china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

La kongresoj post la frostavalena epoko
(GMT+08:00) 2008-11-28 18:28:45

(fragmento)

Dum siaj unuaj jardekoj, Esperanto ne estis sinonima al la internaciaj kongresoj. Ĝi vivis en la leteroj, en la revuoj, en la lokaj societoj, kaj en iniciatoj por estontaj internaciaj kongresoj. Nur en 1905 prosperis al la movado Bulonjo-sur-maro, kiu lanĉis la konatan, ĉefe kongresan historion. Ekde tiam, multaj organizitaj agadoj trovis niĉojn ene de kongresoj, kaj tio ŝanĝis la geometrion de niaj impulsoj.

En la epoko, kiam ĉefe temis pri la demando de inter-Nacia lingvo, gravis la internacieco de la kongresoj. Hodiaŭ ŝajnas egale gravi la tute aligeometria demando de inter-Loka kaj inter-Socia lingvo. Por uzi la samajn kongresojn lige kun la noviĝantaj celoj de nia epoko, ni devos refasoni niajn manierojn kunsidi, kaj ankoraŭ ne aperis klaraj proponoj, kiamaniere tion fari.

La kutima debato rilatas al la retaj disponoj. Oni demandas sin, kiamaniere la ekzistantan kongresan sperton ni per la elektronikaj komunikaj rimedoj disponigu al la neĉeestantoj. Iuj liveras brilajn solvojn. Ili estas tiel brilaj, ke aliaj avertas, ke tro uzi tiujn solvojn kreos la danĝeron, ke oni bonege spertos la kongresojn defore, kaj ke do la homoj ĉesos fizike veni al la kongresoj. Oni notu, ke tiu debato premisas, ke la kongresojn mem neniu refasonos.

Se ni tiamaniere refasonos la kongresojn kaj niajn retajn komunikmanierojn, ke la retaj agadoj kreos senton de bezono pri fizikaj kunvenoj por fini multon, kion oni povas rete nur komenci kaj ne fini, tiam la reta laboro kaj la kongresado komplementos unu la alian. Tiam malaperos tiu danĝero, ke la reta aliro al la kongresa sperto konkurencos kun la kongresaniĝo kaj atencos la poŝon de la kongres-organizemaj entoj.

Kio plej evidente bezonas la ĉeeston de homoj, fizike, en unu sama ejo? Certe la teatro. Delonge nin ĝenas, ke la Esperanta teatrarto ne bone vivas, ke la teatraj grupoj fartas senprospere. Ĉu ni povas memkonscie nupti la teatran arton kun la pedagogiaj bezonoj de nia lernema lingvanaro? Eble la ekscese artemaj teatristoj okupiĝas demonstri siajn pintajn lertojn al la plej kapablaj okuloj kaj oreloj, kaj eble ĝuste tiu deziro simili al la teatristaroj en la naciaj lingvoj kreas la problemon. Se por ĉiu kongreso la plej evidente disponeblaj talentoj – eble lokaj, eble apudlokaj, dependos de la konkreta situacio – povas antaŭlabori por povi dumkongrese fari utilajn kaj ne nepre altegnivelajn prezentojn taŭgajn por la gustoj de diversnivelaj lingvanoj, tiam ni ne bezonas tro reliefigi konstantajn teatristarojn gvidatajn de stelaj reĝisoroj. Kompreneble tiuj istaroj estas nia trezoro kaj devas esti kultivataj. Sed ni atentu ankaŭ la bezonojn de la komencantoj kaj progresetintoj, kiuj abundas en niaj kongresoj, kaj ni agnosku, ke tiel la arto, kiel la pedagogio, bezonas la oran mezon, kiu tuŝas ambaŭ dimensiojn.

Ĉu ekzistas simila problemo pri la lingva brileco ĝenerale? La celo de la principaro de Frostavallen, kiu emfazis la uzadendon de Esperanto inter samideanoj kiam ajn ili kunestas, estis polure altigi la nivelon de lingvoposedo en niaj komunumoj. Oni atingis tiun celon, kaj la kongresoj estas interalie dismontrejoj de la fakto, ke iuj inter ni flue kaj brile parolas kaj audkomprenas la lingvon. Per la sama ekzerco, kompreneble,oni ankaŭ konkrete evidentigas la fakton, ke multaj inter ni malflue kaj malbrile uzas la aŭdan lingvon. La kongresoj antaŭ Frostavallen estas fenomeno, pri kiu ni havas nur la memorojn de veteranoj, kiujn neniu intervjue demandis pri ĉi tio. Tiuj post Frostavallen, kiujn spertis la plimulto el ni, apartenas al tiu fazo en la vivo de nia lingvo, kiu alte taksas la valoron de parollingve aplomba elito inter la uzantoj. La logiko de la kongresoj certe fortigas tiun emfazon. Sed eble ni perdas ion valoran, kaj bezonas restarigi la ekvilibron?

Multaj statistikaj studoj de la komunumoj, kiuj uzas Esperanton, reliefigas la nekutiman aĝprofilon de nia lingvanaro. Abundas la tre junaj kaj la tre maljunaj homoj, kiuj diversnivele bezonas helpon de la mezjunaj, kiuj malabundas, kaj kies proaĝa senpaciencemo ofte superfortas la helpipovon. La rezulto de tio ne estas, ke la mezjunaj homoj videble neglektus la helpobezonojn de la tre junaj kaj tre maljunaj samkongresanoj. La senpacienco vidiĝas ne en la rekta neglektado, sed en la evidente pacienc-elspeza maniero helpi.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040