china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Neŝancelebla knabino Yue Liuhui en ruino
(GMT+08:00) 2008-06-02 16:25:02

De la lastaj tagoj la tuta Ĉinio faras penadon por savi la plagitojn en la tertremo okazinta en la 12-a de majo. Je la 10-a horo de la 15-a, savistoj trovis vivsignon en ruino de Hehuachi-bazaro en la urbo Dujianyan. Tiam la postvivanto estis enterigita en la ruino pli ol 70 horojn. Ŝi estas ĉefrolo de nia hodiaŭa programero Yue Liuhui.

22-jara Yue Liuhui laboris kiel sekretario en iu loka registara oficejo. Kiam okazis la tertremo en la 12-a, ŝi baniĝis kun sia kolegino. Subite sin skuis la domego kaj tuj poste falis. La du knabinoj estis enterigitaj sub tabuloj, brikoj kaj tegolruboj. Post forta tertremo en la ruino Yue Liuhui malfacile ordigis la brikerojn sub sia korpo. Ŝi diris al sia kolegino, ke tiu ne timu, oni certe savos ilin.

Pasis minutoj kaj sekundoj. Yue Liuhui senĉese kuraĝigis sian koleginon. Ili pacience atendis en mallumo kaj serioze aŭskutis la voĉon surteran. Komence la kolegino povis paroli kun ŝi, tamen poste la kolegino ne respondis ŝin.

Sciinte la informon pri la tertremo subfajrobrigado de la urbo Chengdu serĉis en la ruino de Hehuachi-bazaro tri tagojn, tamen ili ankoraŭ ne trovis iun ajn homon. Perdonte esperon la savistoj aŭdis helpovokadon de Yue Liuhui. Ĝis tiam ŝi jam estis enterigita en ruino pli ol 70 horojn. Dum la savadado, Yue Liuhui diris al savistoj,

"Mi kredas, ke vi savos min. Aŭdinte vian parolon mi helpovokis, alie mi ripozis."

Por stabiligi la emocion de Yue Liuhui, dum la savado, la savistoj ĉiam babilis kun ŝi. Yue Liuhui estas tre neŝancelebla. Ŝi diris, ke ŝi neniam ploris en la ruino.

"Mi tre ĝojas, ke mi vivas. Mi esperas, ke oni ne maltrankvilos pri mi. Mi bone protektis min mem. Mi dankas vin pro savado al mi."

Por forigi la cementan tabulon la savistoj unue tranĉis ĝin kaj poste tondis ĝin. La patrino kaj onklino de Yue Liuhui maltrankvile atendis ekster la sekura linio. Sciinte tion Yue Liuhui maltrankviliĝis pri sia patrino.

"Venis mia patrino? Antaŭe mi ne intencis diri tion al ŝi."

Post pli ol 6-hora savado, ĝis la 4-a horo posttagmeze, Yue Liuhui estis sukcese savita. Tamen ŝia kolegino forpasis en la tertremo.

Post unuapaŝa ekzamenado de kuracisto la pensado de Yue Liuhui estis klara. Vidinte la filinon la patrino de Yue Liuhui ploregis,

"Mia filino, mi tre sopiras pri vi. Mi tre ĝojas, ke vi postvivas."

Nun Yue Liuhui jam estis sendita al hospitalo. Iu speciala savisto diris, ke la psikologia stato de Yue Liuhui estas tre bona. Tio multe kuraĝigis la savistojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040