china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Travidebla utiligado de mono kaj materialoj por Sichuan
(GMT+08:00) 2008-06-03 11:03:52

   Post la fortega tertremo okazinta en Wenchuan de la provinco Sichuan, diversaj enlandaj rondoj aktive kontribuas monon kaj materialojn al la plagitaj lokoj. Ĝis la 12-a horo de la 1-a de junio, en la tuta lando oni ricevis monon kaj materialojn kontribuitajn en- kaj ekster-lande je la kosto de pli ol 41,5 miliardoj da juanoj de renminbi. La ĉinaj diversnivelaj departementoj pri civilaj aferoj kaj filantropiaj societoj ricevintaj la kontribuaĵojn esprimis, ke ili publikigas en siaj retejoj detalajn kontojn pri la kontribuaĵoj kaj akurate petas revizorejojn fari ekzamenadon pri la ricevado, administrado, utiligado kaj distribuado de la ricevitaj mono kaj materialoj.

La 1-an de junio, la ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj publikigis "Publikajn rimedojn pri administrado kaj utiligado de mono kaj materialoj kontribuitaj al Wenchuan". Laŭ la rimedoj, lokaj departementoj pri civilaj aferoj kaj aliaj fakoj ricevintaj tiajn monon kaj materialojn devas publikigi la administradon kaj utiligadon de la mono kaj materialoj kontraŭ tertremo, pere de retejo, gazetara konferenco, amaskomunikiloj kaj similaj efikaj rimedoj kaj ricevi superrigardon de revizoraj kaj kontrolaj fakoj kaj amaskomunikiloj.

Koncerna respondeculo pri savado de la ministerio sinjoro Pang Chenmin konigis:

"La ricevitaj mono kaj materialoj estas uzataj ĉefe por savado, translokigo kaj aranĝo de plagitaj popolanoj, por solvi la vivtenon kaj kuracadon de la plagitaj popolanoj, por doni helpon al ili en rekonstruado de la detruitaj domoj, subteni rekonstruadon de publikaj bonstatigaj instalaĵoj en la plagitaj lokoj."

Ĝis la 1-a de junio, la Ĉina Ruĝa Kruco ricevis monon kaj materialojn je la kosto de pli ol 10 miliardoj da juanoj de renminbi. Konstanta vicprezidanto de la Ĉina Ruĝa Kruco sinjorino Jiang Yiman esprimis intervjuate la 1-an de junio, ke la Ĉina Ruĝa Kruco alprenas rimedojn por altigi la travideblecon kaj aŭtoritatecon de informoj pri la mono kaj materialoj. Ŝi diris:

"Pro grandega kontribuita sumo, la Ĉina Ruĝa Kruco fortigas superrigardon kaj administradon super la mono kaj materialoj. Same kiel aliaj ricevantaj fakoj, la Ĉina Ruĝa Kruco ricevas revizoradon fare de registaraj fakoj kaj superrigardon fare de la socio. La 14-an de majo, la Ŝtata Revizora Departemento eniris en la Ĉinan Ruĝan Krucon por fari revizoradon kaj la rezulto estos publikigata al la socio en ĉiu monato."

Estro pri socia garantio sub la Ŝtata Revizora Departemento sinjoro Wang Zhongxin diris al nia raportisto:

"La grava punkto de nia laboro kuŝas en tio, ke ni postulas administrajn kaj utiligajn departementojn starigi regularon kaj sistemon pri ĉiu ĉenero kaj praktiki la sistemon, samtempe kun tio atenti distribuadon de la materialoj por ke tiuj materialoj estu vere utiligataj de la plagitoj."

Nun la diversaj socirondoj ankoraŭ kontribuas por la plagitaj lokoj. Sinjoro Wang Zhongxin konigis, ke la 20-an de junio, la Revizora Departemento publikigos al la socio la revizoradon kaj poste en ĉiu monato faros koncernan anoncon por ke la materialoj estu sub kontrolado fare de la publiko de kontribuado ĝis distribuado.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040