Prezidanto: Ĉe mi estas multaj demandoj el niaj aŭskultantoj, tamen estas bedaŭrinde, ke sinjoro Miguel Sagarra, sinjoro Lu Shiming kaj aliaj gastoj havas aliajn planojn pri diversaj aranĝoj kaj matĉoj, tial ni ne povas okupi pli da ilia tempo. Ni kore dankas sinjoron Miguel Sagarra kaj sinjoron Lu Shiming kaj ankaŭ ĉiujn aliajn el niaj gastoj! Ni esperas, ke vi plene ĝuu grandiozan feston de la paralimpikoj kaj plezuron post penado. Ni atendas refojan renkontiĝon. Ni fotiĝu por registri tiun ĉi belan momenton.

 

Sinjoro Lv: Laŭ mi estas ĝojo, ĝojo kaj ĝojo.

 

Prezidanto: sinjoro lv, kion vi volas diri pri la Paralimpikoj?

 

Miguel Sagarra:atentema preparado kaj atentema organizado.

 

M.Nouredine Nemer Korichi:neordinara sankta sporta kunveno.

 

Paro  Seyni:mirindaj paralimpikoj.

 

Prezidanto: Ĉe mi estas multaj demandoj el niaj retanoj, tamen ni ne povas okupi pli da tempo de tiuj gastoj. Antaŭ fino de la surreta dissendo, bonvolu mencii senton de la vojaĝo al Pekino.


Miguel Sagarra: Mi tre ŝatas la ĉinan manĝaĵon, tamen min ĝenas la akra gusto. La ĉina manĝaĵo estas tre abunda kaj tre taŭga al mi. Mi ne manĝas ĉiutage en la paralimpika vilaĝo, tamen mi pensas, ke la manĝaĵo estas tre bona. Sportistoj pli konvene respondos.

 

Prezidisto: Dankon al ĉiuj amikoj kaj niaj gastoj! Estas ankoraŭ multaj demandoj, tamen pro manko de la tempo, ni aŭdigu la lastan demandon. Ĉinaj retanoj demandas, ĉu diverslandaj sportistoj kontentas pri la manĝaĵo, kaj kiun el pekinaj pladoj ili preferas.

 

Antonio Da Luz (estro de angola delegacio kaj prezidanto de Angola Paralimpika Komitato): Estas mia longtempa revo partopreni en la Pekinaj Paralimpikoj. Mi esperas, oportune de la bona ŝanco, viziti Pekinon, antikvan ĉefurbon de Ĉinio. Fakte antaŭ du jaroj mi venis al Pekino kaj vizitis la Grandan Muron, Imperiestran Palacon kaj aliajn vizitindejojn. Estas malfacile akirita ŝanco por sportistoj persone viziti tiujn lokojn. Antaŭ 2 jaroj estis iomete malfacile por sportistoj surrulseĝaj grimpi al la Granda Muro. Sed mi kredas, ke pli kaj pli da handikapuloj sentos vojaĝon tre oportuna post la Pekinaj Paralimpikoj. Ni finos konkursojn en la 16-a de septembro, tial antaŭ tio niaj sportistoj ne havas tempon por viziti tiujn lokojn. En la 17-a kaj la 18-a de septembro mi gvidos ilin al la Granda Muro kaj Imperiestra Palaco.

 

Prezidisto: Portugallingva retano diris, ke Pekino estas antikva urbo kaj tie sin trovas multaj vizitindejoj kiaj Imperiestra Palaco kaj Granda Muro. Li demandis, ĉu vi havas libertempon por viziti tiujn vizitindejojn kaj ĉu tia vizito estas oportuna por vi?

 

David Casinos(pezgloboĵetisto, blindulo, standardportanto de hispana delegacio): Antaŭ ĉio mi dankas tiun ĉi solenan sportokunvenon doni al mi tiu ĉi ŝancon. Mi partoprenis tri paralimpikojn, inkluzive de la Sidneja kaj la Atena, sed mi sentis, ke la Pekina estas tre bona. Mi iam vivis en Barcelono. Antaŭ multaj jaroj mi perdis mia vidpovon, poste danke al sporta afero mi havas kuraĝon pluvivi.

