china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fundamente finiĝis grandskala urĝa savado en tertreme plagitaj lokoj de Sichuan
(GMT+08:00) 2008-06-11 16:15:00
La 10-an de junio en Pekino, oficisto de la ĉina Ministerio pri Sano diris, ke nuntempe fundamente finiĝis la grandskala urĝa savado en la plagitaj lokoj de la ĉina provinco Sichuan, kaj la plejparto de vunditoj ricevis la konvenan kuracadon. De nun la higienaj departementoj prenos diversajn rimedojn por preventi post-katastrofan epidemion.

En gazetara konferenco okazinta en la sama tago, s-ro Mao Qun'an, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Sano, konigis, ke post kiam la fortega tertremo okazis en la 12-a de majo, koncernaj departementoj de Ĉinio ekspedis pli ol dek mil medicinajn, imunigajn kaj kontrolajn laborantojn, kaj urĝe mobilizis proksimume 2 mil ambulancojn, imunigajn kaj kontrolajn veturilojn pri publika higieno; samtempe kun tio, ili ellaboris serion da skizoj kaj projektoj pri la higiena imunigo. Dank' al tio, orde kaj efike iras la higiena kaj kuraca laboroj en la kontraŭkatastrofa savado. S-ro Mao Qun'an diris:

"Nun, fundamente finiĝis la grandskala urĝa savado, kaj la plejparto de vunditoj ricevis la konvenan kuracadon, pli ol dek mil vunditoj el la plagitaj lokoj de la provinco Sichuan estis transsenditaj al pli ol 20 aliaj provincoj, kaj la grave vunditaj plagitoj estas kuracataj de lande konataj specialistoj."

S-ro Mao Qun'an diris ankaŭ, ke en la estonteco, higienaj departementoj daŭre plifortigos savadon kaj faros ĉion eblan por elsavi la vunditojn, organizos lokajn kuracajn taĉmentojn popularigi la revidigan operacion por kataraktuloj, kuracadon de oftaj malsanoj de ginekologio ktp. Samtempe kun tio, ili plifortigos ankaŭ la psikan helpadon al loĝantoj de la tertreme plagitaj lokoj.

La proparolanto montris, ke la plej grava higiena tasko estas preventi post-katastrofan epidemion, kaj nun en la plagitaj lokoj ĉiuflanke iras higienaj imunigado kaj kontrolado. Ĝis la 10-a de junio, en la tertreme plagitaj lokoj de la provinco Sichuan ne okazis epidemio de grava infekta malsano kaj abrupta publik-higiena evento.

Sed la oficisto konfesis, ke ankoraŭ tre altas la eventualeco pri eksplodo de epidemio. Pro tio la higienaj departementoj faris detalan aranĝon. Li diris:

"La unua ĉenero estas koncentra loĝejo de plagitoj. Ĉar la granda nombro da plagitoj estis koncentre aranĝita en iu loko, tio pliigis riskon pri apero de epidemio. Nun ni jam fortigis higienajn imunigon kaj kontrolon en tiaj lokoj. Pri la dua ĉenero, laŭ pasintaj spertoj, post tiel granda tertrema katastrofo kiel tiu en Wenchuan, la higiena sekureco de trink-akvo kaj manĝaĵoj estas tre grava afero. La ĉina Ministerio pri Sano kune kun koncernaj departementoj fortigas monitoradon al la tuta trinkakva ĉeno ekde la akva fonto ĝis la uzado de loĝantoj."

Laŭ konigo, en la tertreme plagitaj lokoj oni praktikas la sistemon de "ĉiutaga raportado" kaj "pri-nula raporto" rilate al unuopa kazo de infektaj malsanoj. S-ro Mao Qun'an diris, ke la forta tertremo faris grandegan detruon al la sistemo de raportado pri epidemio, tamen oni prenas raportajn rimedojn per poŝtelefono kaj interreto, kaj la monitorado pri epidemio nun jam kovras guberniojn, vilaĝojn kaj provizorajn loĝejojn en la plagitaj lokoj. Nuntempe la higienaj departementoj jam ricevis raportojn pri tuberkulozo, hepatito, lakso kaj aliaj infektaj malsanoj, sed ne aperis koncentre eksploda epidemio de grava infekta malsano kaj abrupta publik-higiena evento.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040