china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Popola kaj malpopola posedo de la lingva riĉo: la dunormeco sub kogna lupeo
(GMT+08:00) 2008-11-28 18:28:45

(fragmento de prelego prezentita en 2008 en Roterdamo)

Oni povas facile konsenti, ke la lingvoj estas trezoro de la homaro. Sed la riĉon, en dividita mondo, iuj posedas pli, kaj aliaj malpli. Ĉu la lingvon de la bengala, aŭ la joruba, aŭ la flandra komunumo posedas egale ĉiuj ĝiaj parolantoj? Se ne, kiamaniere ni komprenu kaj traktu tiujn malegalecojn, por ke la modernaj socioj scipovu prudente mastrumi sian lingvan trezoron kaj disponigi justajn porciojn al ĉiuj?

Ene de tiu relative vasta temo - la malegala posedo de iu lingvo fare de diversaj ĝiaj komunumeroj - utilas elekti unu konkretan subtemon, nome, la diglosion au la dunormecon. En diglosia sistemo, kutime unu el la du normoj ene de difinita lingvo estas pli tutpopola - ĝi nomiĝas la malalta normo - kaj la alia, la alta normo, sin pli ligas al la elito aŭ al elitecaj (ekzemple, erudiciaj) uzmedioj. Kia esplormetodo plej taŭgas al tiu ĉi fenomeno? El la diversaj aliroj al nia esplorobjekto, ni elektas la substancisman lingvistikon, kiu aplikas kriteriojn de la kognoscienco al diversaj (ankaŭ al sociaj) terenoj de la prilingva esplorado.

Kio do estas la diglosio? Iuj lingvoj tre evidente, kaj multaj aliaj malpli evidente, faras distingon inter facila aŭ malalta lingvonormo - kiun kapablas uzi ankaŭ la infanoj kaj la malkleraj anoj de la publiko - kaj tiu malfacila au alta lingvonormo, per kiu plene funkcias la skribaj diskursoj sur la fakaj terenoj. La termino diglosio (en la pli naturalisma "babela" strio de Esperanto), aŭ dunormeco (en la pli skemisma "tabela" tendenco de nia planlingvo), indikas tiun terenan diversecon ene de ĉiu lingvo. En iuj ekstremaj kazoj, la alta normo tiel frape disiras de la malalta, ke ĉiuj devas eksplicite paroli pri tiu diverĝo kaj pritrakti ĝin en la pedagogia sistemo - ekzemple, en la araba, la greka aŭ la tamila. De tiaj ekzemploj ni ricevas la terminon kaj la plej bazan kaj forman komprenon de la fenomeno diglosio. Ni uzos la esprimon "forma diglosio" por identigi tiajn kazojn.

La bengala lingvo, antaŭ nur unu jarcento, estis forme diglosia. En tiu tempo ekzistis delonge kultivata alta normo en la skriba lingvo. Staris kontraste al ĝi la apenaŭ flegata malalta normo en la skriba lingvo, kiu respondis al la parola normo. En tiu tempo oni kutimis paroli en la altbengala nur kiam oni laŭtlegis tekstojn aŭ prelegojn. La homoj neniam dialogis en la altbengala, sed ĉiam nur en la malalta varianto.

Kiel la du normoj diferencis? Ni prenu konkretan ekzemplon. La malaltbengala frazo "Beraaler pichhu dhaaoaa korlo kukurtaa" portas la signifon 'La hundo postkuris la katon' kaj respondas al la altnorma "Kukurti maarghaarer pashchaad-dhaabon korilo". Ni iom rigardu la diverĝojn de la ordinara, forma vidpunkto.

La subjekto 'la hundo' rajtas stari frazofine en la malaltbengala, "kukurtaa". Sed la alta normo preferas rigore konservi la frazfinan pozicion de la verbo. Ĉi tie, la altbengala varianto de la frazo komenciĝas per la subjekto "kukurti". La kutima vorto por la katoj en la malaltbengala, "beraal", estas vorto pleba; la alta normo preferis la sanskritan vorton "maarghaar". Pri preskaŭ ĉiuj konjugaciaj formoj la du normoj nete diverĝas; tion ilustras la altbengala formo "korilo" kaj la malalta formo "korlo" por 'faris'. La objekton de la farado oni esprimas en la altbengala per la sanskrita kunmetajho "pashchaad-dhaabon", 'post-kuro'. Sed la malaltbengala uzas "pichhu, dhaaoaa" – do la hodiauajn, diakronie shanghighintajn formojn de 'post' kaj de 'kuro'.

Temas do pri multe da formaj diferencoj. La strukturisma aliro tial priskribas la diglosiajn fenomenojn ĉefe sur la forma nivelo, nur eksterkadre aldonante komentojn pri la socihistoria niĉo, kiun la alta normo okupas. Sed la substancisma aliro, kiu ŝoforas la nunan analizon, donas prioritaton al la rilato inter la kognaj sistemoj – do ankaŭ inter la "diskursoj" au "diraĵadoj" – respektive ligitaj al la alta kaj la malalta normoj. La unua substancisma priskribo pri la diglosio, Dasgupta (1993), emfazas, ke la diglosio estas rilato inter du diskursoj kaj intime ligita al tiu pedagogio, per kiu la posedantoj de la alta diskurso inicas la kleriĝantojn. Fine de la instruiĝo, la lerninto kapablas do alte kaj malalte rigardi al la samaj faktoj, kaj ponti inter la du rigardoj.

Oni povas demandi sin, ĉu la kleriĝo bezonas tian dupolusan strukturon. Tiu demando historie aperis en la bengallingva teritorio. En la fruaj jardekoj de la dudeka jarcento, pluraj bengalaj verkistoj, sub la gvido de Rabindranath Tagore, iniciatis seriozigon de la malalta normo en la skriba lingvo kaj kritikis la altan normon – aŭ pli ĝuste dirite la diglosion kiel sistemon. Post tiaj klopodoj de du-tri generacioj, fine de la dudeka jarcento la altbengala preskaŭ tute ĉesis esti uzata en la barataj gubernioj Okcidenta Bengallando, Tripuro kaj Asamlando. Sed la alta normo ne tute perdis la skribajn uzterenojn en Bangladeŝo, kies parolaj dialektoj pli ol la okcidentbengalaj parolformoj similas al la alta normo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040