 

Prezidisto: Alia demando, nome, ĉu vi opinias, ke la Paralimpikoj ŝanĝis vian vivon? Amikoj de hispana delegacio, bonvolu respondi.

 

Germana sportisto Swen Michaelis:  "Jam la trian fojon mi partoprenas paralimpikojn, kaj ĉiu fojo por mi estas brila punkto en la vivo. Antaŭ paralimpikoj mi devas fari intensan trejniĝon por konkuri kun plej fortaj rivaloj el la tuta mondo.
Por mi la partopreno en paralimpikoj estas tre bela rememoro. Paralimpikoj portas al mi memfidon kaj estas la platformo por ĉiuj partoprenantoj. Ĝi sciigas la tutan mondon, ke ankaŭ handikapuloj povas atingi bonan rezulton kaj mirigas spektantojn.

 

Prezidisto: Germana retano volas demandi, ĉu hodiaŭ ankaŭ germana sportisto partoprenas la intervjuon. Li esperas, ke lia samlandano rakontu, kiel li ŝanĝis la vivon kaj realigis sian revon per la paralimpikoj.

 

Zakara Amadou (niĝeria sportisto): Akompanante la niĝerian delegacion, mi ĉeestis al la inaŭguro de la Pekinaj Paralimpikoj, kiu okazis en Birdnesto. La tuta inaŭguro estas brila. Bruligi torĉon plej multe impresis min. Mi vidis, ke handikapulo-sportisto sur rulseĝo sin levas per longa ŝnuro por bruligi la torĉon.
Mi estas tre kortuŝita. Post reveno al Niĝerio, mi rakontos tion al miaj parencoj kaj geamikoj. Tio estas kuraĝigo por ĉiuj handikapuloj inkluzive de  handikapuloj-sportistoj kaj simbolas, ke handikapuloj povas fari ĉion, kion faras sanuloj.

 

Prezidisto: Ĉina retano diris: mi esperas, ke la ekvadora delegacio respondos tiun ĉi demandon, ĉar ili estas ege malproksimaj de Ĉinio, kaj mi ĵus aĉetis bananojn tie produktitajn. Mi pensas, ke malgraŭ kiel longa distanco, la amikeco kaj plezuro povas esti kune ĝuataj.
La ekvadora delegacio: unue ni dankas pekinanojn kaj la ĉinan popolon kaj dankas la sanktan sportan kunvenon. Ni ankaŭ volas danki, ke handikapaj sportistoj el la tuta mondo kolektiĝas en Pekino.

 

Ĉinaj sportistoj: Unue ni dankas atenton kaj gratulon de retanoj. Post gajno de ora medalo, ni ĉiuj medalo-gajnintoj staras en la unua loko kaj mi sincere esperas, ke ili povos stari en la loko en la venontaj konkursoj. Tamen tio neeblos.
 

Prezidisto: Ĉina retano diris: la ĉeestantaj du ĉinaj sportistoj ĵus gajnis orajn medalojn en la nunaj Paralimpikoj. Gratulon al ili! Tamen mi volas demandi: Kiel vi kunĝuas la Paralimpikojn kun alilandaj sportistoj? 
 

Prezidisto:  La demando estas farita de franca retano. Li diris, ke li mem televide spektis inaŭgurojn de la Pekinaj Olimpikoj kaj la Pekinaj Paralimpikoj. La inaŭguroj estas korskuaj! Ĉu tiuj gastoj ĉeestis al la inaŭguroj? Kiu povas diri al mi, kion vi plej ŝatas en la arta prezentado? Nun ni lasas, ke niĝeria delegacio la unua respondu! 

 

Prezidanto: Jen demando el franca retano: Mi televidis inaŭgurojn de la olimpikoj kaj paralimpikoj, tre korskuajn. Ĉu ĉiuj gastoj de la programero ĉeestis al la inaŭguro de la paralimpikoj? Kiu volus diris al mi, kiun segmenton de la prezentado en la inaŭguro vi preferas, ĉu kantadon de blindulo, pianludon, dancadon de surdamutuloj aŭ bruligon de la ĉeftorĉo? Bonvolu la niĝerlanda delegacio fari.

