china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Migrado en paradizo de la homa mondo
(GMT+08:00) 2008-10-29 15:48:12

Antaŭ la programero ni elmetas al vi du demandojn. Ĉu la pejzaĝo Jiuzhaigou tiel titoliĝas pro 9 tibetaj vilaĝoj? Ĉu pejzaĝoj Jiuzhaigou kaj Huanglong estas metitaj en katalogon de mondaj naturaj heredaĵoj? Karaj amikoj, bonvole aŭskultu nian programeron, kaj respondoj troviĝas en ĝi.

Jiuzhaigou situas en Ngawa-a Tibeta kaj Qiang-nacieca Aŭtonoma Subprovinco en la okcidenta parto de la provinco Sichuan, Ĉinio kaj estas valo kun profundeco de pli ol 40 kilometroj. La pejzaĝo tiel titoliĝas pro tio, ke en ĝi troviĝas 9 tibetaj vilaĝoj.

Sinjoro Nerohem Yam el Israelo ŝatas vojaĝon tra diversaj lokoj de Ĉinio, en la pasintaj kelkaj jaroj li faris vojaĝon al Pekino, Ŝanhajo, Zhejiang, Shaanxi kaj tiel plu kaj havas certan impreson pri ĉinaj loka kutimo kaj vidindejoj, tamen post veno al pejzaĝo Jiuzhaigou, li ankoraŭ ne povas sin deteni de ravo el tiea eksterordinara beleco.

"Ĝi estas la plej ĉarma loko en Ĉinio. Mi neniam vidis tian belecon kaj ĉio ĉi tio estas eksterordinara."

Jiuzhaigou estas mirinda pro lagoj kaj lago estas ĝia animo. Meze de la pejzaĝo Jiuzhaigou, troviĝas pli ol cent kolorriĉaj montaj lagoj grandaj kaj malgrandaj kaj lokaj tibetanoj titolas ilin Haizi, t.e. filo de maro.

Akvo de Haizi estas tiel travidebla kaj vi eĉ povas vidi rulŝtonetojn, akvajn plantojn kaj velkantajn branĉetojn sur fundo de lagoj; kaj koloro de akvo estas kaprica, ie estas blua koloro same kiel diamanto kaj ĉie estas verda koloro same kiel smeraldo kaj en la verdo miksiĝas pimpa flava koloro.

Sinjoro Morishita Sadamasa el Japanio donis grandan aplaŭdadon vidinte tiean ĉarman lagon:

"En Japanio mi vidis televidan programeron pri Jiuzhaigou, post ĉeloka vizito, mi pensas, ke ĝi estas pli bela. En Japanio estas tiaj lagoj, tamen Jiuzhaigou estas senkompara."

Tio estas Jiuzhaigou, honore titolita kiel paradizo en la homa mondo. En la jaro 1992, Jiuzhaigou estis metata en katalogon de mondaj naturaj heredaĵoj.

Por lokaj tibetanoj, tie troviĝas ilia mirakla monto kaj sankta akvo kaj monto, akvo, arbaro kaj ŝtonoj en Jiuzhaigou estas donacitaj de dio. Tibeta fraŭlino Yiman Nahong diris, ke de infanaĝo ŝi estas edukata al atentema zorgo pri lokaĵoj.

"Ni tibetanoj kredas je animismo kaj lokaj monto, akvo kaj arboj estas donacitaj de dio. La homaro devas protekti ilin, sed ne rompi ilin. Maljunuloj diris al siaj infanoj, ke ili ne purigu vestojn en rivero aŭ kontaktu malpuraĵojn."

Yiman Nahong kaj aliaj tibetanoj ankoraŭ vivas en la pejzaĝo Jiuzhaigou. Ili per ĉie videblaj koloraj sutraj flagoj, lamaaj temploj kaj mani-ŝtonoj transsendas dense tibetan etoson al turistoj. Ili, fervoraj kaj gastamaj, estas alia pejzaĝo en Jiuzhaigou. Por turistoj, engastiĝo en familio de tibetanoj, trinko de sekala vino kaj apreco de dura kaj senĝena kantado kaj dancado de tibetanoj estas granda ĝuo.

Nun ni daŭrigu nian veturadon al pejzaĝo Huanglong kaj plue migru en la paradizo de la homa mondo. La distanco inter Huanglong kaj Jiuzhaigou estas 130 kilometroj. Same kiel Jiuzhaigou, en la jaro 1992, la pejzaĝo Huanglong estis metata en katalogon de mondaj naturaj heredaĵoj.

En Huanglong oni devas apreci akvon de monto-zenito al valo. En valo troviĝas hele flava travertino sur tera surfaco longa je preskaŭ 4 kilometroj kaj ĝi kvazaŭ orkolora drako, serpentas tra originalaj arbaro kaj neĝmontoj. Sur la travertino estas pli ol 3 000 basenoj kaj ili same kiel ŝtupar-kampoj aspektas pli ĉarmaj kiam ĝi estas lumigata de sunbrilo. Meze de ili la basenaro en pleja alto kun 700 etaj basenoj titoliĝas kiel "kolora baseno" kaj tiuj etaj basenoj estas kolororiĉaj sub sunbrilo kaj estas rigardataj kiel esenco de la pejzaĝo Huanglong.

Karaj amikoj, antaŭ fino de la hodiaŭa programero pri konkurso de turismaj scioj "Ĉarmo de Sichuan", ni ripetu la du demandojn menciitajn je la komenco de ĉifoja programero: Ĉu la pejzaĝo Jiuzhaigou tiel titoliĝas pro 9 tibetaj vilaĝoj en si? Ĉu pejzaĝoj Jiuzhaigou kaj Huanglong estas metitaj en katalogon de mondaj naturaj heredaĵoj?

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040