china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pitoreska urbo Guilin
(GMT+08:00) 2008-11-28 17:45:45

La subtropika urbo Guilin en la suda landparto de Ĉinio ĝuas la renomon havi la plej belajn naturajn pejzaĝojn de la lando.

Kiam oni alproksimiĝas al Guilin, la vidaĵoj subite ŝanĝiĝas. La groteskaj, izolitaj kaj alte starantaj montpintoj ŝajne elpafiĝis rekte el la tero. Ĉi tiuj bizaraj formacioj aperas eĉ en la urbo. Ĉi tio estas karsta lando kun dika tavolo de kalkŝtonoj. Elĵetite de la movo de la terkrusto, tiuj kalkŝtonaj tavoloj skulptiĝis de la vento kaj akvo en groteskajn montetojn kaj kavernojn.

Sola montpinto leviĝas ĝuste en la centro de la urbo. Ĝi havas majestecon konvenan al sia nomo: Unuopa Pinto de Beleco. En la matena krepusko aŭ la ruĝbrilo de sunsubiro la pinto estas purpurkolora aŭ orkolora. Suprenirinte laŭ la 306 ŝtonŝtupoj, oni povas ĝui panoraman vidon al la urbo kaj la montetoj ĉirkaŭe, kiuj havas la aspekton de kvanto da gigantaj bambuŝosoj. Oni povas vidi ankaŭ la riveron Lijiang, kiu serpentumas inter la fantaziaj montetoj.

La urbo Guilin ofertas sorĉajn vidaĵojn kiel la tri metrojn longa roko, kiu pendas super enirejo al iu kaverno. Preskaŭ tuŝante la teron, la roko rilatas al legendo pri imperiestro, kiu provis la akrecon de sia glavo kaj tiel splitis la pendantan rokon. La kaverno enhavas ducent ĝis tricent budhajn statuojn, kaj unu el kiuj estas 1 100-jara.

La Elefantrostra Monteto, rokmonteto apud la rivero Lijiang, havas en si grandan truon, kio donas al la roko aspekton de elefanto trinkanta akvon el la rivero. Mito diras, ke la monteto estis fakte viva elefanto apartenanta al la Imperiestro de la Ĉielo, kiu uzis ĝin kiel transportbeston en sia ekspedicio konkeri la Teron. La elefanto devis labori tiel penege, ke ĝi malsaniĝis kaj estus mortinta, se iuj kamparanoj ĝin ne estus savintaj. Pro tio, la elefanto estis dankema kaj decidis restadi surtere kaj helpi la kamparanojn. La Imperiestro de la Ĉielo tiel koleriĝis, ke li mortpikis la elefanton en la dorson iun tagon, kiam ĝi trinkis el la rivero. La glavfrapo de la imperiestro transformis la elefanton en rokan monteton. Oni konstruis pagodon sur la supro de la monteto, kio reprezentas la tenilon de la glavo.

Monteto de la Suda Rivereto havas bizarajn rokojn de fantaziaj koloroj kaj kavernojn plenajn de stalaktitoj. Sur la deklivo estas kaverno, kie Liu la Senmortulo laŭdire fabrikis siajn pilolojn por senmorteco. La muroj de la kaverno estas skulptitaj. Unu el la skulptaĵoj estis farita de artisto de la dinastio Song, kaj montras Liu, antaŭ li atingis la senmortecon. La linioj estas krudaj kaj simplaj. Alia elstara peco estis farita de artisto de la dinastio Qing. Ĉi tiu portretis Liu en vasta robo; lia esprimo estas serena, kiel iu, kiu jam atingis la senmortecon.

Eble la plej fascinanta el la kavernoj estas la Sepstela Kaverno ĉe la piedo de la Sepstela Rokaro kaj la Kanofluta Kaverno sur la monto Guangming. Antaŭ jarmiloj, la Sepstela Kaverno estis fluejo de subtera rivero, kiu sekve de movoj de la terkrusto leviĝis super la surfaco kaj fariĝis kaverno. Ĝi fariĝis vidinda loko tiel frue kiel antaŭ 1 300 jaroj, kaj tra la jarcentoj multaj poemoj kaj aliaj surskriboj gravuriĝis sur la muroj fare de vizitantoj. La mil-metra tunelo estas ankaŭ galerio de stalaktitoj kaj stalagmitoj de la plej fantaziaj formoj, kiuj estigis tiajn nomojn kiel: "Simio Deŝiranta Persikojn", "Rano Saltanta en Lageton", "Du Drakoj Enirantaj Kavernon" kaj "Du Drakoj Ludantaj kun Pilko". Iufoje la rokformacioj aspektas kiel arbaroj, alifoje ili memorigas pri akvofaloj.

La Kanofluta Kaverno estas la plej granda kaj eble la plej spektakla el la karstkavernoj en la urbo Guilin. La nomo devenas de la kano, kiu kreskas apud la enirejo kaj estas bonega materialo por flutoj. La tuta 500-metra zigzaga longeco de la kaverno estas flankita de stalagmitoj kaj stalaktitoj en la plej okulfrapaj koloroj. Ĝi estas ankaŭ fame konata kiel palaco de natura arto. Prilumite la kalkŝtono entenanta mineralojn ekhavas aspekton de koralo, agato, sukceno aŭ jado, kaj oni imagas majestajn pavilonojn, palacajn halojn, florĝardenojn kaj fruktĝardenojn. Alia impreso estas tiu de la sunradioj filtriĝantaj tra arbofolioj.

Iu groto en la Kanofluta Kaverno povas teni en si mil homojn. Ĝi nomiĝas la Kristala Palaco de la Drako-Reĝo en ĉina popolrakonto. Unu ŝtonkolono estas la sorĉbastono de la Drako-Reĝo, per kiu li tenis la maron trankvila. En la fame konata romano Pilgrimado al la Okcidento, la Simio-Reĝo Sun

Wukong, petis de la Drako-Reĝo la sorĉbastonon. Tiu rifuzis, post kio Sun Wukong kaptis ĝin perforte, venkis la drako-reĝan armeon de helikoj kaj meduzoj kaj faris grandan detruon en la palaco.

Vizito al la urbo Guilin ne estas kompleta sen boatado laŭ la rivero Lijiang al la urbo Yangshuo. Tio similas al veturado sur tradicia ĉinstila pentraĵo de pejzaĝoj. La Pentropenika Pinto elstaras vertikale el la tero, kaj havas pintan supron kiel giganta ĉina tuĉpeniko. La Gonga kaj Tambura Rapidfluejo akiris sian nomon el la sono de akvo frapanta kontraŭ roko en formo de gongo kaj alia en formo de tamburo.

La Murpentraĵa Monteto altiras poetojn kaj artistojn ekde la dinastio Tang. Ĝi estas apika krutaĵo leviĝinta rekte el la akvo. Ĝia surfaco estas diverskolora kaj havas eksterordinaran similecon al naŭ ĉevaloj en malsamaj pozoj. Ĉio formiĝis de la naturo, de la linioj kaj strioj sur la surfaco de la roko.

Karaj retlegantoj, ĵus ni prezentis al vi la faman pitoreskan urbon Guilin en la sudokcidenta landparto de Ĉinio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040