china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Somera Palaco de Pekino
(GMT+08:00) 2008-11-27 17:05:58

En la jaro 1998, la Somera Palaco de Pekino estis enlistigita de Unesko en la Katalogon de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj.

Estante la plej granda kaj plej bone konservata imperiestra ĝardeno, la Somera Palaco antaŭe servis al la kortego de la dinastio Qing. La oficiala nomo de la ĝardeno en la ĉina lingvo estas Yiheyuan kun la signifo: Ĝardeno de Harmonia Unueco.

La Somera Palaco okupas la areon de 290 hektaroj, kaj tri kvaronoj el ĝia areo estas akva, nome la fama lago Kunming ĉe la piedo de la monteto Longviveco, fokuspunkto de la ĝardeno. Krom la monteto kaj la lago, en tiu fama ĝardeno troviĝas ankaŭ multe da haloj, turoj, pavilonoj, koridoroj, padoj kaj pontoj. La Somera Palaco estis konstruita laŭ la ideo, ke ĝi havu la poezian guston de la tradicia ĉinstila pentraĵo. Ĝi estas klasika emzemplo de la ĉina imperiestra ĝardeno.

La Halo de Feliĉo kaj Longviveco siatempe estis loĝejo de la imperiestra patrino Cixi, fame konata kaj tre influa virino en la lasta periodo de la dinastio Qing. En la halo multornamitaj kolorvitraj lustroj elspiras etoson el la pasinta jarcento. La grandega ekrano malantaŭ la trona seĝo estis brodita per cent birdoj adorkliniĝantaj al la fenikso, la reĝino de la birdoj kaj simbolo de la imperiestra patrino. Kolekto da artaĵoj el jado, koralo, eburo kaj perloj dekoras la halon. Kvar grandegaj orumitaj incensujoj el bronzo gardas la tronon ĉe la kvar anguloj, ĉiu dekorita per naŭ gravuritaj persikoj, kiuj simbolas longvivecon laŭ la ĉina moro. Interna ĉambro servis kiel la dormĉambro de Cixi.

La Somera Palaco havas ankaŭ teatron 21 metrojn altan kun malfermitaj scenejoj sur tri tavoloj. Laŭ noto, ĉiujare je tagoj, kiam Cixi venis al la ĝardeno, aŭ okaze de ŝia naskiĝtago, ĉi tie prezentiĝis ĉinaj operoj kaj tio daŭris kelkajn tagojn.

Unu el la mirindaĵoj de la Somera Palaco ja estas la Longa Koridoro situanta ĉe la piedo de la monteto Longviveco.

La Longa Koridoro zigzege etendiĝas 728 metrojn. Ĝi estas ornamita per kvar ok-angulaj pavilonoj kun duoblaj tegmentrandoj. Plej okulfrapas pentraĵoj sur la traboj kaj kolonoj de la koridoro. Ĉiuj pentraĵoj bildigas belajn pejzaĝojn, florojn, fiŝojn kaj birdojn, kaj ankaŭ multajn versimilajn homfigurojn el popolaj rakontoj.

Neniu scias la precizan nombron de la pentraĵoj. Iuj diris, ke la totala nombro superas 8 mil. Vizitantoj ofte haltas por ĝui pentraĵojn de homfiguroj. Tamen nur malmultaj scias, pri kio rakontas la pentraĵoj, ĉar la rakontoj cirkulis de tre longa tempo de antaŭ 5 mil jaroj ĝis la dinastio Qing. La pentraĵoj temas pri historia rakonto, legendo, klasika romano, teatro, mito, fabelo, poemo kaj anekdoro. Iuj pentraĵoj spegulas la tradician virton de diligenteco kaj modesteco, aliaj prezentas historiajn ŝanĝiĝon kaj evoluadon, triaj prikantas la rezistadon de la ĉina popolo kontraŭ agresado kaj subpremado, kaj kvaraj laŭdas la amikecon inter la ĉina kaj alilandaj popoloj. Apreci la pentraĵojn signifas legi historian libron. La pentraĵoj de la Longa Koridoro servas kiel fenestro por koni la historion kaj kulturon de la ĉina nacio.

