china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ni Kune Ekzistu---Granda kunmuzika voĉlega benefico
(GMT+08:00) 2008-05-29 12:32:36

La granda kunmuzika voĉlega benefico "Ni Kune Ekzistu" estas ĉefe organizita de ĉina radio-arta grupo, kaj sole amaskomunikile subtenata de Ĉina Radio Internacia. Artistoj kaj prezidistoj de Ĉina Radio Internacia partoprenis en la benefico, per la maniero de rakontoj, poemoj kaj kantoj, kolektis monon por plagitaj lokoj kaj apelaciis, ke pli da homoj helpu al plagitaj lokoj travivi malfacilojn.

Karaj aŭskultantoj, nun la aŭdata kanto nomiĝas "Mia Patrolando", ludita de kantistino Zhu Sha. La flama melodio kaj la kantteksto kun profunda sento esprimas amon de ĉinoj al la patrolando, decidemon pri venko super katastrofo kaj fidon pri sukceso. Ŝi kantas: "Ĝi estas heroa patrolando, mia kreska loko, sur la antikva tero, ĉie estas forto de juneco. Ĝi estas potenca patrolando, mia kreska loko, sur la varma tero, ĉie estas brila suno".

Dum la benefico, senĉese aperis ruĝa transversa rubando, sur ĝi estas la vortoj "Sichuan-anoj dankas vin!". Posedanto de la transversa rubando nomiĝas Yang Lirong, li emeritiĝis el sichuan-a fervoja filio kaj lia hejmo troviĝas en Chengdu, li aparte esprimis dankon pro helpo de la tutlandaj popolanoj en la benefico. Li diris:

"Sciinte la beneficon, mi aĉetis bileton kaj partoprenis. La tertremo estas fortega, nur kelkajn sekundojn, malaperis vilaĝo. Nun mi ne larmas plu, la larmoj elĉerpiĝis. Nun ni ne povas fari alian aferon, nur per ĉi tia maniero ni esprimas dankon."

La menciita filio havas laborejojn en Deyang, Mianzhu, Shifang kaj aliaj plagitaj lokoj. Pro la tertremo, li perdis multajn amikojn kaj kolegojn, ankaŭ iuj parencoj vundiĝis. Kvankam la katastrofo estas senkompata, tamen la mondo havas amon. Helpaj materialoj el diversaj lokoj estas senĉese transportitaj al plagitaj lokoj, soldatoj, kuracistoj kaj volontuloj helpas suferantojn. Parencoj, amikoj kaj kolegoj de Yang Lirong petis lin transdoni ilian dankon. Yang Lirong estas informita el raporto en ĵurnaloj, ke knaboj en plagitaj lokoj subskribis vortojn pri danko sur tabulo por esprimi sian senton al helpantoj. Tial Yang Lirong mendis la transversan rubandon. Li diris:

"Kion knaboj povas fari, tion mi povas fari."

La benefico "Ni Kune Ekzistu" estas la tria kontraŭkatastrofa kaj sava movado, en kiu Yang Lirong partoprenis. Ĉiufoje, per la maniero li esprimis dankon de sichuan-anoj.

Helpo al popolamasoj en plagitaj lokoj estas neforlasebla respondeco de ĉinoj, ĉar ni estas samlandanoj, fratoj kaj fratinoj. Por pli bone helpi infanojn en plagitaj lokoj, oficiale fondiĝis "Fonduso pri Ago de Patrona Anĝelo", kiu celas helpi al plagitaj lokoj rekonstrui lernejojn kaj al infanoj reveni al lernejoj. Tiutage kolektitaj 2 676 000 juanoj kaj bileta enspezo tute estas ĵetitaj en la novan fonduson. Pri tio, vicestro de Ĉina Ruĝa Kruco kaj vicestro de konsilio de Fonduso de Ĉina Ruĝa Kruco sinjoro Guo Changjiang emociite diris:

"Nun, mi ne havas multajn vortojn. Nia sento estas sama, la benefico estas titolita 'Ni Kune Ekzistu', ĝuste celas esprimi la decidemon kune batali kontraŭ la katastrofo kaj savi. Ĉi tie, reprezentante infanojn en plagitaj lokoj, ni dankas vin, dankas ĉiujn artistojn, dankas radio-artan grupon, kiu lanĉis la beneficon, kaj dankas Ĉinan Radion Internacian. Koran dankon!"

Sekve de la kanto "Denove faru", fermiĝis la granda kunmuzika voĉlega benefico "Ni Kune Ekzistu". Spektanto sinjorino Li kortuŝite sciigis al raportisto, ke hodiaŭ li speciale portas sian malpli dujaran infanon ĉi tien. Ŝi diris:

"Mi esperas, ke ŝi sentos la atmosferon kaj la spiriton kaj komprenos la aferon. Nun, la tuta lando atentas plagitajn lokojn kaj ĉiuj homoj elkore volas helpi suferantojn."

Karaj aŭskultantoj, per 500 juanoj ni povas helpi suferan infanon, per dekmil juanoj ni povas helpi suferan familion kaj per 500 mil juanoj ni povas helpi rekonstruon de elementa lernejo, karaj amikoj, bonvole atentu infanojn en plagitaj lokoj kaj liveru al ili praktikan helpon. Se vi volas helpi ilin kaj aliĝi al nia "Fonduso pri Ago de Patrona Anĝelo", bonvole kontaktiĝu kun ni. Nia adreso estas: Esperanto-sekcio, Ĉina Radio Internacia, 16-a Shijingshan-vojo, Pekino, Ĉinio, la poŝta kodo estas 100040. Kaj la reta adreso estas: Espradio@cri.com.cn. Ni kune klopodu por ke la mondo plenu de amo!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040