china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Oni bone aranĝas vunditojn translokitajn en aliajn lokojn
(GMT+08:00) 2008-06-05 14:32:08
Pro la fortega tertremo en Sichuan, pli ol 300 000 popolanoj vundiĝis, tio alportas grandegan premon al la kuracaj profitofontoj en la plagitaj lokoj. La ĉina registaro decidis transporti iujn vunditojn al aliaj lokoj ekster la provinco Sichuan, por ke ili estu ankoraŭ pli bone kuracataj. Ĝis nun pli ol 10 000 vunditoj estas kuracataj en aliaj 20 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj de la tuta lando. En diverslokaj hospitaloj ili estas racie aranĝitaj kaj akurate kuracataj.

La ĉina registaro alte atentas kuracadon al la vunditoj. La kuracado estas senpaga, por garantii, ke ili estu akurate kaj efike kuracataj.

En Shijiazhuang, ĉefurbo de la provinco Hebei, norda Ĉinio, estro de la Departemento pri Sano sinjoro Yang Xinjian respondecas pri aranĝo de vunditoj. Li konigis, ke la provinco jam taskis ses hospitalojn por la kuracado.

"Tiuj ses hospitaloj estas la plej bonaj en la provinco. Ni aranĝis la plej bonajn kuracistojn kaj flegistojn por ili. Ni donos zorgeman kuracadon al la vunditoj el la plagitaj lokoj, por ke ili kiel eble plej frue resaniĝu. En Hebei, ili ja venas al sia hejmo. Ni prenas ilin kiel niajn familianojn."

En Pekino, preskaŭ cent vunditoj estas kuracataj en hospitalo por maljunuloj. La hospitalo situas en norda antaŭurbo de Pekino kun eleganta medio kaj estas titolita kiel natura "oksigena baro" kaj "ĝardeneska hospitalo". Vicestro de la hospitalo sinjoro Yang Bing konigis:

"Pekinaj grandaj hospitaloj establis kuracan grupon el 94 kuracistoj de diversaj hospitaloj por tiuj preskaŭ cent vunditoj. La kuraca grupo konsistas el tri partoj: kuracista grupeto, ĉiutaga kuraca grupeto kaj plurfaka kuraca grupeto."

La hospitalo tre bone aranĝas ilian vivon. 79-jara avino estas tre kontenta pri la kuracistoj kaj flegistoj.

"Hieraŭ ni atingis Pekinon. Tuj poste ili prezentis al ni florojn kaj aliajn, ili estas tre afablaj."

Tiuj vunditoj en diversaj lokoj ne nur estas akurate kuracataj kaj bone flegataj, sed ankaŭ estas zorgataj de lokanoj.

En la urbo Qingdao, provinco Shandong, orienta Ĉinio, urbanoj kaj volontuloj kaj Sichuan-anoj laborantaj kaj lernantaj en Shandong diversmaniere esprimas sian zorgon al la vunditoj. Iu familiano akompananta vunditon diris:

"Ĉi tie ni sentas nin esti en la hejmo. La medio estas tre bona, la Qingdao-anoj estas tre fervoraj."

Nun en diverslokaj hospitaloj, kiuj akceptis vunditojn el la plagitaj lokoj, oni plenforte donas kuracadon kaj savadon; kaj samtempe kun tio, bone aranĝas ilian vivon, aktive donas al ili psikologian gvidadon, helpas al ili pli frue resaniĝi kaj restarigi normalan vivon.

Resaniĝinte, la vunditoj estos bone translokitaj kaj aranĝitaj pri ilia laboro. Ĉiuj elspezoj por kuracado estas ĝenerale solvataj de departementoj pri sano kaj aliaj koncernaj departementoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040