china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Bela rivero en pitoreskaj pejzaĝoj (foto)
(GMT+08:00) 2008-11-28 17:54:49

Karaj amikoj, ni bonvenigas vin aŭskulti la specialan programon pri la konkurso de turismaj scioj Ĉarmo de Guangxi, kiun ni okazigas kune kun la turisma administracio de Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono. En la menciita regiono troviĝas la fama turisma urbo Guilin, kiun karakterizas pitoreskaj pejzaĝoj de la karsta topografio. Hodiaŭ mi prezentos al vi la unuan pecon de la speciala programo Bela Rivero en Pitoreskaj Pejzaĝoj.

Antaŭ la programero mi metas al vi du demandojn. Kio estas la turisma signo de la urbo Guilin? Kiom da kilometroj longas la rivero Lijiang? Vi trovos la respondojn, se vi zorge aŭskultos la programeron.

Inter fremdaj turistoj cirkulas la diro: rigardu antikvajn restaĵojn en Xi'an, ĝuu naturajn pejzaĝojn en Guilin. La urbo Guilin famas pro verdaj montoj, belaj akvoj kaj kuriozaj kavernoj. Pitoreska zono de la rivero Lijiang meze de la urbo etendiĝas norde ĝis la gubernio Xing'an kaj sude ĝis la gubernio Yangshuo inter multaj vidindaĵoj, el kiuj la plej alloga estas la Elefantrostra Monteto.

La Elefantrostra Monteto, troviĝanta ĉe la kunfluejo de la riveroj Lijiang kaj Taohua, estas la turisma signo de la urbo Guilin. La monteto formiĝis el kalkŝtono sub la maro antaŭ pli ol 300 milionoj da jaroj. Ĝi aspektas kiel giganta elefanto trinkanta akvon el la rivero kaj havas en si granda truon inter la rostro kaj la korpo, tra kiu fluas la riverakvo. Okaze de la plenluno malproksime oni povas vidi, ke la granda truo pendas super la akvo kvazaŭ arĝenta luno, dum la vera luno speguliĝas en la akvo. Lige kun tiu ĉi mirindaĵo estas mito. Sinjoro Ma Weimin, kiu loĝas apud la Elefantrostra Monteto, rakontis al ni: "La monteto estis vera elefanto, apartenanta al la Ĉiela Imperiestro, kiu uzis ĝin kiel transportbeston en sia ekspedicio al Guilin. Ravite de belaj pejzaĝoj la imperiestro ne volis hejmen reveni kaj kelkfoje dekretis revenigi ĉiujn elefantojn de la ekspedicio, tamen unu elefanto volontis morti ol hejmen reveni pro la ĉarma loko. Tio ofendis la imperiestron tiel, ke li mortpikis la elefanton per glavo kaj fiksis ĝin apud la rivero Lijiang."

Troviĝante inter montoj kaj riveroj ĉiuj turistoj estas forte ravitaj de fantaziaj vidindaĵoj. Estas tre plezure, ke oni promenas ĉe la rivero, absorbiĝas en fiŝhokado aŭ trinkas teon en kvieto.

En nemalmultaj lokoj de la mondo la turisma disvolviĝo difektas la naturan medion, tamen tio ne okazis en la urbo Guilin. La aero ĉiam estas freŝa kaj la rivero Lijiang restas klara. Akceptante intervjuon, sinjoro Chen Yunchun, oficisto el la turisma administracio de la urbo Guilin, diris, ke por protekti la ekologian medion la urbo persistas pri la principo, ke la turisma disvolviĝo premisas la mediprotekton. Li diris: "La mediprotekto estas privilegiita. Ni neniel subtenas programojn, ne aprobitajn de mediprotektaj departementoj. La urbo disvolvos ne la fabrikojn kun kamentuboj ĵetantaj fumon nek tiujn kun ellaso de poluaĵoj, sed nur altteknologiajn."

Vizitinte la urbon Guilin multaj turistoj daŭrigas la vojaĝon laŭ la rivero Lijiang al la gubernio Yangshuo, ĉar tieaj pejzaĝoj estas pli altiraj. La rivero Lijiang havas sian fonton ĉe la monto Maoer, norde de la urbo Guilin, kaj longas pli ol 400 kilometrojn. Ambaŭborde de la riversekcio inter la urbo Guilin kaj la gubernio Yangshuo estas la plej granda kaj bela karsta vidindejo en la mondo. Ĉie vidiĝas montpintoj, bambuoj, arbaroj, vilaoj kaj fiŝistaj vilaĝoj. Sinjoro Hermawa Haerthe, turisto el Germanio, diris, ke boatveturante en la rivero Lijiang oni povas plene ĝui plaĉajn pejzaĝojn. Li diris: "Antaŭ la vojaĝo mi vidis multajn bildojn, tamen la pejzaĝoj, kiujn mi propraokule vidis, estas pli belaj. Miaopinie la pejzaĝoj estas kvazaŭ bildoj. Ankaŭ en mia hejmloko estas tiel bela loko, ne granda, tamen la pejzaĝoj estas eksterordinare belaj."

