china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Esperanto kiel laborilo en la interleksika komparado
(GMT+08:00) 2008-11-28 18:28:45

(fragmento)

Kiam ni faras esplorojn en la lingvistiko, ni bezonas kompari la faktojn de diversaj (etnaj) lingvoj. Tiu komparado necesigas la uzon de laboriloj, pri kies taŭgeco oni interkonsentis – precipe de transskribaj aparatoj por rigore indiki kiel sonas la diraĵoj, kaj kian sencon ili portas.

Ekde la dua duono de la deknaŭa jarcento kreiĝis la bazaj transskribaj aparatoj ĝis hodiaŭ funkciantaj en la fonetiko kaj la logika-matematika semantiko de la propozicioj. La esplorantoj pri la prononco kaj la senco de frazoj en diversaj lingvoj uzas tiujn sistemojn. Malgraŭ la ekzisto de alternativoj, la norma logika-matematika simbolsistemo kaj la internacia fonetika alfabeto restas la ikonaj unueciloj sur tiuj terenoj. Pere de ili la lingvistaro tenas kontakton kun la dua duono de la deknaŭa jarcento, en kiu lanĉiĝis tiuj normigoj.

Kion ajn ni pensu pri la rolo de Esperanto kiel internacia lingvo, ni povas utile rigardi ankaŭ la samjarcente lanĉitan ilaron de la Esperanta vortfarado kiel sciencan aparaton por la sistema transskribado de la sencoj de la vortoj en diversaj lingvoj – kaj do por la interleksika komparado. Same kiel la fonetika transskribo povigas nin kompari sur la prononca ebeno diversajn etnajn lingvojn, ĝuste tiel la Esperantaj vortoj, se uzataj de la sciencistoj kiel semantika transskriba ilaro, donas al ni la kapablon kompari la etnajn lingvojn sur la nivelo de la vortosencoj.

Povas ja esti, ke iuj regionoj de la ekzistanta vortprovizo de Esperanto ne plene taŭgas al tiu celo. Konkretan ekzemplon de tia deficito ni trovas en la parencecaj terminoj. Multaj barataj lingvoj enkodigas en sia leksiko nocion, kiu sendistinge aludas al frato aŭ al kuzo, kaj paran nocion, kiu same maldistingas inter fratino kaj kuzino. Kiamaniere kompara priskribanto de la barataj lingvoj esprimu tiujn nociojn en la senctransskriba aparato?

Tio ne estas problemo nova por la sciencaj aparatoj bazitaj sur ordinara ilaro. Ankaŭ la internacia fonetika alfabeto estas finfine la latina alfabeto, al kiu laŭbezone aldoniĝis diversaj suplementaj literoj kaj literfariloj. Simile, ni povas por sciencaj celoj aldoni al la Esperanta vortaro la suplementan vorton fruzo, kun la pluformaĵoj fruzino kaj gefruzoj, por tiuj specifaj nocioj bezonataj de ni. Ne temas pri proponado de vortoj uzendaj en la komuna Esperanto, sed pri fakaj iloj kreataj por faka uzo.

Ĉu la fako de la interleksika esplorado tamen vere povas atingi per la Esperanta ilaro ion, kio aspektos utila eĉ al ĝeneralaj lingvistoj ne interesitaj pri la uzo de Esperanto kiel internacia komunikilo? En kiu stato trovas sin la prileksika esplortereno, kiun ni proponas ĉi tiel ekipi?

Nian proponon stimulas precipe la fakto, ke en la lastaj jaroj la prileksikaj esploroj komencis konverĝi kun tiaj konsideroj, kiajn reliefigas la Esperanta vortfarado. En la klasikiĝinta verko de Hale kaj Keyser (2002), estas proponite, ekzemple, ke la anglajn verbojn bag kaj shelve oni ne priskribu simple kiel desubstantivajn verbojn, sed kiel la rezulton de laŭŝtupa kunfando unue de substantiva nocio kun prepozicia (tiu ŝtupo estigas la nociojn ensaka, surbreta) kaj due de tiu rezulto kun verba nocio (tio donas la nociproduktojn ensakigi, surbretigi).

Vi certe tuj vidas, ke ni povas per Esperantaj priskribiloj esprimi la vortefikojn, kiujn Hale kaj Keyser atentas kaj por kiuj ili proponas arban strukturon. Tio faras el Esperanto najbaron de la nun flegataj esplorvojoj. Sed eble vi rimarkas ankaŭ, ke per Esperanto ni povas aldiri, ke la leksika priskribanto bezonas krome uzi siajn intuiciojn por demandi, ĉu en tiu au alia etna lingvo oni kapablas formi vortojn, kies gloso en Esperanto estus kunmetaĵo kiel entrisakigi, surkvarbretigi.

Notu, ke kvankam tiuj vortoj estas laŭ la logiko de Esperanto deĉifreblaj - ili nomus la agojn klasige meti fruktojn en tri sakojn (poman, oranĝan, gujavan) kaj librojn sur kvar bretojn (broŝuran, tolbindaĵan, ledbindaĵan, fotokopian) - tamen la lingvosento de uzanto de ordinara Esperanto nete markas tiajn kunmetojn kiel nervostreĉajn, kompreneblo-limajn trukaĵojn. Surprizos almenaŭ min, se jardekoj da interleksika esplorado ne montros, ke tiaj nocioj fakte ne estas esprimeblaj per facile dirataj kaj audkomprenataj unuopaj vortoj en iu ajn etna lingvo. Tian rezulton prognozas la statuso de la kunmetaĵoj entrisakigi, surkvarbretigi en la komunuza Esperanto.

Jen unu avantaĝo de la uzo de Esperantaj vortoj kiel interleksika laborilo: niaj intuicioj ebligas la formulon de konjektoj pri eblo kaj maleblo, Kontraste, la pure formaj laboriloj de Hale kaj Keyser, manke de substanca apogo, ne kondukas la laboranton al tiaj konjektoj. Verŝajne la plej taŭga laborilo por interleksika laboranto estus kombino de la arbaj strukturoj Hale-Keyser kun la substanca ekipaĵo de la glosila Esperanto.

Esploran projekton bazitan sur tiu chi koncepto jam lanĉis eta laborgrupo en la Lingvistika Esplora Ejo de la Barata Statistika Instituto en Kolkato. Sed la ideo de "ponta Esperanto kiel laborilo" en si mem ne estas tute nova en la leksikaj esploroj. Lucien Tesnière ĉerpis iujn ideajn elementojn el la Esperanta aparato en sia pionira laboro sur la tereno de la komparaj morfologio kaj sintakso. Pli rigore uzis la Esperantan aparaton por lingvo-interaj pontaj celoj la esplora projekto Distribuita Lingvo-Tradukado entreprenita en Utrehhto en la okdekaj jaroj de teamo estrata de la inĝeniero Toon Witkam kaj de la lingvisto Klaus Schubert.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040