china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Granda Muro
(GMT+08:00) 2008-11-27 17:07:54

En la jaro 1987, Unesko enlistigis la Grandan Muron de Ĉinio en la Katalogon de la Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj.

Pri la Granda Muro de Ĉinio, multaj homoj jam aŭdis aŭ legis, iuj eĉ jam ĝin vizitis, sed malmultaj homoj scias, ke ĝi estas surtera konstruaĵo videbla de sur la luno. Same kiel la piramidoj de Egiptio, la Taĝ-Mahalo de Hindio kaj la pendĝardenoj de Babilono, la Granda Muro de Ĉinio estas unu el la kvar mirindaĵoj de la mondo.

La Granda Muro serpentumadas laŭ la eĝoj de la montĉenoj Yanshan kaj Yinshan, kiuj etendiĝas tra norda Ĉinio de la oriento ĝis la okcidento. Ĉinoj nomas ĝin Dekmil-lia Longa Murego ( en la ĉina lingvo, "li" estas longeca unuo egala al duona kilometro ). Fakte ĝi longas je dek du mil lioj aŭ 6 000 kilometroj, de la pasejo Jiayuguan en la provinco Gansu ĉe la okcidenta fino ĝis la pasejo Shanhaiguan ĉe la bordo de la maro Bohai en la orienta fino, trapasante kvin provincojn, nome Gansu, Shenxi, Shanxi, Hebei kaj Liaoning, kaj du aŭtonomajn regionojn, nome la Ningxi-a Hui-nacieca Aŭtonoma Regiono kaj la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio.

La konstruado de la Granda Muro startis en la 5-a jarcento antaŭ nia erao, en la periodo de Militantaj Regnoj, kiam multaj relative grandaj urboj jam konstruiĝis en la Centra Ĉinio. Tiujn urbojn ofte prirabis la nomadaj triboj, kiuj loĝis norde de la montaroj Yanshan kaj Yinshan. Estante lertaj arkpafistoj kaj rajdistoj, ili atakis kaj forkuris kiel vento. La batal-linioj de la rezistantaj piedsoldatoj rapide frakasiĝis. Por forbari tiujn invadantojn, la regnoj Yan, Zhao, Wei kaj Qin konstruis muregojn laŭlonge de la monteĝoj. En la 3-a jarcento antaŭ nia erao, kiam la unua imperiestro de la dinastio Qin sukcese venkis ĉiujn aliajn ses regnojn kaj fariĝis la unua imperiestro de la unuigita lando de Ĉinio, li ordonis sian generalon Meng Tian kunigi la muregojn kaj ilin etendigi. Tricent mil soldatoj kaj kamparanoj plenumis la taskon, tiel ke finfine formiĝis kontinua murego. Oni faris la plifirmigon kaj renovigon en la sekvantaj dinastioj. En la dinastio Ming de la 14-a jarcento ĝis la 17-a, la Granda Muro 18-foje ricevis grandskalajn riparojn.

Laŭlonge de la Granda Muro situas 14 grandaj strategiaj pasejoj, kaj la plej gravaj estas la pasejo Shanhaiguan kaj la pasejo Jiayuguan respektive ĉe la du finoj.

La pasejo Shanhaiguan troviĝas inter du apikaj krutaĵoj de la montaro Yanshan, rigardante al la blua maro Bohai. La pasejo kunigas nordan Ĉinion al la nordorienta, kaj estas ŝlosila punkto ĉiam celata de strategiistoj. Tie okazis multaj famaj bataloj historie. La grandioza kvadrata pasejo havas kvar pordegojn unu ĉe ĉiu flanko. Sub la tegmentorando de la duetaĝa orienta pordegturo pendas horizontara ŝildo kun grandegaj ideogramoj: "La Unua Pasejo Sub la Ĉielo", indikante, ke ĉi tie estas la komenca punkto de la Granda Muro. Sur la pordegturo sidas feraj pafilegoj instalitaj en la dinastio Ming antaŭ pli ol tri cent jaroj. Norde de la pasejo ankoraŭ videblas ruinoj de satelitaj gvatturoj, citadeloj kaj kazernoj. Ili formis la unuan kaj duan defend-liniojn. Estis ĝuste la pordego de la pasejo Shanhaiguan, kiun la Ming-dinastia generalo Wu Sangui malfermis al la manĉura armeo por subpremi la kamaranan ribelon gvidatan de Li Zicheng kaj tiel kapitulacigis la tutan imperion.

