china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Vizito al antikva urbeto Huangyao
(GMT+08:00) 2008-11-28 17:51:35

Karaj aŭskultantoj, bonvole aŭskultu plu nian specialan programeron pri la konkurso de turismaj scioj Ĉarmo de Guangxi, kiun ni okazigas kune kun la turisma administracio de Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono. Hodiaŭ ni gvidu vin senti la ĉarmon de antikva urbeto kun pejzaĝo kaj homa civilizacio kaj viziti la naturan oksigenejon de Gupo-monta Nacia Parko.

Antaŭ la programero mi metas al vi du demandojn. Kiom jara estas la historio de Huangyao-urbeto? Kiom da montpintoj altaj je pli ol mil metroj estas sur Gupo-monto? Vi trovos la respondojn, se vi zorge aŭskultos la programeron.

Huangyao-urbeto situas ĉe la malsupra baseno de Lijiang-rivero kaj apartenas al la urbo Hezhou de Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono. La antikva urbeto Huangyao havas 1036-jaran historion. Laŭ konigo de oficisto de Huangyao-Kultura kaj Turisma Kompanio Zhu Xianggui, la tuta konstruada strukturo estas influita de ĉina tradicia geomancio.

"La tuta urbeto estis konstruita laŭ 9 Palacoj kaj 8 Diagramoj. Enirinte en la urbeton oni povas vidi ĝian ĉefan straton kaj 8 kurbajn stratetojn, kiuj etendiĝas el la ĉefa strato. Tio signifas dancantan drakon."

La antikva urbeto Huangyao estis fama komerca urbeto en la historio. Multe da familioj en la urbeto faris komercaĵon, tial ilia vivo estis riĉa. La vendejoj kaj loĝejoj en la urbeto estis lukse konstruitaj. Post centoj da jaroj la konstruaĵoj jam fariĝis trajtaj homaj pejzaĝoj de la urbeto. Zhu Xianggui diris,

"La urbeto havas 4 trajtojn, maljunaj banjanoj, Yao-rivero tra la urbeto, glataj ŝtontabulaj stratoj kaj multe da pavilonoj kaj ŝildoj."

Huangyao-urbeto estas tipa je karsta topografio. Ĉirkaŭ la urbeto staras multe da montoj kun specialaj formoj. Yaojiang-rivero, Zhujiang-rivero kaj Xingning-rivero serpentas tra la urbeto. Tio formas belan pejzaĝon, pontetoj kaj homoj.

Huangyao-urbeto estas loko, kie loĝas kelkaj naciecoj. Tie estas malsamaj la moroj de diversaj naciecoj, tamen ili harmonie kunekzistas. La kapornamoj de virinoj de tuyao-nacieco kaj panyao-nacieco estas tre koloraj kaj brilaj. La drinktablo de tuyao-nacieco longas je cent metroj. La geedziĝa moro de panyao-nacieco estas tre interesa.

La loĝantoj de Huangyao-urbeto loĝas tie de generacio al generacio. Ili laboras post tagiĝo kaj ripozas post vesperiĝo. Ili fariĝis viva pejzaĝo kune kun la montoj, riveroj kaj stratoj.

Troviĝas multe da malnovaj objektoj en la antikva urbeto. Tie vi povas vidi, ke bovo pelata de maljunulo tiras muelilon kaj oni pedalas norion. Turistoj povas propre senti la tradician labormanieron. Ankaŭ Xianren-antikva puto situanta en sudorienta parto de la urbeto estas bela pejzaĝo.

Fakte Xianren-antikva puto konsistas el 5 basenoj. Ĉiu baseno larĝas je 3 kvadrataj metroj kaj profundas je 1 metro. Ĝi estas konstruita el verdaj ŝtonoj. La akvo elfluas el la subtera tubo en la 1-a basenon kaj la 2-an, 3-an, 4-an kaj fine en la lastan. Oni devas uzi la akvon en ĉiuj basenoj laŭ serioza regularo. Loĝanto en la urbeto Liang Hua diris al ni,

"La antikva puto nomiĝas Xianren. La akvo en la 1-a baseno estas uzata por trinki, sed ne lavi manon. La 2-a baseno estas uzata por lavi manĝaĵojn, sed ne lavi manon. La akvo en la aliaj 3 basenoj povas esti uzata por lavi vestojn. Tiamaniere oni povas protekti la akvon."

La maniero pri respektiva uzado de akvo montras la saĝecon de la antikvuloj. Najbare de la puno, virinoj lavantaj vestojn kaj manĝaĵojn interfluas diversajn informojn en la urbeto. La sceno similas al la gazetara konferenco.

Oni diris, ke Huangyao-urbeto estas iu poemaro forgesita sur librobreto en biblioteko. Hodiŭ ĝi malfermas sian ĉarman ĉapitron montrantan sian purecon kaj sendantan invitilon al la mondo.

"Fremdlandaj amikoj, ni bonvenigas vin al Huangyao-urbeto. La pejzaĝo, la popolanoj tie nepre freŝigos viajn orelojn kaj okulojn."

Huangyao-urbeto prezentas belecon de antikva simpleco. Ne malproksime de ĝi estas Gupo-monta Nacia Parko montranta originan belecon.

Gupo-monta Nacia Parko situas ĉe la limo de Guangxi, Hunan kaj Guangdong kaj areas je 8 mil hektaroj. En la parko, la montoj estas grandiozaj kaj la medio estas kvieta. Estas 25 montpintoj altantaj je pli ol mil metroj. La plej alta montpinto Tiantangding alts je pli ol 1 800 metroj. Ankaŭ estas diversaj akvofaloj en la parko.

Pro multaj arboj, akvofaloj kaj riveretoj en la parko, estas tre riĉa la anjono en la aero de Gupo-monto. Ĝi estas nomata natura oksigenejo. Ĉar estas tre bona la klimato en Gupo-monto, la loko estas taŭga por ni vivi kaj turismi.

Karaj aŭskultantoj, finiĝos nia hodiaŭa speciala programero pri la konkurso de turismaj scioj Ĉarmo de Guangxi. Nun mi ripetu la du demandojn. Kiom jara estas la historio de Huangyao-urbeto? Kiom da montpintoj altaj je pli ol mil metroj estas sur Gupo-monto? Bonvolu sendi al ni viajn respondojn aŭ fari retan respondadon. Finiĝis la programero. Koran dankon pro via aŭskulto!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040