La 11-an de junio en la ĉina urbo Shijiazhuang okazis seminario de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko pri internacia savado de armitaj fortoj, en kiu Liu Xiangyang, vickapitano de la ĉina internacia savtaĉmento, diris, ke en la urĝa savado la ĉina internacia savtaĉmento sukcese savis 49 postvivantojn de la tertremo en la provinco Sichuan.
La ĉina internacia savtaĉmento fondiĝis la 27-an de aprilo, 2001, kun la celo plenforte savi la vivon kaj riĉaĵojn de popolanoj. |