china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio komencis projektadon pri rekonstruado de tertreme plagitaj lokoj
(GMT+08:00) 2008-06-10 16:30:29

La 5-an de junio en Pekino, oficisto de ĉina Ministerio pri Loĝejo kaj Konstruado de Urboj kaj Vilaĝoj informis, ke Ĉinio jam komencis projektadon pri rekonstruado de tertreme plagitaj lokoj. En la 5-a de junio, la Novaĵ-Oficejo de ĉina Ŝtata Konsilantaro okazigis gazetaran konferencon kaj invitis oficistojn de la Ministerio pri Loĝejo kaj Konstruado de Urboj kaj Vilaĝoj konigi projektadon de postkatastrofa rekonstruado de tertreme plagitaj lokoj. Vicministro pri loĝejo kaj konstruado de urboj kaj vilaĝoj Qi Ji konigis, ke la projektado de postkatastrofa rekonstruado inkludas urbetan sisteman projektadon, kamparan konstruadon kaj konstruadon de urbaj kaj vilaĝaj loĝejoj. Nun ĉiuflanke komenciĝis la projektado.

En ĉifoja tertremo serioze detruii ĝis la urbetoj, do en la projektado de rekonstruado, la plej atentata estas urbeta sistema projektado. Qi Ji konigis celon de ĉi-rilata projektado.

"La ĉefa tasko de urbeta sistema projektado estas: sinteze ellabori dispozicion kaj rekonstruan skalon de urboj, gubernioj kaj urbetoj de plagitaj lokoj; ellabori projekton pri elekto de loko kaj konstrua skalo de gubernioj kaj urbetoj translokotaj en la serioze plagitaj lokoj; ellabori konstruan celon kaj ĉefan enhavon de translokotaj kaj rekonstruotaj gubernioj kaj urbetoj; ellabori projekton pri regiona trafiko kaj dispozicio de bazaj instalaĵoj; fari juĝon pri detruado de ŝtataj historiaj kulturaj urboj."

Cetere, la tertremo kaǔzis falon de multaj loĝejoj, ankaǔ rekonstruado de urbaj kaj vilaĝaj loĝejoj estas unu el ĉefaj laboroj de la rekonstrua projektado.

Qi Ji esprimis, ke la konstruaj departementoj faros laboron ĉefe en jenaj tri flankoj.

"Unue, organizi plagitajn urbojn kaj guberniojn fari ĉiuflankan enketon kaj takson de trafitaj loĝejoj, koni areon, nombron de ĉambroj kaj familioj de plagitaj loĝejoj. Due, ellabori skalon kaj kriterion de rekonstruado kaj plifirmigo de rekonstruotaj loĝejoj kaj definitivi teknikan postulon, loĝejan areon kaj kriterion por fari buĝeton.. trie, esplori politikan proponon pri rekonstruado de urbetaj loĝejoj."

En la gazetara konferenco, estro de la Departemento pri Projektado de la Ministerio pri Loĝejo kaj Konstruado de Urboj kaj Vilaĝoj Tang Kai informis, ke laǔ postulo de la centra registaro, la rekonstruado de tertreme plagitaj lokoj plenumiĝos en venontaj 8 jaroj.

"Laǔ postulo de la ŝtato, la rekonstruado dividiĝas en du etapojn, respektive de tri kaj kvin jaroj. La antaǔaj tri jaroj solvos restarigon, la plej grava laboro estas restarigi bazajn instalaĵojn, publike servajn instalaĵojn, popolanajn loĝejojn al antaǔtertrema nivelo. La postaj kvin jaroj estas periodo por ĉiuflanka disvolvo kaj altigo."

Tang Kai diris, ke en la rekonstruado de plagitaj lokoj, koncernaj departementoj reguligos kaj perfektigos la rekonstruan projektadon laǔ aktuala stato. Li esprimis, ke estas ege peniga la tasko de rekonstruado, tamen ĉinaj gvidantoj jam esprimis subteni plagitajn lokojn kun tutlanda forto. Oni kredas, ke laǔdate plenumiĝos celo de rekonstruado de plagitaj lokoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040