china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Granda kunmuzika voĉlega volontula prezentado
(GMT+08:00) 2008-05-29 12:30:28

Nun, la aŭdata kanto nomiĝas "Sama Ĉielo", kantistoj Guang Zhi kaj Jiang Nan speciale kreis la kanton por kontraŭkatastrofa kaj prisava laboro.

Ili kantas: La paca mondo plenas de zorgo kaj amo. Pro amo, ni kuraĝas. Se estas kuraĝe, ni certe sukcesos. Sama ĉielo, sama sonĝo. Morgaŭ nia hejmo estos pli brila.

La kanto esprimis la fidon venki la katastrofon kaj rekonstrui nian hejmon.

Post la tertremo en Wenchuan en la 12-a de majo, diversaj ĉinaj rondoj sinsekve agis. Vespere de la 24-a de majo en pekina Nacia Kultura Palaco, okazis granda kunmuzika voĉlega volontula prezentado "Ni Kune Ekzistu", ĉefe organizita de ĉina radio-arta grupo. Preskaŭ cent artistoj kaj prezidistoj de Ĉina Radio Internacia partoprenis en la prezentado, kolektis monon por plagitaj lokoj kaj apelaciis, ke pli da homoj helpu al plagitaj lokoj travivi malfacilojn.

Malsame ol aliaj volontulaj prezentadoj, ankaŭ la grava enhavo de la volontula prezentado estas establigo de "Fonduso pri Ago de Patrona Anĝelo". Vicestro de Ĉina Ruĝa Kruco kaj vicestro de konsilio de Fonduso de Ĉina Ruĝa Kruco sinjoro Guo Changjiang ĝoje deklaris la establigon de la fonduso, kiu celas liveri helpon al infanoj en plagitaj lokoj. Li diris:

"Por helpi infanojn en plagitaj lokoj, Fonduso de Ĉina Ruĝa Kruco kune kun entreprenoj kaj personoj lanĉis 'Agon de Patrona Anĝelo', celas kunligi sociajn fortojn kaj helpi firmajn infanojn, kiuj grimpis el ruinaĵoj, konsoli ilian koron, patroni ilin, rebruligi ilian esperon pri vivo kaj helpi al ili reveni al lernejoj kaj sane kreski. Amikoj, Sichuan apartenas ne nur al sichuan-anoj, sed ankaŭ al ĉiuj ĉinoj, ni kune ekzistu kun infanoj de plagitaj lokoj por ĉiam."

1 2 3
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040