, kaj kune faris specialan programon pri kontraŭtertrema agado kaj savado en Sichuan-provinco kun pluraj kunlaboraj amaskomunikiloj, kaj elsendis en eksterlandaj amaskomunikiloj. Tiuj laboroj pozitive gvidis internacian publikan opinion, efike pligrandigis kovran amplekson kaj influon de al-eksterlanda elsendo. Ĝis la 8-a horo de la 22-a de majo, per 53 diversaj lingvoj, la novaĵpublika platformo de Ĉina Radio Internacia publikigis sume pli ol 36 200 koncernajn informojn kaj novaĵojn kaj pli ol 1 100 raportojn. De la 19-a ĝis la 21-a de majo, CRI News Radio faris 18-horan ĉelokan raporton pri la tutlanda funebro de la 6-a horo matene ĝis la 24-a horo nokte, kaj alterne raportis plej novajn novaĵojn. Ĉinlingva kaj diverslingvaj retpaĝoj de CRI Online publikigis specialan version aparte por la forta tertremo en gubernio Wenchuan, publikigis 8 163 koncernajn raportojn pri la tertremo, 1 761 fotojn. Inter ili, ĉinlingva retejo publikigis 2 363 koncernajn raportojn, 712 fotojn; 10 specialajn programerojn, 20 videaĵojn; publikigis 477 artikolojn en forumoj kaj akiris 8 260 mesaĝojn de retuzantoj. Retejoj de fremdlingvoj sume publikigis pli ol 5 800 raportojn kaj 1 040 fotojn.

Koncernaj raportoj de Ĉina Radio Internacia vekis grandan atenton de alilandaj diplomatoj en Ĉinio, eksterlandaj amikoj, aŭskultantoj kaj retlegantoj. Leteroj de eksterlandaj aŭskultantoj kaj retlegantoj estas aktivaj, ĝusttempaj, pozitivaj, kolorriĉaj, diversformaj kaj nia raportado, kiu gajnis plej multajn reagojn de aŭskultantoj kaj retuzantoj. Ĝis la 22-a de majo, ni ricevis sume 120 mil telefonojn, retajn mesaĝojn, retleterojn, faksojn kaj kondolencajn leterojn de diverslandaj diplomatoj en Ĉinio, eksterlandaj amikoj, aŭskultantoj kaj retlegantoj. Amplekso de aŭskultantoj kaj retlegantoj troviĝas en pli ol 160 landoj kaj regionoj, rilataj al diversaj profesioj, tavoloj, aĝoj, konsistas el registaraj oficistoj, raportistoj de amaskomunikiloj, instruistoj, altrangaj administrantoj, inĝenieroj, erudiciuloj de amikaj grupoj, prezidantoj de privataj entreprenoj, lernantoj, hejmvirinoj, emerituloj kaj aliaj. Multaj el ili esprimis funebron kaj kondolencon al la mortintoj kaj vundiĝintoj en la tertremo de la trafitaj lokoj; donis altan takson al la efiko kaj kuraĝo, montrita de ĉina registaro post la tertremo, kaj persona eniro en trafitaj lokoj de ŝtataj gvidantoj; kaj faris pozitivan takson pri tio, ke ĉina Ŝtata Konsilantaro establis tutlandajn funebrajn tagojn. Ili esperas, ke viktimoj en trafitaj lokoj kuraĝe alfrontu la katastrofon, kaj esprimas, ke ili ĉiam staras kun ĉinaj popolanoj, kredas, ke ĉinaj popolanoj certe venkos kaj pasigos la katastrofon, kaj firme certas, ke la tertremo ne influos Pekinajn Olimpikojn; samtempe ili apelaciis al internacia socio kaj diverslandaj aŭskultantoj kontribui amon al Ĉinio; kaj esprimis altan atenton al koncernaj problemoj de la tertremo en gubernio Wenchuan.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040