El la figuraj pentraĵoj, la plej multaj temas pri rakontoj el famaj ĉinaj klasikaj literaturaĵoj, ekzemple "Pilgrimado al la Okcidento", "La Tri Regnoj", " Sonĝo en Ruĝa Domo" kaj "Ĉe la Akvorando". Simio Sun Wukong, ĉefa heroo de la mita romano "Pilgrimado al la Okcidento", estas vaste konata en Ĉinio.

La kvar pavilonoj bele ornamas la Longan Koridoron, kaj pro sia grandeco la pavilonoj havas sur si spektaklajn pentraĵojn kun multaj homfiguroj. Pentraĵoj sur mallarĝaj traboj de la Longa Koridoro estas multe pli grandaj kun simpla sceno kaj ĉefaj herooj. Rigardante tiujn pentraĵojn, kiuj ne rilatas unu al alia, oni sentas sin kvazaŭ en labirinto. Se ne konsulti fakulojn, oni eble ne komprenas la enhavon de la pentraĵoj. Jen eble kuŝas en tio la ĉarmo de la Longa Koridoro de la Somera Palaco.

Sur la lago Kunming, apud la Longa Koridoro videblas bela Marmora Ŝipo, 36 metrojn longa, kun fenestroj el la kolora vitro. Unu aperturo en la ŝipo liveras fotil-lensan vidon de la Monteto Longviveco, la plej alta loko de la ĝardeno.

Estas ŝtuparo kondukanta al la monteta supro. Mezvoje laŭ la monteta deklivo troviĝas la palaca Nubo-dispela Halo. La pompeco de la halo atestas la luksan malŝparemon de la lasta imperiestra familio de la dinastio Qing. Du simetriaj koridoroj flanke de la Nubo-dispela Halo kondukas al du longaj ŝtonŝtuparoj, laŭ kiuj oni povas atingi la supron de la Pavilono de Budha Incenso, unu el la plej brilaj konstuoj de la Somera Palaco. En la pavilono oni povas vidi la panoramon de la tuta ĝardeno.

Sur la speguleca lago Kunming okulfrapas Deksep-arkaĵa Ponto super la blua akvo. 500 balustroj laŭ ĝia 150-metra longeco havas skulptitajn leonojn sur siaj suproj, kaj ĉiu en malsama pozo. Paro da mitaj bestoj gardas la pontkapon.

Krom la impona Deksep-arkaĵa Ponto, troviĝas ankaŭ aliaj malpli grandaj pontoj en la Somera Palaco. Tiuj pontoj estas kopioj de la ses pontoj laŭlonge de la fama Su-digo sur la Okcidenta Lago de la urbo Hangzhou. La plej ĉarma estas la Jadzona Ponto kun unuopa alta arkaĵo. Ĝia marmora balustrado estis delikate skulptita je gruoj flugantaj inter la nuboj.

Ĉe la orienta bordo de la lago Kunming videblas la Bronza Bovo. Laŭ antikva ĉina tradicio, oni kutimis muldi kaj loki feran bovon proksime al nova akvorezerva konstruaĵo por signi konkeron super la akvo. Observante tiun tadicion, imperiestro Qianlong de la dinastio Qing ordonis muldi la Bronzan Bovon kaj ĝin starigi ĉe la rando de la lago Kunming. Kuŝante sur la ŝtona bazo, la Bronza Bovo naturgranda, kun akraj kornoj kaj streĉitaj oreloj, atente gvatadas la akvon.

Aparte menciindas la Ĝardeno de Harmonia Intereso de la Somera Palaco, situanta en ĝia nordorienta angulo. Miniatura kaj eleganta, ĝi estas nomata "ĝardeno interne de la ĝardeno". La kvieta lageto, akvorandaj pavilonoj kaj zigzagaj verandoj fidele imitis la faman Ĝardenon Jichang el la urbo Wuxi de la provinco Jiangsu, orienta Ĉinio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040