china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Imperiestra Palaco
(GMT+08:00) 2008-11-27 17:10:00

En la jaro 1987, la Imperiestra Palaco de Pekino estis enlistigita de Unesko en la Katalogon de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj.

La Imperiestra Palaco, konata al okcidentanoj kiel la Malpermesita Urbo, situas tuj malantaŭ la Pordegturo de Tian'anmen en la centro de Pekino. Sume 24 imperiestroj de la dinastioj Ming kaj Qing rezidis ĉi tie dum 491 jaroj de la meza periodo de la 14-a jarcento ĝis la komenco de la 20-a jarcento. La Imperiestra Palaco nun estas malfermita al la publiko kiel la Palaca Muzeo.

La konstruaĵoj de la Imperiestra Palaco kun proksimume 9 mil ĉambroj datiĝas jam de pli ol 560 jaroj, kaj estas la plej granda ekzistanta ensemblo de la ĉina tradicia arkitekturo. La tuta palaca tereno rektangula kun la areo de 720 mil kvadrataj metroj, estas ĉirkaŭata de muroj dek metrojn altaj kaj fosaĵo 52 metrojn larĝa. Ĉe ĉiu angulo de la muro staras turo, kies tegmento kun multtavolaj firstohavaj tagmentrandoj estas tegita per flave glazuritaj tegoloj.

La konstruado de la Imperiestra Palaco startis en la jaro 1406 en la regperiodo de Yongle, la tria imperiestro de la dinastio Ming. Origine, la ĉefurbo de la dinastio Ming estis Nankino. En la komenco de la 15-a jarcento, Yongle, kiu garnizonis en Pekino, uzurpis la tronon de sia nevo kaj faris Pekinon la ĉefurbo. En la jaro 1406, li ordonis konstrui la Imperiestran Palacon. Centmiloj da metiistoj kaj milionoj da masonistoj partoprenis en la konstruado, kaj fine plenumis la laboron en la jaro 1420.

La Imperiestra Palaco konsistas el la ekstera palaco, kie la imperiestro donis oficialajn aŭdiencojn, kaj ankaŭ la interna palaco, kie loĝis la imperiestraj familianoj. La harmonia kunmetado de la konstruaĵoj elmontras la plej bonajn karakterizaĵojn de antikva ĉina arkitekturo – majesta stilo, perfekta konstruo, bela kunordigo de la tuto kaj la partoj.

La ĉefa enirejo al la Imperiestra Palaco estas Meridiana Pordego (Wumen), kies arka trairejo estas ok metrojn alta kaj 35 metrojn longa, kaj elektre prilumigata. Trapasinte ĝin, la vizitantoj eniras vastan korton, tra kiu fluas arkforma rivereto spanita de kvin pontoj kun marmoraj balustradoj. En la fora fino de la korto estas la Pordego de Plej Supera Harmonio (Taihemen), kiun gardas du naturgrandaj bronzaj leonoj. Norde de la pordego sur la sama akso staras tri grandaj haloj: La Halo de Plej Supera Harmonio (Taihedian), la Halo de Centra Harmonio (Zhonghedian) kaj Halo Harmonion Konservanta (Baohedian). Ĉiuj ĉi tri konstruaĵoj staras sep metrojn super la grundo sur tritavolaj terasoj el la blanka marmoro.

La Halo de Plej Supera Harmonio estas la plej granda palaca konstruaĵo el ligno en Ĉinio, kaj eminenta ekzemplo de brila kolorokombino, pro kiu la ĉina arkitekturo estas fame konata. En tiu ĉi halo estas la trono de la imperiestro, tial ĝi ankaŭ estis nomata Halo de la Ora Trono. Ĉi tie okazis gravaj ceremonioj, kiaj surtroniĝo de la nova imperiestro, naskiĝtaga solenaĵo de la imperiestro aŭ proklamo de gravaj ediktoj.

La Halo de Centra Harmonio estas malpli granda kaj kvadrata. Ĉi tie la imperiestro antaŭprovis la ceremoniojn. Malantaŭe estas la Halo Harmonion Konservanta, en kiu oni okazigis bankedojn kaj imperiajn ekzamenojn.