La Pentraĵa Monteto estas la plej vidinda. Ĝi altas pli ol 400 metrojn kaj la apika krutaĵo fronta al la rivero estas kovrita de diverskoloraj kalkiĝintaj estaĵoj, kiuj konsistigas vejnojn, kaj pro tio la surfaco vidiĝas kvazaŭ granda pentraĵo kun ĉevaloj kaj karpoj en diversaj pozoj. Vespere sur la 2-kilometra riversekcio en Yangshuo prezentiĝas grandioza folklora opero la Tria Franjo Liu. De la nigra malproksimo alŝvebas melodia kanto, kaj lampoj subite lumas tiel, ke montpintoj trans la rivero tuj vidiĝas antaŭ la spektantaro, tion sekvas kriado kaj aplaŭdo.

La surlokan prezentadon partoprenas pli ol 600 homoj, kiuj plejparte estas ne profesiaj aktoroj, sed ordinaraj vilaĝanoj. Dum 70 minutoj ili prezentas la primitivan vivon de fiŝistoj ĉe la rivero kaj folkloron de lokaj naciminoritatoj.

Sinjoro Thomas Laubis kaj lia edzino venis el Germanio. La geedzoj donis al la prezentado abundon da laŭdoj. Por ili estas la unua fojo viziti Ĉinion. Ili planis resti unu semajnon en Ĉinio, tamen nun ili intencas resti pli longe. Sinjoro Thomas Laubis diris: "Ĉi tie estas tre bele. Tio certe ne estas nia lasta vizito al Ĉinio aŭ Azio."

Spektinte la prezentadon multaj preferas tranokti en la gubernio Yangshuo, ĉar ĉi tie altiras turistojn ne nur naturaj pejzaĝoj, sed ankaŭ la antikva strato Xijie, kvankam ĝi longas nur pli ol 500 metrojn. La strato estas pavimita per ŝtonplatoj kaj havas la historion de pli ol 1 400 jaroj. Ambaŭflanke de la strato staras malnovaj domoj en ĉina arkitekturo.

Sur la strato oni povas renkonti diverskolorajn turistojn el malsamaj partoj de la mondo, kiuj plezure promenas aŭ butikumas. En la restoracio Jufulou, sinjoro Lu Huaping, posedanto de la restoracio, estis okupita pri instruado de la ĉina kuirarto al fremdaj turistoj. Li diris, ke la trejna kurso plaĉas al multaj fremdaj amikoj, kaj ĉiutage pli ol 10 turistoj lernas de li la kuirarton. Li diris: "Komence mi fondis bufedejon en la strato Xijie. Multaj fremdaj amikoj ofte vizitis ĝin kaj ŝatis rigardi mian kuiradon. Iuj eĉ lernis de niaj kuiristoj. Poste mi fondis tiun ĉi restoracion kaj funkciigas la kurson."

En la strato Xijie estas ankaŭ ekzotaj restoracioj, bufedejoj, kafejoj kaj bierbutikoj, kies ŝildoj kaj menuoj estas indikitaj en pluraj lingvoj, inkluzive de la angla, franca kaj germana. Multaj posedantoj estas fremdlandanoj. Sinjoro Alf Young estas aŭstraliano kaj tenas la bufedejon Bubalo. Antaŭ 5 jaroj, li estis profunde fascinita de la ĉarma strato Xijie, kiam li vizitis la gubernion Yangshuo, kaj pro tio li restas en tiu ĉi bela kaj kvieta loko. Poste li edzinigis al si lokan fraŭlinon kaj fondis la bufedejon. Li diris: "Ĉi tie mi loĝis jam 5 jarojn. Mi tre ŝatas tiun ĉi lokon en ekzota atmosfero. Oni povas amikiĝi kaj babili kun multaj homoj."

Restante en la strato oni povas plene sin distri: sidante ĉe stratrando legi preferatan libron, kun taso da kafo en la mano, aŭ drinkante babili kun homoj, konataj aŭ ne konataj, en bufedejo.

Karaj amikoj, baldaŭ finiĝos hodiaŭa programero. Nun mi ripetu la du demandojn. Kio estas la turisma signo de la urbo Guilin? Kiom da kilometroj longas la rivero Lijiang? Bonvolu sendi al ni viajn respondojn aŭ fari retan respondadon. Finiĝis la programero. Dankon pro via aŭskulto!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040