china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Tertremo en Sichuan ne influos ĉinan ĝeneralan ekonomian funkciadon
(GMT+08:00) 2008-05-29 16:27:22

                                                                      (Armeanoj transportis materialojn en Lago Yansai)

Tertremo en la ĉina provinco Sichuan kaŭzis morton kaj vundon de multaj homoj kaj grandan posedaĵan perdon, sed lastatempe koncerna specialisto esprimis intervjuate, ke negativa efiko el la tertremo al ĉina ekonomio estas parta kaj portempa, kaj ne influos ĉinan ĝeneralan ekonomian funkciadon.  

La tertremo okazinta en la 12-a de majo en Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan estas la tertremo kun plej vasta influa amplekso de 1949. Krom la provinco Sichuan, ankaŭ Shaanxi, Gansu, Chongqing, Yunnan kaj Guizhou diferencgrade estas implikitaj. Ĝis nun, pro la tertremo pli ol 60 mil homoj mortis. La tertremo ankaŭ kaŭzis seriozan perdon de elektraj, interkomunikaj, ŝoseaj kaj aliaj bazaj instalaĵoj en Sichuan, pli ol 14 mil industriaj entreprenoj suferis kaj rekta ekonomia perdo atingis 67 miliardojn da juanoj. Samtempe, agrikultura produktado en plagitaj lokoj estis serioze damaĝita, dekmiloj da hektaroj de agrikulturaj plantoj suferis la katastrofon.

Studanto de financa esplorejo sub Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj Yi Xianrong esprimis, ke laŭ regiono, Sichuan troviĝas en la ĉina okcidenta regiono, kies ekonomio estas neprogresinta, ne havas ĉinan fabrikan artikan lokon, kaj la tertremo influis ĉefe montregionon de Sichuan, en ĉi tiuj lokoj homoj estas malmultaj, kaj ekonomio estas relative postiĝinta. Tial, la tertremo ne grande influos ĉinan ĝeneralan ekonomion.

"Kvankam la tertremo detrue batis lokan ekonomion, tamen ĝenerale ne grande influos la tutlandan ekonomion. Absoluta kvanto de ekonomia perdo, kaŭzita de la tertremo, estas granda, sed la proporcio en la totala enlanda produktovaloro estas malalta. Tial, influo el la tertremo al ekonomio estas negranda."

Cetere, pri la maltrankvilo, ke la tertremo eble pliigos premon de ĉina inflacio, Yi Xianrong opiniis, ke la tertremo mallonge kaj parte influos ĉinan bremson de inflacio, sed malgrande influos ĝeneralan ekonomion.

"Pri influo al preza nivelo, en mallonga tempo la tertremo eble havos psike altan influon, sed reale malaltan influon, kaj malgrandan relativecon al konsuma preza normo de loĝantoj."

Laŭ konigo, zinka mino, plumba mino kaj aluminia mino de Sichuan okupas gravan lokon en la tuta lando, la tertremo ne kaŭzis perdon de naturaj riĉfontoj, nur damaĝis fabrikojn, elektrajn kaj trafikajn instalaĵojn. En mallonga tempo, tio eble influos tutlandan metalan prezon, sed sekve de rekomenco de produktado, prezo ne longtempe leviĝos.

Cetere, Sichuan okupas gravan lokon en proviza strukturo de ĉinaj agrikulturaj produktoj, grena produkto okupas 6% de tutlanda totala produktokvanto, kaj oleo okupas 8%. Sed ĉifoje ĉefe la nordo de Sichuan en montregiono suferis katastrofon, komercaĵa proporcio de agrikulturaj produktoj estas malalta, kaj nun Ĉinio havas sufiĉan stokon de grenoj kaj oleoj. Ĉina vicministro pri agrikulturo Wei Chao'an esprimis, ke la tertremo ne grande influos provizadon kaj prezon de agrikulturaj produktoj.

Ĝis nun, bone funkcias ĉina ekonomio, en plagitaj lokoj oni plenforte riparas bazajn instalaĵojn kaj disvolvas reproduktadon de industrio kaj agrikulturo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040