 

Prezidisto: La retejo de Ĉina Radio Internacia en 45 lingvoj akurate konigas al la mondo disvolviĝon kaj ŝanĝiĝon de Ĉinio. Nun nia programo videoaŭde elsendiĝas per la retejo en 7 lingvoj. Multaj retanoj faris demandojn al niaj gastoj. Laŭ la spirito de kunĝuo ni pretigis lunkukojn por tiu el gastoj, kiu respondas demandojn de la retanoj.

 

Sinjoro Lv: Sukcesa okazigo de la paralimpikoj en Ĉinio celas montri al la mondo la brilan atingon de Ĉinio en la porhandikapula afero, kaj laŭ mia kompreno, okazigo de la paralimpikoj estas la malfermo al la mondo por ke amikoj el diversaj partoj de la mondo propraokule rigardu Ĉinion,ĉar tio sendube povas atesti disvolviĝon de la ĉina porhandikapula afero kaj la socian pozicion de ĉinaj handikapuloj.

 

Prezidisto: Dankon! Delonge la ĉina socio alte atentas la porhandikapulan aferon, kaj tion atestas disvolviĝo de la ĉina handikapula sporto. La ĉina delegacio atingis bonan rezulton en paralimpikoj de la pasinteco kaj okupis la unuan lokon laŭ la nombro de gajnitaj medaloj en la Atenaj Paralimpikoj.
Sinjoro Lu Shiming, vi estas vicprezidanto de la Ĉina Handikapula Federacio. Kiel vi taksas la socian pozicion de ĉinaj handikapuloj kaj disvolviĝon de la porhandikapula afero?

 

Sinjoro Lv: Antaŭ ĉio, mi opinias, ke la slogano "Unu Mondo, Unu Sonĝo" estas la plej bona ekspliko al okazigo de la Pekinaj Paralimpikoj. La Pekina Olimpika Organiza Komitato preparis la Pekinajn Paralimpikojn tute laŭ promeso kaj laŭ samaj kriterio kaj nivelo kiel tiuj de la Pekinaj Olimpikoj.
Partoprenantoj de la Pekinaj Paralimpikoj estas handikapuloj-sportistoj, tial ili havas pli multajn specialaj postulojn. Tial Pekina Olimpika Organiza Komitato okazigis la paralimpikojn tute laŭ karakteroj de handikapuloj-sportistoj. Ni havas koncepton pri "humanismaj olimpikoj". Ekzemple, ni ĉiuj precipe handikapuloj-sportistoj povas senti instalaĵan senbarecon de Pekino.

 

Sinjoro Lv: mi pensis, ke sportistoj kaj amikoj el diversaj landoj, kiuj venas al Pekino por partopreni en la Pekinaj Paralimpikoj, kaj homoj, kiuj devenas el Pekino kaj aliaj lokoj de Ĉinio, havas respondon de la demando.

 

Prezidisto: Pekinaj Paralimpikoj estas alte taksataj de sinjoro Miguel Sagarra  kaj diversaj landoj de la mondo kaj tio ne disiĝas disde grandega entuziasmo de la ĉinaj registaro kaj popolo. Sinjoro Lu, ĉu vi povas konigi al ni klopodon de Ĉinio por plenumi promeson pri "sama mirindeco de Pekinaj Olimpikoj kaj Pekinaj Paralimpikoj"?

 

Miguel Sagarra: Estas mirinda la prepara laboro de la Pekinaj Paralimpikoj. La ĉina registaro plenumas promeson laŭ anticipa plano. Mi faris interfluon kun delegaciestroj kaj raportistoj kaj ili unuvoĉe opinias, ke la prepara laboro estas perfekta.

 

Prezidisto: Sinjoro Miguel Sagarra, Pekinaj Paralimpikoj eniris en la 6-an tagon kaj amaskomunikiloj kaj sportistoj el diversaj landoj donas altan takson al la grandioza inaŭguro kaj mirindaj konkursoj. Kian impreson la Pekinaj Paralimpikoj lasis al vi? Kaj kian takson vi donas al prepara laboro por la Pekinaj Paralimpikoj?
  