Ankaŭ la pasejo Jiayuguan rolis kiel grava komunika centro en la ĉina historio. Inter la neĝpinta montaro Qilian sude kaj la ondanta montaro Mazong norde, la pasejo estis strategia punkto sur la antikva Silka Vojo. La pordegturo de la pasejo Jiayuguan konstruiĝis en la jaro 1372. Ĝi estas alloga konstruaĵo kaj montras elstaran metiarton. Laŭ noto, la arkitektoj tiel precize ellaboris la planon, ke post finiĝo de la konstruado, restis nur unu briko. Unu briko nun estas metita sur unu el la gvatturoj kaj oni diras, ke ĝi estas tiu superflua. La ŝtona ŝildo ekster la okcidenta pordego anoncas, ke ĉi tie estas la "Strategia Pasejo Sub la Ĉinio".

Nuntempe, la Granda Muro estas konservata kiel historia monumento kaj la Muron inkluzivas preskaŭ ĉiuj gravaj turismaj itineroj. La sektoro plej bone konservata kaj plej ofte vizitata estas la Granda Muro ĉe Badaling, 85 kilometrojn norde de Pekino.

La Granda Muro ĉe Badaling altas je 8.5 metroj kaj larĝas je 5.7 metroj. Kvin ĉevaloj aŭ dek homoj povas marŝi unu ĉe alia laŭlonge sur la Muro. Tie videblas remparoj, embrazuroj, rigardotruoj kaj aperturoj por arkpafistoj. Troviĝas ankaŭ defluiloj kun gargojloj por forkonduki pluvakvon for de la parapetoj. Duetaĝaj gvatturoj staras ĉe regulaj interspacoj de 100 metroj. La supraj etaĝoj de la gvatturoj servis kiel observejoj al malamikaj agadoj, dum la unua etaĝo kiel staplo por greno, furaĝo, armiloj kaj pulvo, kaj ankaŭ kiel loĝejo de garnizonantoj. La plej alta gvatturo de Badaling staras sur montpinto atingebla nur post peniga grimpado, laŭdire, kvazaŭ "grimpado de ŝtuparo al la ĉielo". Tamen la vidaĵo de sur la pinto vere meritas la penadon.

Antaŭe ekzistis signalsistemo, kiu komunikis militajn informojn al la dinastia ĉefurbo. Ĝi konsistis el turoj por signalfajro sur la Muro mem kaj sur montpintoj videblaj de la Muro. Kiam malamikaj trupoj alproksimiĝis, fumsignaloj alarmis en la tago kaj fajroj en la nokto. Longe antaŭ ol la eltrovo de modernaj komunikiloj, oni jam povis sendi en kelkaj horoj alarmojn pri danĝero al la dinastia ĉefurbo de foraj lokoj.

La konstruado de la Granda Muro kun tia longeco kaj grandeco sur montoj kaj krutaĵoj estis kolosa entrepreno. Multe da kortuŝaj rakontoj spegulas la mizeron, kiun suferis la popolanoj pro la konstruado. Eble la plej konata el ili estas la historio pri Meng Jiangnu, unu el la virinoj, kies edzoj estis devigitaj konstrui la Grandan Muron en la tempo de la Unua Imperiestro de la dinastio Qin. Jen mi rakontu:

Post longa netolerebla disiĝo, Meng Jiangnu ekvojaĝis por serĉi sian edzon. Sed kie li troviĝas sur la muro tiel longa? Atinginte la pasejon Shanhaiguan, ŝi finfine sciiĝis, ke ŝia edzo jam mortis. Ŝi ekploregis per tiom da larmoj, ke tiu parto de la Muro disrompiĝis kaj la restaĵoj de ŝia amata edzo ekvidiĝis. Korŝirita, Meng Jiangnu sin dronigis en la maro. Tuj elleviĝis el la muĝantaj ondoj roko kun memoriga surskribo, kiu, oni kredis, estis la tombo de Meng Jiangnu. Templo dediĉita al ŝia memoro staras ĉe la pasejo Shanhaiguan.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040