china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pitoreska kaj mistera ĉina landlimo ĉe Guangxi
(GMT+08:00) 2008-11-28 17:48:19

Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono troviĝanta ĉe la ĉina sudokcidenta landlimo kaj interliganta kun Vjetnamio, estas unu el gravaj landlimaj provincoj de Ĉinio. En la hodiaŭa programero, ni gvidu vin al la landlimo por senti tiean ĉarmon de natura kaj humanisma pejzaĝo.

Antaŭ komenco de la programero, ni unue prezentu al vi du demandojn: la unua, kiel nomiĝas antikva plukinstrumento de la zhuang-a nacieco? La dua, ĉe kia landlimo akvofalo Detian situas? Nun bonvole zorgeme aŭskultu nian programeron por trovi respondojn.

Ekveturante de Nanning, ĉefurbo de Guangxi, post unu kaj duona veturado, ni atingas la gubernion Ningming de la urbo Chongzuo, kiu estas najbara al Vjetnamio. En la gubernio Ningming, restaĵo de antikva fresko ĉe bordo de la rivero Zuojiang estas plej fama. Laŭ studo, tiu fresko havas historion je pli ol 2 000 jaroj kaj eble estis kreata de prauloj de la zhuang-a nacieco.

Boate sur la rivero Zuojiang, oni povas apreci freskojn sur krutaĵo: sur tiuj freskoj videblas danca homfiguro kun leviĝaj manoj kaj duona kaŭro. Regas mistera antikva etoso en tiuj freskoj. Laŭ ekspliko de fakuloj, tiuj freskoj priparolas fenomenon de rikolto kaj kulto. Tamen en malproksima antikveco, kiel prauloj de la zhang-a nacieco plenumis kreadon de tiuj freskoj sur tiel alta krutaĵo? Kun kia farbo tiuj freskoj ne senkoloriĝas post mil jaroj? Tiu mistero atendas esploron de arkeologoj.

Boate sur la rivero Zuojiang, oni ofte aŭdas kantadon de lokaj fraŭlinoj de la zhuang-a nacieco. Ili portas instrumenton Ĉielplukinstrumento. La instrumento estas propra plukinstrumento de la zhuang-a nacieco kaj estas uzata de pli ol mil jaroj. En la pasinteco, sorĉistoj per kantrakontoj okupiĝis pri sorĉado kaj forpelis malbonaĵon kaj preĝis por homoj. Nun homoj uzas Ĉielplukinstrumenton kiel akompanan instrumenton de popolaj kantoj.

Adiaŭinte misteran freskon kaj zhuang-naciecajn fraŭlinojn, ni daŭrigas nian veturadon, post unu horo ni atingas landliman urbeton Pingxiang. Amikeca Pasejo ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Vjetnamio estas grava pejzaĝo de la urbeto Pingxiang. En Ĉinio troviĝas naŭ gravaj pasejoj, ekzemple pasejo Shanhaiguan en la provinco Hebei, pasejo Jiayuguan en la provinco Gansu kaj pasejo Juyongguan en la antaŭurbo de Pekino, tamen tiuj pasejoj estas ne plu uzataj kaj nur funkcias kiel pejzaĝoj por turistoj. Nur Amikeca Pasejo estas uzebla kaj estas grava pasejo por reciproka kontakto de popolanoj ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Vjetnamio.

Amikeca Pasejo kaj akvofalo Detian en Guangxi

Hazarde raportisto renkontis vjetnamajn amikojn, kiuj revenis al sia patrolando tra la Amikeca Pasejo. Ili lernas aŭ laboras en Ĉinio kaj hejmeniras por viziti siajn familianojn en ferio.

Ĉe la Amikeca Pasejo staras altaj montoj kaj de antikvece la loko estas tereno, por kiu luktis diversaj flankoj. En la fino de la 19-a jarcento, la ĉina trupo venkis la francan trupon en la pasejo. Nun en la Amikeca Pasejo troviĝas multaj restaĵoj de fuorto por apreco de vizitantoj, tio atentigis homojn, ke paca vivo estas malfacile akirebla.

Post duhora veturado norde de la Amikeca Pasejo, ni atingas la urbeton Daxin---alian urbeton ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Vjetnamio. Tieaj vidindaĵoj allogas vizitantojn. En la vidindaĵo "Ĝardena Pejzaĝo", turistoj per bambufloso puŝas boaton laŭ la fluo. Ambaŭborde videblas kampo, norio, bambuarbaro kaj verda montaro, oni ŝajne estas meze de freŝa vilaĝo. Taiwan-a turistino Luo Caiqing, kiu unuafoje faras viziton al Guangxi, emociite diris al raportisto:

"Estas tre bele. Tieaj montoj estas freŝaj por ni."

Antaŭ foriro de la vidindaĵo "Ĝardena Pejzaĝo", raportisto atentis, ke en la fono de belaj pejzaĝoj, iu kamparano faras plugadon tirante bovon kaj en proksima vilaĝo leviĝas fumo el kuirejaj kamentuboj, vizaĝe al tiea ĝardena etoso, oni ŝajne estas en fabela mondo.

La akvofalo Detian estas translanda akvofalo, kiu situas ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Vjetnamio kaj en la supra baseno de la rivero Printempo-Reveno. La akvofalo larĝa je cent metroj kaj alta je 80 metroj, estas la unua granda akvofalo en Azio kaj la dua granda akvofalo en la mondo.

Ĉe ambaŭ bordoj de la rivero Printempo-Reveno vivas kamparanoj de generacio al generacio. Ili vivtenas sin per kultivado aŭ fiŝkaptado. Turistino Lin Yongzhen el Taibei diris:

"Ni sentas, ke indas fari viziton al Guangxi. Kompreneble akvokvanto de akvofalo havas la rilatojn kun sezono kaj pluvkvanto. Se estas plena pluvo, probable la pejzaĝo estas pli bela."

Sinjorino Lin Yongzhen emociite diris, ke "Ĝardena Pejzaĝo" kaj akvofalo Detian estas malproksima de metropola bruado kaj ŝajne estas bela loko ekster la nuna mondo. Ŝi ankaŭ atentigis homojn, ke ili certe bone protektu lokan pejzaĝon. Tiea pitoreska pejzaĝo apartenas al ĉiuj kaj laŭvola detruado estas malpermesata.

Karaj retlegantoj, nun ni finu la trian pecon de la programo "Ĉarmo de Guangxi". Antaŭ fino de la programero, ni refoje prezentas al vi la du demandojn: la unua, kiel nomiĝas antikva plukinstrumento de la zhuang-a nacieco? La dua, ĉe kia landlimo akvofalo Detian situas? Ni atendas viajn respondojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040