Sagarra: Mi laŭeble spektis ĉiujn konkursojn kaj multe navedis inter stadionoj, ĉar mi estas vicprezidanto de Internacia Paralimpika Komitato. Mi mem pli ŝatas korbopilkon. La hispana teamo havas grandajn efektivajn fortojn en naĝado kaj atletiko, tial mi, hispano, volas spekti konkursojn partoprenataj de la hispana teamo. Fakte ĉiu sportospeco estas spektinda. Mi volas spekti ankaŭ bocion.

 

Prezidisto: Alia demando, nome, kiun sportospecon s-ro Miguel Sagarra pli multe atentas?


 

Sagarra: estas multaj ŝatataj sportaj programoj por mi. Teniso kaj atletiko estas pleje ŝatataj de mi mem. Ĉar mi estas hispano kaj Hispanio havas superecon en la programo de futbalo, tial mi interesiĝas pri tio.Prezidisto: Alia demando, nome, kiun sportospecon s-ro Miguel Sagarra pli multe atentas?

 

Prezidisto:  Bonvole respondu!

 

Sagarra: Kiajn sportojn vi preferas praktiki? Kiun el la paralimpikaj sportoj vi plej atentas?

 

Prezidisto:  Post kelkaj tagoj venos la Aŭtunmeza Festo. La lunkuko estas nccesa frandaĵo por ke oni ĝuu la plenan lunon dum la familia kuniĝo. Mi opinias, ke la lunkuko estas aparte konforma al hodiaŭa programero, ĉar ĝi simbolas la feston kaj kuniĝon. Hodiaŭ, okaze de solena celebrado por la paralimpikoj, ni renkontiĝas kun membroj de la paralimpika familio kaj amikoj el diversaj partoj de la mondo.

        Lunkuko estas tre bongusta, tamen estas neniu senpaga manĝo, kaj ni baldaŭ faros demandojn. Mi scias, ke en aliaj landoj multaj ĉinaj restoracioj liveras "bonŝancan biskviton" kun enpakita slipo, sur kiu estas kutime surskribita maksimo aŭ bondeziro; ankaŭ tiu ĉi lunkuko estas bonŝanca, kaj sub ĝi estas slipo, sur kiu estas mia unua demando, bonvolu ĝin voĉlegi!

 

Sagarra: Tio estas frandaĵo, kiun ĉinoj manĝas en speciala festo, rilata al la aŭtuno. Ĝi simbolas kuniĝon de familio kaj ankaŭ feston. Mi bone konas Ĉinion.                    

                    

Prezidisto: Sinjoro Miguel Sagarra, sur la tablo antaŭ vi servas la ĉina tradicia frandaĵo lunkuko. Ĉu vi scias, kion ĝi simbolas?

 

Prezidisto: Hodiaŭ ni havas la honoron inviti al ni sinjoron Miguel Sagarra, vicprezidanton de Internacia Paralimpika Komitato, sinjoron Lu Shiming, konstantan vicprezidanton de la Ĉina Handikapula Federacio kaj vicestron de ĉina delegacio por la paralimpikoj, estrojn, oficistojn kaj sportistojn de la paralimpikaj delegacioj el Malio, Ekvadoro, Brazilo, Niĝerlando, Luksemburgio, Hispanio, Angolo, Alĝerio, Kabo-Verdo, Italio kaj Germanio. Al nia programero ĉeestas ne nur tiuj ĉi gastoj, sed ankaŭ retanoj kaj aŭskultantoj de la retkastoj de Ĉina Radio Internacia en la lingvoj ĉina, hispana, franca, germana, itala, portugala kaj Esperanta. Ili interŝanĝos opiniojn kun la gastoj per nia retejo.

 

Prezidisto: Saluton, karaj amikoj! Ni estas en studio de Ĉina Radio Internacia. Mi estas Li Jiao, kaj apud mi estas mia kolego Tian Ye el la hispanlingva redakcio de ĈRI. La Pekinaj Paralimpikoj inaŭguriĝis antaŭ 8 tagoj. Ĉina Radio Internacia kiel la rajtigita brodkastanto plenforte raportas pri la paralimpikoj. Ni liveras al niaj aŭskultantoj kaj retanoj plej rapidajn, precizajn kaj detalajn raportojn.