china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ni Kune Ekzistu
(GMT+08:00) 2008-05-28 19:11:35

La 12-an de majo en Wenchuan de la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan, okazis 8-grada tertremo, la tertremo kaŭzis morton kaj vundon de multaj homoj kaj grandan posedaĵan perdon. Post la tertremo, diversaj ĉinaj rondoj aktive aliĝis en la vico kontraŭkatastrofa kaj prisava. Vespere de la 24-a de majo en pekina Nacia Kultura Palaco, okazis granda kunmuzika voĉlega volontula prezentado "Ni Kune Ekzistu". Hodiaŭ ni ĝuste konigos al vi la volontulan prezentadon.

La prezento "Ni Kune Ekzistu" estas organizata ĉefe de ĉina radio-arta grupo. Ĝi estas titolita "Ni Kune Ekzistu", ĉar oni volas montri la decidemon pri kunekzistado kun popolamasoj en plagitaj lokoj. Dum kontraŭkatastrofa kaj sava procezo, aperis multaj kortuŝaj rakontoj, kaj sendube la rakontoj fariĝis ĉefrolo de la volontula prezento. Nun bonvole aŭskultu rakonton "Forgesu min kaj savu aliajn", luditan de ĉina fama aktorino Fang Qingzhuo.

"La 12-an de majo, la tero sin ekskuegis, la urbeto Yingxiu subite estis detruita. Iu maljunulino estis premita sub ŝtono kaj briko. Poste, tuj komenciĝis savado. La anima stato de la maljunulino estis bona, ŝi ankaŭ estis optimisma, kaj plej gravas, ke ŝi opiniis, ke ŝi certe vivas. Posttagmeze de la tria tago post la tertremo, la 30-homa sava teamo klopodis savi ŝin, sed ruina strukturo estas tre komplika, kaj la vivo de la maljunulo kaj la savistoj same alfrontis grandan minacon kaj provon. Savistoj aranĝis tri observajn gardostarantojn kaj ili ĉiam rigardis najbarajn nivelajn signalojn. Se aperos malbona stato, ili tuj krios retiron. La tempo eniris en la 15-an de majo, savistoj malrapide proksimiĝis al la maljunulino, sed tiam la maljunulino faris forlasan decidon. Finfine ŝi persistis dum kvar tagoj premita sub pezaj ŝtonoj kaj brikoj. Ĝuste antaŭtagmeze de la 4-a tago, kiam sava ago refoje malsukcesis, kaj kuracistino daŭrigis konsoli ŝin, la maljunulino neatendite englutis sian oran fingroringon por fini sian vivon. La kuracistino volis perforte forpreni la fingroringon, sed ŝi ne povis atingi ĝin. Posttremo okazis, kaj la maljunulino fermis siajn okulojn. "Forlasu min kaj savu aliajn", ĉi tio estas la lastaj vortoj de la maljunulino. Ŝi nomiĝis Yang Yufen. Ŝi esperis persone tuŝi olimpikan torĉon aŭ persone vidi la torĉon kiam stafetado funkcios en la urbo Dujiangyan. En la lasta tempo de sia vivo, ŝi restigis esperon de vivo al aliaj homoj, "Forlasu min kaj savu aliajn!". "

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040