china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Urĝe iras riparado de bazaj instalaĵoj en ĉina tertreme plagita regiono
(GMT+08:00) 2008-05-29 16:26:34

La 28-an de majo en Pekino, s-ro Mu Hong, vicestro de ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono, esprimis, ke riparado de bazaj instalaĵoj en ĉina tertreme plagita regiono gajnis fruktojn, tiel ke diversspecaj materialoj estas senĉese transportataj al la plagita regiono. La ĉina registaro planas fini posttertreman rekonstruadon en la periodo de 3 jaroj.

Post kiam okazis forta tertremo en Wenchuan, gubernio de ĉina provinco Sichuan, ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono rapide starigis laboran grupon konsistantan el pli ol 20 departementoj kaj plenforte sin dediĉas al posttertrema rekonstruado. S-ro Mu Hong konigis, ke riparado de bazaj instalaĵoj en la plagita regiono gajnis fruktojn.

"Post la tertremo, la labora grupo rapide agis kaj laŭeble riparis bazajn instalaĵojn pri vojo, energio, telekomunikado kaj akvo-provizado, kontrolis digojn kaj klopodis refunkciigi bazajn instalaĵojn en la plej mallonga tempo. En la 18-a de majo, fundamente restariĝis ekstera telekomunikado de la plagita regiono. En la 21-a de majo, escepte de gubernio Beichuan, en aliaj plagitaj gubernioj fundamente aŭ parte restariĝis elektro-provizado. Nuntempe, porviva akvo estas fundamente garantiata en plagitaj urboj kaj urbetoj, kaj trinkakvo estas fundamente provizata plejparte en plagitaj vilaĝoj."

Laŭ konigo, sume 16 altrapidaj ŝoseoj, 9 fervojoj kaj 21 flughavenoj estis diversgrade detruitaj kaj refunkciigitaj post riparado. En ĉiuj gubernioj de la serioze plagita regiono almenaŭ unu ŝoseo sin ligas kun la ekstero.

Sekve de refunkciigo de tiuj trafikaj linioj, savantoj kaj materialoj senĉese eniras en la plagitan regionon. Por garantii grenan provizon en la plagita regiono, la centra registaro sendis 380 000 tunojn da greno.

"Por garantii grenan provizon, la centra registaro uzis parton de rezervata greno kaj sendis ĝin al la plagita regiono. Ankaŭ rezervata greno de la provinco Sichuan estas uzata. Nuntempe, grena provizo estas garantiebla kaj gren-prezo estas stabila."

S-ro Mu Hong konfesis, ke bazaj instalaĵoj de Sichuan estis terure detruitaj en la tertremo kaj posttertrema rekonstruado estas peniga. Li diris, ke efikaj metodoj estas plue plenumataj por garantii provizadon de elektro kaj refunkcion de telekomunikado kaj trafiko.

"Riparado etendiĝas al malproksimaj vilaĝoj kaj gubernioj. Ni klopodas ekspansiigi riparan sferon. Sed pro senĉesaj terskuetoj, oftaj sekundaraj katastrofoj precipe inundoj, ni alfrontas grandiĝantan premon por garantii elektro-provizadon kaj refunkciigi telekomunikadon kaj trafikon. Ni plenforte plue faras klopodon sur la bazo de antaŭa riparado."

La centra financo de Ĉinio asignis kapitalon je 70 miliardoj da juanoj por posttertrema rekonstruado. La ĉina registaro ankaŭ starigis laŭbezonan helpan mekanismon por plenforte rapidigi posttertreman rekonstruadon, nome, provinco helpu serioze plagitan gubernion kaj kelkaj provincoj subtenu serioze plagitan urbon. La ĉina registaro esperas plenumi ĝeneralan planon pri posttertrema rekonstruado de Sichuan en 3 monatoj kaj fundamente fini posttertreman rekonstruadon en 3 jaroj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040