china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉiela Altaro
(GMT+08:00) 2008-11-27 17:11:45

En la jaro 1998, Unesko enlistigis la Ĉielan Altaron de Pekino en la Katalogon de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj.

Antaŭ proksimume 600 jaroj, imperiestro Zhu Di de la dinastio Ming decidis konstruigi templon, kie imperiestroj povas fari kultadon al la ĉielo. El tio naskiĝis la majstreca verko arkitektura – la Ĉiela Altaro, nomata ĉinlingve Tian'tan. Nun la templaj konstruaĵoj kaj la ĉirkaŭa tereno formis unu el la plej grandaj parkoj en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio.

Situanta en la suda urbo, la parko areas je 273 hektaroj. Ĝi konsistas ĉefe el du grupoj da konstruaĵoj sur la nord-suda akso inerligataj per irvojo larĝa je tridek metroj kaj levita kvar metrojn super la tero. Norde estas la Halo de Preĝo por Riĉa Rikolto ( ĉinlingve Qinian'dian ). Sude estas la Halo de Imperia Ĉielvolbo ( Huangqiong'yu ) kaj Ronda Altaro ( Huanqiu'tan ). Rigardate de supre, la suda parto de la parka muro montriĝas kvadrata, dum la norda parto duoncirkla, simbolante la antikvulan kredon, ke la ĉielo estas ronda kaj la tero kvadrata.

La Halo de Preĝo por Riĉa Rikolto impresas la vizitantojn per sia eksterordinara majesteco. Ĝi estas altega ronda konstruaĵo kun tritavolaj tegmentrandoj kaj konusforma tegmento el bluaj tegoloj kronita per orumita globo. Ĉirkaŭas la halon grandspaca ringforma teraso el ŝtonoj en tri tavoloj, ĉiu borderita de balustrado el skulptita blanka marmoro. La konstruado de la halo estas inĝenia, la tuta halo 38 metrojn alta kaj 30 metrojn larĝa en la diametro, sin apogas sur 28 masivaj lignaj kolonoj, kun la centraj kolonoj nomataj la "drakputaj kolonoj", altas je 19,2 metroj, kaj tiel dikas, ke eĉ du homoj ne povas kune ĝin ĉirkaŭbraki. Tiuj kolonoj reprezentas la kvar sezonojn. Ĉirkaŭ ili estas du ringoj, unu interne de la alia, po 12 kolonoj. La interna ringo simbolas la 12 monatojn de la jaro, kaj la ekstera la 12 unuojn de tagnokto laŭ la malnova ĉina maniero de diurna divido, tio estas, ke unu divido konsistas el du horoj, 12 unuoj do egalas 24 horojn de ĉiu tago. La konstrua ligno por tiuj 28 kolonoj estis transportita el la fora provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio. Meze de la ŝtonplanko estas ronda marmorplato, sur kiu la naturo kreis drako-feniksan desegnon. La halo havas neniun muron, krom vandojn de kradpordoj. La plafono havas belege surpentritajn panelojn.

 

La levita irvojo kondukas suden al la Halo de Imperia Ĉielvolbo, malpli granda konstruaĵo multe pli delikate projektita sed en perfekta simetrio kun la Halo de Preĝo por Riĉa Rikolto. Same kiel tiu halo, ankaŭ ĝi havas la konusforman tegmenton el malhele bluaj glazuritaj tegoloj kun ora globo ĉe la pinto. Ankaŭ ĉi tie la kupolo ne havas trabaron, sed firme subtenas ĝin kompleksa arkaĵo. Ĝiaj dekoraj pentraĵoj tenas siajn freŝajn originalajn kolorojn eĉ hodiaŭ.

La konstruaĵo mem tamen ne estas la ĉefa mirindaĵo ĉi tie. La ĉielvolbo estas ĉirkaŭata de cirkloforma muro el poluritaj brikoj kun pordo al la sudo. Ĝi nomiĝas la Eĥa Muro, ĉar se oni flustras proksime al la muro ĉe iu ajn punkto, la voĉon aliulo povas klare aŭdi ĉe iu ajn alia punkto laŭ la muro.

Sude de la Eĥa Muro situas la Ronda Altaro, tri-vica blankŝtona teraso ĉirkaŭata de du muroj. La interna muro estas ronda, dum la ekstera kvadrata. Rigardate de supre, ĉi tiu ĉiela altaro aspektas mirinde simila al celtabulo sur pafejo. Ne nur la aranĝo estas geometrie desegnita, sed ankaŭ la strukturo mem estas geometria ludo. En antikva tempo, oni konsideris neparajn nombrojn "ĉielaj", aŭ rilataj al la suno. Pro tio, ke naŭ estis rigardata kiel la plej potenca nombro, la altaro konstruiĝis per naŭ aŭ naŭoblaj ŝtonplatoj. La teraso konsistas el naŭ ringoj da ŝtonplatoj. La plej interna ringo ĉe la supro havas naŭ ŝtonplatojn, la dua dek ok, la tria dudek sep kaj tiel plu ĝis la naŭa okdek unu. La sama aranĝo ripetiĝas sur la meza kaj malsupra vicoj, sed la ringoj pligrandiĝas, tiel ke la plej larĝa ringo ĉe la bazo havas 243 ŝtonplatojn, t.e. 27-oble 9. Starante sur la supra teraso, oni havas impreson, ke la ĉielo estas tre proksima, kio estas ĝuste la kialo de la altara projekto. Tio forte montras fortan adoron de homoj al la ĉielo. Kaj se oni staras meze sur la supra teraso kaj parolas normalvoĉe, la voĉo sonos al ili mem pli laŭta kaj pli sonora, ol al apudstarantoj, ĉar la sonondoj resenditaj de la balustradoj kaj la cirkoforma muro resaltas al la centro.

Interne de la parkmuroj de la Ĉiela Altaro videblas ankaŭ aliaj ekzemploj de la ĉina antikva arkitekturo, inkluzive de la Halo de la Ĉiela Imperiestro, Ĉiela Kuirejo, Buĉista Pavilono kaj la 72-sekcia Longa Koridoro.

Impona estas la vasteco de la parko, kaj eĉ pli imponaj la centoj da antikvaj pinoj kaj cipresoj. Laŭdire, kiam la imperiestro alvenis por preĝa ceremonio, lia eskorto povus nombri mil homojn. Tio certe estis spektakla fenomeno.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040