china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Tertremo en Wenchuan ne influos sukcesan okazigon de Pekinaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-06-10 16:30:10

Pugnosvingo, manplatofrapo kaj manpremo. Dum la torĉostafetado de Pekinaj Olimpikoj en landinterno, pli kaj pli multaj torĉoportantoj faris tiajn agadojn. Kiam la torĉoportanto kuras portante la torĉon, li senĉese svingas la torĉon. Tio signifas forton kaj konfidon. Kiam unu torĉoportanto transdonas la torĉon al alia, ili unue manplatofrapas kaj streĉe manpremas. Tio signifas transdono de amo. La torĉoportantoj pasigas malfacilon kune kun la plagitoj en tertremokatastrofejo en Sichuan. La 3 agadoj prezentas la informon, ke vizaĝante al grava katastrofo Pekino ankoraŭ havas firman volon kaj kapablon por gastigi Olimpikojn kun trajto kaj altnivelo.

La 12-an de majo, okazis 8-grada tertremo en Wenchuan-gubernio de Sichuan-provinco. Post la tertremo la ĉinaj registaro kaj popolo tuj komencis kontraŭkatastrofan laboron. Por subteni la kontraŭkatastrofan laboron Pekina Olimpika Organiza Komitato deklaris kunigi la torĉostafetadon de Pekinaj Olimpikoj kaj kontraŭkatastrofan laboron. Oni simpligis la stafetadan ceremonion, elstarigis la ĉeftemon "Stafetu la Torĉon, Kontribuu la Amon" kaj reguligis la tempon kaj vojon de la stafetado.

Ĉinoj ankaŭ memvole kunigis la stafetadon kaj kontraŭkatastrofan laboron. En diversaj urboj, kie oni stafetis la torĉon, la urbanoj monkontribuis kaj kuraĝigis la plagitojn. La 3 agadoj devenis de la procezo. Vespere de la 18-a de majo, 208 torĉoportantoj kaj 52 postkurantoj en Hangzhou-stacio kune iniciatis, ke en posta stafetado, la torĉoportantoj esprimu la ĉeftemon per la 3 agadoj.

Oilmpika spirito devenis de sporto kaj estas pli alta ol tio. Alfrontante la katastrofon ĉinoj unuiĝas kaj kuraĝe vizaĝas al tio. Ili montras altan respekton al la vivo kaj senĉesan strebon al amo kaj espero. Ĉinoj klarigis olimpikan spiriton per speciala maniero. Ni kredas, ke ĉinoj sukcese okazigos Pekinajn Olimpikojn per sama firma volo.

Pekino havas kapablon laŭ promesi okazigi Olimpikojn kun trajto kaj altnivelo. Pro la longa distanco la tertremo ne influis la stadionojn de Olimpikoj en Pekino.

Ĝis antaŭtagmezo de la 4-a de junio, la tertremo en Wenchuan jam kaŭzis morton de preskaŭ 70 mil. Pli ol 45 milionoj da homoj suferas la katastrofon. Krom morto kaj vundiĝo la tertremo ankaŭ kaŭzis detruiĝon de bazaj instalaĵoj kaj influis industrian produktadon. Kvankam la tertremo alportis iujn necertigajn elementojn al ĉina ekonomio, tamen tio ne influos la disvolviĝon de ĉina ekonomio. Ĝi ankaŭ ne influos la preparon kaj okazigon de Pekinaj Olimpikoj.

Nun glate kaj stabile iras la diversaj preparaj laboroj de Pekinaj Olimpikoj. En la 22-a de majo, prezidanto de Pekina Olimpika Organiza Komitato Liu Qi emfazis intervidiĝante kun prezidanto de Akordiga Komitato de 29-aj Olimpikoj de Internacia Olimpika Komitato Hein Verbruggen, ke kvankam troviĝas malfacilo, tamen ni ne ŝanĝos la celon okazigi Olimpikojn kun trajto kaj altnivelo.

Ankaŭ la internacia socio havas konfidon pri sukcesa okazigo de Pekinaj Olimpikoj. Post la tertremo prezidanto de Internacia Olimpika Komitato Jacques Rogge 3-foje esprimis konsolon al ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj prezidanto de Pekina Olimpika Organiza Komitato Liu Qi. La Internacia Olimpika Komitato alte taksis la efikan laboron de Ĉinio por sukcese okazigi la Olimpikojn kaj emfazis, ke ĝi daŭre subtenos, ke Ĉinio bone okazigu la Olimpikojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040