china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Proceza poeto
(GMT+08:00) 2008-11-28 18:28:31

(fragmento de eseo aperigita inter la enkondukaj eseoj por la volumo La Lingvo Serena)

Mia intenco ne estas "enuigi" vin ĝis superinundos vian amon via senpacienco, estimata kunleganto. Necesas vin engaĝi en ĝi tiun interpretan laboron, ĉi tiun kreskon, por ke ĝi trafu ian validecon. Bonvolu mem vojaĝi tra Ĉe la rando ĝis Glacio por konfirmi aŭ dementi mian priinterpretan sugeston. Se "felingvo enkarniĝos" (Difinoj 10) ekprenis tre provizore kaj alude fadenon kristanan, kaj se Ĉe la rando 1, parolante pri krucmilito kaj do pli evidentige tuŝante tiun saman fadenon, transiras al la hipotezo, ke "laŭ mia scio/ eklevis tamen neniu/ armilon", kaj al la maldrameco de la vero – "neniam/ desegnas sin/ oratore/ la vero" (Ĉe la rando 2), kaj al rifuzo de la glavo sangon soifanta: "sed plej gravas/ se iu deklaras sin trovinta/ la veron/ ĉu li same/ deklaras sin preta/ krucmiliti" (Ĉe la rando 3) – kiel do finfine la versa, palpa, esplora procezo alvenas al la propono, ke la glacio de la norda naturo kontrapunktas la pluvan akvon, kun kiu la poezio de Baldur Ragnarsson konstruas ritman rilaton kaj en mezokosmo pontas inter la monda makrokosmo kaj la persona, onda mikrokosmo? Pardonu mian longan frazon kaj sondu mem, per viaj propraj kadencoj, sed neniel forgesu, ke nia poeto trempis sin en la akvoj – kaj glacioj – de siaj antaŭuloj, kaj ke la krucan metaforon en Mihhalski (Golgotas la vivo. Du krucoj: vi kaj mi) sekvis la rigora egaligo ĉe Auld de la kristanismo kun la misia leninismo kaj la perforto. Atentu loki nian poeton en tiu literatura sinsekvo, kiun li memkonscie, kiel pripensema kritikisto, heredas.

Kaj, kiam maturiĝos via propra kompreno de la rilato inter Ragnarsson, la procezoj kaj la precizoj/ malprecizoj, vi trafos reiri al la procezaj evoluo-ŝtupoj, kun la propono enmane, ke gravas reliefigi la anonimecon, la sennomecon, de tiuj ŝtupoj. Mi aludas, kompreneble, al tiuj ŝtupoj sen nomo, kiujn lia unua poemaro karakterizis per aliformate eksplicita zorgo. Lia tiufoja fortostreĉo enfokusigis la senmankan penikadon de la kosmaj, Paskal-nivele mirvekaj vastoj kaj profundoj, kiuj eĥas en la spertoj de la homa perceptanto kaj refaranto. Post tiu sinlanĉo, la dualibra demando en Esploroj temas pri la persona, komprena rilato al tiu eĥado, per kiu ni rekaptas kaj retrovas la kosmon en ni mem, kiel ĉiufojan procezon de kosmiĝo el la ripetaj ĥaosiĝoj. Jen unu kompreno de la poetiko de Ragnarsson.

Ĉu tiu fadeno tamen "sufiĉas" – se mi iom memparodie reeĥu mian tro strasan elstarigon de unu-du poemoj – por helpi komprenon de lia abunda proza verkaro, de lia valorigo de la traduka laboro, de lia ankriĝo en Islando specife kaj en la suverene malgrandaj etnoj ĝenerale, en la Esperanta komprena spaco?

Se Kabe kaj Kalocsay tro emfazis la tradukojn kaj Auld kontrapunkte emfazegis la originalan verkadon en Esperanto, Ragnarsson donas al ni komprenon de la literatura kaj mema procezo, kiu eksigas la premisojn de tiu malnova kaj neniam armisticinta debato. Lia kontribuo al nia priproceza kompreno – kiun ni loku en mondmapo apud la elanisma Bergson aŭ la procezologia Whitehead jam donintaj en plenrajtaj filozofiaj vizioj centran rolon al la ĝeneraleco de la procezoj – eble plej klare aperas en la nocia poluseco de la procezoj kaj la precizeco. Eble utilus fini nian rezonon per kelkaj rimarkoj ĉi-teme.

En Ragnarsson, la procezo samtempe instigas nin serĉi precizojn kaj jam anticipe stampas mortaj la ŝablonojn, kiuj plej videble rezultos en tiu nia entrepreno. Se en Auld "la celon ni plenumas/ la celo nin konsumas", en Ragnarsson la precizo, kiel celo de la sondado, miraĝe vokas nin antaŭen, kaj nia kresko konsistas el rideta konatiĝo kun la miraĝeco de tiu nia ĉasado. Liaj sondoj ne eternigas aŭ konstantigas tiun specifan miraĝon – Ragnarsson alte estimas la heterogenecon de la procezoj, kaj ne devigas ilin surmeti ian hegeleskan filozofian ĉapelon, kiu taŭgus al ĉiuj lokoj kaj tempoj. Li neniel sugestas, ke la celado precizen estus ia ĝenerala karakterizo de absolute ĉiaj homaj komprenprocezoj. Tamen, lin ŝajnas aparte allogi tiuj procezoj, kiujn ja motivas la provado identigi la veron kaj ion fari sur tiu bazo, kaj lin specife okupas la vero en la formo de la precizo – kaj la kompreno, ke tiuj konstataj veroj nin ne kontentigas. Al nia rifuzo batali por niaj provizoraj veroj, al nia kompreno pri la provizoreco de niaj konstatoj, najbaras, en la meza, sufiĉa mondo de Ragnarsson, nia amemo; kaj tie li fariĝas teoriisto de la felingvo de Tolkien, kiun havebligis al Esperanto ĝuste nia Auld. La najbaro Auld estas grava ŝlosilo, kiam ni legas Ragnarsson – kaj ĝuste en tiu kvartalo, Ragnarsson trafas tiel novajn atutojn! Auld estis samtempe tiel precizama kaj tiel pasia; per kiel nove konkretaj poetiloj Ragnarsson verse pensas pri la precizo, la amo, kaj la pasia kvieteco de tiu sondado, kiu kreas vin mem!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040