La 26-an de majo, vicestro de Organiza Departemento de Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Ouyang Song diris en gazetara konferenco okazigita de ĉina Ŝtata Konsilantaro, ke post fortega tertremo en Wenchuan de la provinco Sichuan, partianoj de la Komunista Partio de Ĉinio en diversaj lokoj memvole donis "specialan partian kotizon" por subteni kontraŭtertreman savadon. Ĝis la 12-a horo de la 26-a, la totala sumo de la "speciala partia kotizo" atingis 1, 737 miliardojn da juanoj de renminbi. |