china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Efike iras imuniga laboro en tertreme plagitaj lokoj de Sichuan
(GMT+08:00) 2008-05-29 16:26:58

Pasis pli ol du semajnoj de la fortega tertremo okazinta en la gubernio Wenchuan de la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan. En la kontraŭkatastrofa savado, la higiena imunigo estas rigardata kiel grava laboro kaj ĉiuflanke disvolvata en la tertreme plagitaj lokoj. La 27-an de majo en Pekino, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Sano s-ro Sun Jiahai diris, ke la gubernioj, vilaĝoj kaj provizoraj loĝejoj de plagitoj en la tertreme plagitaj lokoj realigis la plenan kovron je kuraca savado, imuniga monitorado kaj medicinaj materialoj, kaj ĝis nun ne aperis epidemio de grava infekta malsano kaj abrupta publik-higiena evento. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

La fortega tertremo de Wenchuan en la provinco Sichuan kaŭzis malboniĝon de higienaj kondiĉoj en la plagitaj lokoj. S-ro Sun Jiahai, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Sano, diris, ke samtempe kun disvolvo de medicina savado kaj urĝa kuracado de vunditoj, la ĉina Ministerio pri Sano ankaŭ aktive aranĝas la higienan imunigon en la plagitaj lokoj. Li diris:

"Ĝis la 12-a horo de la 27-a de majo, Ministerio pri Sano jam ekspedis 4 939 laborantojn pri higiena imunigo kaj higiena inspekto al la plagitaj lokoj de Sichuan. La ministerio ankaŭ fondis la mekanismon de kunlaboro kun departementoj de armeo, agrikulturo, civilaj aferoj kaj publika sekureco, por fari imunigan laboron laŭ-sfere aŭ laŭ-fake. Nun en la plagitaj lokoj realiĝis ampleksa kovro de la imuniga kampanjo."

Laŭ informo, en la serioze plagitaj lokoj nun ĉiutage oni disverŝas la antisepsan likvon. Laborantoj el higiena, publik-sekura kaj agrikultura departementoj antisepse traktis pli ol 18 mil kadavrojn de viktimoj kaj ankaŭ pli ol 20 milionojn da animalaj restaĵoj. Higienaj inspektantoj ĉiuflanke kontrolis manĝaĵo-liverantajn unuojn en diversaj aranĝejoj de plagitoj, kaj ekzamenis la trink-akvon en plagitaj lokoj. Ĝis la 12-a horo de la 27-a de majo, ne estas raporto pri epidemio de grava infekta malsano kaj abrupta publik-higiena evento.

S-ro Sun Jiahai diris, ke nun estas la tempo, en kiu facile okazas someraj infektaj malsanoj. Pro detruiĝo de la tertremo, ege malboniĝis la vivkondiĉo kaj higiena medio en la plagitaj lokoj, sekve kaŭzeblas infektaj malsanoj. Oni frontas al tre peniga tasko de higiena imunigo en plagitaj lokoj. S-ro Sun Jiahai esprimis, ke la Ministerio pri Sano alprenos rimedojn por fortigi tiun laboron. Li diris:

"Unue, ni plifortigos la imunigan laboron per efikaj rimedoj, ekzemple ekspedi pli multe da spertaj imunigaj ekspertoj al gravitaj lokoj por konkeri gravajn malsanojn. Due, kunlaborante kun koncernaj departementoj, ni daŭrigos la antisepsan traktadon de kadavroj de viktimoj kaj animalaj restaĵoj por rigore ŝtopi la infektan fonton. Trie, ni aktive organizos kaj praktikos imunigan inokuladon, celante starigi la imunigan ŝirmilon."

Laŭ konigo, antaŭ la 15-a de junio, ĉinaj higienaj departementoj plenumos la urĝan inokuladon pri hepatito A kaj encefalito B al infekteblaj plagitoj.

S-ro Sun Jiahai diris, ke ne estas tagordo de la imuniga laboro en la plagitaj lokoj. Se necesas, tiu laboro daŭros kontinue.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040