china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Sichuan plifortigas superrigardon al disdonado de kontraǔkatastrofaj monsumoj kaj materialoj
(GMT+08:00) 2008-06-02 16:19:14

Post la granda tertremo okazinta en la provinco Sichuan, la nomita provinco ricevis grandan kvanton da kontraǔkatastrofaj monsumoj kaj materialoj el la registaro, popolo kaj internacia socio. Por garantii la konvenan kaj racian utiligadon de tiuj kontraǔkatastrofaj monsumoj kaj materialoj kaj preventi kontraǔleĝajn agojn, la provinco Sichuan plifortigis superrigardon, por ke la disdonado kaj uzado de tiuj kontraǔkatastrofaj monsumoj kaj materialoj estu travideblaj kaj publikaj. Nun bonvole aǔskultu detalan raporton de nia raportisto el la tertreme plagitaj regionoj.

Laǔ statistiko, ĝis la 29-a de majo, la provinco Sichuan jam ricevis specialan kapitalon pri kontraǔkatastrofa kaj porsava laboro je pli ol 6 miliardoj da juanoj kaj grandan kvanton da kontraǔkatastrofaj materialoj. Vicsekretario de la Disciplino-ekzamena Komisiono de la provinco Sichuan s-ro Ren Junnian esprimis, ke por preventi kontraǔleĝajn agojn, la provinco plenumas tutprocezan superrigardon al ricevado kaj disdonado de kontraǔkatastrofaj monsumoj kaj materialoj, precipe en tiuj gravaj departementoj de ricevado kaj disdonado de la kontraǔkatastrofaj monsumoj kaj materialoj kaj en la serioze plagitaj regionoj. Li diris:

"La Disciplino-ekzamena Komisiono de la provinco Sichuan kaj provinca superrigarda institucio sendis 17 kontrolajn grupojn al 11 provincnivelaj departementoj de ricevado kaj disdonado de kontraǔkatastrofaj monsumoj kaj materialoj kaj 6 serioze plagitaj regionoj por fari tutprocezan superrigardon kaj kontroladon al la ricevado kaj disdonado de kontraǔkatastrofaj monsumoj kaj materialoj."

Samtempe la superrigarda instanco de la provinco Sichuan plifortigas la traktadon de denuncado el popolanoj. Vicsekretario de la Disciplino-ekzamena Komisiono de la provinco Sichuan s-ro Ren Junnian diris, ke koncernaj fakoj de la provinco Sichuan faris rapidan traktadon al la kontraǔleĝaj agoj en la procezo de la kontraǔkatastrofa kaj porsava laboro kaj diskonigis tiujn kazojn al la publiko. Li precipe emfazis, ke koncernaj fakoj firme punos tiujn lokajn oficistojn, kiuj misuzas kontraǔkatastrofajn materialojn.

Krom tio, ankaǔ la Stata Kontreviza Komisiono sendis personojn al la tertreme plagitaj regionoj por fari kontrevizadon al la ricevitaj kontraǔkatastrofaj monsumoj kaj materialoj. Dum disdonado de tiuj monsumoj kaj materialoj, specialaj personoj faris superrigardon al la lokaj oficistoj, kiuj respondecas pri administrado kaj disdonado de la materialoj kaj detale registris la uzadon de ĉiuj materialoj. Ankaǔ la publiksekureca departemento sendis specialajn personojn por fari rigoran gardon al la lokoj kiuj rezervas la kontraǔkatastrofajn materialojn kaj preventi senpermesan misuzadon de la materialoj.

Laǔ konigo, diversaj tertreme plagitaj gubernioj kaj urboj de la provinco Sichuan ellaboris rigorajn regularojn pri administrado kaj uzado de la kontraǔkatastrofaj monsumoj kaj materialoj. Estro de la materiala grupo de la kontraǔtertrema komandejo de la gubernio Beichuan s-ro Zhou Ming diris al nia raportisto, ke ili plifortigas superrigardon al si mem. Li diris:

"Por ke nia grupo ludu superrigardan rolon, ni precipe invitis vicdirektoron de la gubernia popola kongreso al nia grupo por superrigardi nian disdonadon de la materialoj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040