La tri grandajn halojn en la ekstera palaco kompletigas multaj malpli grandaj haloj kaj turoj ĉe ambaŭ flankoj, ĉiuj aranĝitaj en la perfekta simetrio, formante distingan arkitekturan grupon.

Preterpasinte la Halon Harmonion Konservantan, oni atingas la imponan Pordegon de Ĉiela Pureco, kiu markas la enirejon al la interna palaco, kie la imperiestro loĝis kaj plenumis siajn ĉiutagajn laborojn. Ankaŭ la dormoĉambroj de la imperiestraj edzinoj troviĝas ĉi tie. Ankoraŭfoje en la taŭga ordo laŭlonge de la centra akso staras la Halo de Ĉiela Pureco (Qianqingdian), la Halo de Unueco (Jiaotaidian) kaj la Halo de Tera Trankvilo (Kunninggong). La unua kaj la tria haloj servis kiel loĝejoj de la imperiesto kaj la imperiestra edzino, dum la meza halo estis deponejo por 25 jadaj sigeliloj.

La Halo por Mensa Kulturado (Yangxindian) en la interna palaco meritas apartan mencion. En la centra ĉambro estas trono, kaj en la orienta ĉambro estas du tronoj, unu post la alia. La imperiestro sidis sur la antaŭa, plene videbla, dum la imperiestopatrino sidis malantaŭe ŝirmata de kurteno, ĉar la etiketo malpermesis, ke virinoj ne aperu publike. Fakte, en la dinastio Qing, la lasta feŭdisma dinastio de Ĉinio, la imperiestropatrino Cixi regadis per fera mano de la jaro 1861 ĝis la lastaj tagoj de la feŭdisma monarkio en Ĉinio je la komenco de la 20-a jarcento.

Ordinaraj civitanoj devis teni sin for de la muroj de la Malpermesita Urbo de la dinastioj Ming kaj Qing. La tuta palaco estis sub la densa gardo. Tamen ribelantoj kaj murdistoj sukcesis enrompi ĝin. La plej spektakla sturmo al la palaco estis tiu de kamparanaj ribelantoj gvidataj de Li Zicheng, kiu fine faligis la dinastion Ming. Nuntempe oni ankoraŭ povas vidi la Halon de Milita Spirito (Wuyingdian), kie Li Zicheng starigis sian reĝimon.

Post la fondiĝo de la nova Ĉinio en la jaro 1949, la Malpermesita Urbo ne plu estas nealirebla por la ordinara civitano. La Palaca Muzeo, la iama Imperiestra Palaco, nun estas trezorejo de kulturaj relikvoj, kvankam nemalmultaj el la valoraĵoj kolektitaj de imperiestraj familioj dum ilia kvincentjara regado jam perdiĝis pro fajro, milito, ŝtelo aŭ vendalismo.

La halo por elmontri pentraĵojn havas majstroverkojn de la dinastioj Song (960 – 1279), Ming kaj la komenca periodo de la dinastio Qing. Ĉi tie vidiĝas rimarkinda klasika pejzaĝopentraĵo titolita "Printempa Ekskurso" farita de Zhan Ziqian antaŭ pli ol 1 400 jaroj. Aliaj trezoraĵoj en la halo estas verkoj de eminentaj kaligrafoj kreitaj ekde la tria jarcento post nia erao.

La Palaca Muzeo konservas en si bronzaĵojn de multaj dinastioj, plej elstarajn porcelanaĵojn kaj la grandan nombron da ornamaĵoj el oro, arĝento, jado, juveloj kaj gemoj, lakitaj objektoj kaj klozoneaĵoj. La Palaco abundis je tiaj objektoj, ĉar en ĝi troviĝis imperiaj farejoj de artaĵoj kaj metiartaĵoj, tie laboris majstraj metiistoj el la tuta lando. La Palaco havis ankaŭ proprajn presejon kaj bibliotekon.

La nuna Malpermesita Urbo ĝuigas per sia ĉarmo proksimume dekmil vizitantojn ĉiutage.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040