china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio preventas sekundaran katastrofon kaŭzatan de tertremo
(GMT+08:00) 2008-05-29 16:27:51

Nun intense iras la kontraŭtertrema kaj por-sava laboro en Ĉinio. Kiamaniere oni preventu sekundaran katastrofon kaŭzatan de la tertremo? Tio jam fariĝis fokuso atentata de diversaj soci-rondoj. En la gazetara konferenco kunvokita de la ĉina Ŝtata Konsilantaro en la 25-a de majo, koncerna oficisto konigis, ke Ĉinio jam plifortigis anticipan alarmon pri tertreme difektitaj akvoutiligaj instalaĵoj kaj lagetoj formitaj el la tertremo, kaj ellaboris adekvatajn projektojn por forigi danĝeron kaj translokigi loĝantojn. Li esprimis, ke Ĉinio klopodas por redukti sekundaran katastrofon ĝis la minimuma grado, celante protekti la sekurecon de vivo kaj posedaĵoj.   

La sekundara katastrofo temas pri serio da katastrofoj kaŭzitaj de tertremo, ekzemple epidemio de infektaj malsanoj, inundo pro detruiĝo de akvorezerveja baraĵo, media polucio pro eliĝinta venena gaso el dukta rompiĝo de kemi-industria entrepreno, ktp. Post la tertremo okazinta en la provinco Sichuan, Ĉinio plifortigis higienan imunigan laboron, faris kontroladon al gravaj poluciaj fontoj de la plagita regiono, kaj akurate forigis la kaŝitan danĝeron. Ĝis nun ne aperis epidemio de grava infekta malsano kaj pri-media evento en la tertreme plagita regiono, sed iuj akvoutiligaj instalaĵoj estis divers-grade difektitaj, ankaŭ lagetoj formitaj de la tertremo fariĝis severa minaco al la malsupra baseno de riveroj.

En la gazetara konferenco okazinta la 25-an de majo, ĉina vicministro pri akvoutiligo s-ro E Jingping konigis, ke ĝis la 8-a horo de la 25-a de majo, la tertremo kaŭzis la danĝeran staton al pli ol 2 mil akvorezervejoj, kaj pli ol 70% el ili troviĝas en la provinco Sichuan. Li diris:

"La ĉina Ministerio pri Akvoutiligo invitis specialistojn fari esploradon pri tiuj akvorezervejoj, kiuj sin trovas en la danĝera stato, kaj prenis rimedojn por mallevi ilian akvo-nivelon aŭ sen-akvigi ilin, tio efike garantias la sekurecon de akvorezervejoj."

El la sekundaraj katastrofoj, lagetoj formitaj el la tertremo estas aparte atentindaj. La tertremo kaŭzis glit-falon de mont-deklivoj en akvorezervejojn aŭ riverojn, sekve aperis fermitaj lagetoj. Kiam lagetaj baraĵoj estos detruitaj, la laga akvo elbordiĝos kaj kaŭzos inundon. Laŭ raporto, post ĉifoja tertremo aperis pli ol 30 tiaj lagetoj en la plagita regiono de Sichuan, kaj tiuj lagetoj ĉiumomente povos kaŭzi katastrofon al loĝantoj en la malsupra baseno.

El tiuj lagetoj, nun la plej danĝera estas la lageto Tangjiashan situanta en la tertrema centro. Nuntempe oni faras diversajn preparajn laborojn por nuligi la krizon.

S-ro Liu Ning estas ĝenerala inĝeniero de la ĉina Ministerio pri Akvoutiligo, kaj bone konas la aktualan staton de la nomita lageto. Li diris, ke nun koncerna departemento jam starigis kvar monitorejojn ĉe la lageto Tangjiashan, kaj faras kontinuan observadon diurnan. Li diris:

"Ankaŭ la loka registaro ellaboris perfektan projekton pri translokigo de loĝantoj en la malsupra baseno. Ĉe la kriza momento, oni akurate startigos praktikadon de la projekto, celante redukti la sekundaran katastrofon ĝis la minimuma grado kaj garantii la sekurecon de popolanoj loĝantaj en la malsupra baseno. Samtempe kun tio, oni ankaŭ plenforte klopodas por forigi danĝeran staton de la lageto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040